Więcej

Supersignoj

od akueck, 30 czerwca 2014

Wpisy: 109

Język: Esperanto

Urho (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 05:33:51

vicentesales:Al mi, Esperanto estas genia, ni ne bezonas alian lingvon, […]
Bonege! – Do, ni ne forgesu la genian principon ”unu litero por unu sono”. ridulo.gif

Fenris_kcf (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 06:17:37

Urho:
vicentesales:Al mi, Esperanto estas genia, ni ne bezonas alian lingvon, […]
Bonege! – Do, ni ne forgesu la genian principon ”unu litero por unu sono”. ridulo.gif
Ĉu vi ankoraŭ ne komprenis ke Esperanto ne plenumas tiun principon?

sergejm (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 07:45:06

Fenris_kcf:
Urho:
vicentesales:Al mi, Esperanto estas genia, ni ne bezonas alian lingvon, […]
Bonege! – Do, ni ne forgesu la genian principon ”unu litero por unu sono”. ridulo.gif
Ĉu vi ankoraŭ ne komprenis ke Esperanto ne plenumas tiun principon?
”unu litero por unu fonemoridulo.gif
Z ne sciis kio estas fonemo, pro tio li uzis vorton "sono", kvankam fonemoj estis inventitaj preskaŭ samtempe kaj samloke (en Pollando), kiel Esperanto.
Fonemo povas esti prononcata per malsamaj sonoj, ĉefe ke la aŭskultanto distingu fonemojn.

Urho (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 08:29:25

sergejm:

Dankon pro la klarigo! – Nu, eble estas utile legi ankaŭ la fadenon ”Elparolado de la litero J” ĉe lernu!.

akueck (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 16:11:36

Fenris_kcf:Eĉ via kromnomo enhavas "ue" anstataŭ "ü" …
Chi-rilate jen interesa ekstrakto el aktuala artikolo:

"Bereits um 23.08 Uhr hatte der in Berlin arbeitende AP-Journalist Frank Jordans an die englischsprachige Medienwelt getwittert: 'Darf ich die Schlagzeilentexter daran erinnern, dass es über heißt, nicht uber. ueber geht auch.'"

Jen mia traduko:

"Jam je la 23.08 horo la en Berlino laboranta AP-jhurnalisto Frank Jordans estis pepinta al la angllingva amaskomunikila mondo: 'Chu mi rajtas al la vortigantoj de temlinioj memorigi, ke estu über, ne uber. ueber ankau eblas'."

Dolz (Pokaż profil) 11 lipca 2014, 17:14:14

Se Esperanto celas al fina venko, kaj tio devus esti la sola celo, ne faros ĝin per literoj kun ĉapelo aŭ kun la sistemoj "h" kaj "x". Ĝi estas tre simpla, simple anstataŭigi aliaj fremdaj literoj, kiuj estas sur cxiuj klavaroj: w, q, x, y, jj, kaj hh por ŭ, ĉ, ŝ, ĝ, ĵ, kaj Ĥ. Krom hh kaj jj, la regulo veras,unu literon; unu sonon. Eĉ ĥ, povas malaperi kaj Esperanto restus la sama ...

novatago (Pokaż profil) 11 lipca 2014, 21:01:16

Dolz:Se Esperanto celas al fina venko, kaj tio devus esti la sola celo, ne faros ĝin per literoj kun ĉapelo aŭ kun la sistemoj "h" kaj "x". Ĝi estas tre simpla, simple anstataŭigi aliaj fremdaj literoj, kiuj estas sur cxiuj klavaroj: w, q, x, y, jj, kaj hh por ŭ, ĉ, ŝ, ĝ, ĵ, kaj Ĥ. Krom hh kaj jj, la regulo veras,unu literon; unu sonon. Eĉ ĥ, povas malaperi kaj Esperanto restus la sama ...
Kiel mi jam diris antaŭe, la nuna internacia lingvo estas la angla malgraŭ ties ecoj, ne danke al ia lingva avantaĝo (eĉ se gramatike ne estas la plej malfacila) kaj ja danke al dio mono. Do, legu tiun frazon ĝis tiam, kiam vi komprenu, kie vere estas la problemo por atingi la finan venkon.

Mi serĉis en la vikipedio kaj vidis ke multaj klavaroaranĝoj de la okcidentaj lingvojn enhavas la ĉapelojn. Nur la hoketo de la ŭo malĉestas.

Se oni pensas pri ĉiuj la lingvoj, kiuj estas aŭ iam estis internaciaj en la mondo kaj poste oni pensas ke estas homoj, kiuj opinias la ĉapelon problemiga, oni emas laŭtege ridi.

Ĝis, Novatago.

Dolz (Pokaż profil) 11 lipca 2014, 22:04:26

novatago:

Nu, sed helpi al la ekspansio kaj popularigo de Esperanto, tio ne helpas iu ajn el la tri sistemoj. Preskaŭ ĉiuj emas konservi pulsbatoj kaj cxiun ĉapelita litero, postulas almenaŭ du, kaj ŭ, povas eĉ ne stari. Homoj kiu uzas la poŝfonoj ... preferas uzi ajna alia lingvo kun malpli malfacilaĵojn. Lingvo estas pli grava ju pli da homoj parolas ĝin, precipe Esperanto. Tio estas la defio, paroli ĝin kaj uzi ĝin ĉiutage pli da homoj, ne restu pura kaj senmakula en sia urnon.

novatago (Pokaż profil) 11 lipca 2014, 22:36:29

Dolz:Nu, sed helpi al la ekspansio kaj popularigo de Esperanto, tio ne helpas iu ajn el la tri sistemoj.
Tion diras nur tiuj, kiuj ne ŝatas tiujn literojn ĉar ili farus planitan internacian lingvon alie, ne ĉar planita lingvo devas nepre uzi la anglan alfabeton. Tial ili volas iel pravigi sin per mensogo.

Se persono eklernas fremdan lingvon, tiu persono antaŭvidas trovi iajn “surpizojn”, kiel ĉapelitaj literoj. Do, tial por la disvastigo de Esperanto, tiuj literoj nenial estas problemo. Ĝi feliĉe havas oficialan solvon kaj ne-oficialan solvon, se tiuj literoj estas ne rekte skribeblaj (oni ne rajtas opinii nerektan skribadon premi du klavon ĉar tio estas io tute normala) kaj tion ne havas ĉiu lingvo. Kie vi vidas problemon, mi vidas avantaĝon kaj memoru ke vi havos problemojn por skribi la hispanan ñon kaj la akcentomarkojn en multaj landoj, kaj ne estas oficiala solvo en la hispana.

Se oni parolus pri tute malsama skribsistemo, mi eble konsentus (nur eble) pri la afero, tamen la ĉapelo estas ofta en okcidento kaj por neokcidentanoj tiu detalo estas tro malgranda rilate al lerni la tutan alfabeton por vere trovi ĝin problemiga.

Esperanto estas tiel. Akceptu ĝin. Jam estas horo por forgesi ĉi tiajn centaĝajn absurdajn senutilajn diskutojn, kiuj nur naskiĝas de ŝatoj kaj ne de utilaj opinioj. Ĉi tiu diskutado, kiel diskutado mem, estas pli problema por Esperanto ol la literoj, ĉar anstataŭ labori por disvastigi la lingvon, oni malŝparas la tempon kaj malbeligas la publikan aspekton de Esperanto. Encerbigu tion.

Ĝis, Novatago.

vicentesales (Pokaż profil) 12 lipca 2014, 01:25:55

Dolz:Se Esperanto celas al fina venko, kaj tio devus esti la sola celo, ne faros ĝin per literoj kun ĉapelo aŭ kun la sistemoj "h" kaj "x". Ĝi estas tre simpla, simple anstataŭigi aliaj fremdaj literoj, kiuj estas sur cxiuj klavaroj: w, q, x, y, jj, kaj hh por ŭ, ĉ, ŝ, ĝ, ĵ, kaj Ĥ. Krom hh kaj jj, la regulo veras,unu literon; unu sonon. Eĉ ĥ, povas malaperi kaj Esperanto restus la sama ...
Mi preferas tiun solvon: https://docs.google.com/document/d/1p-xWKMTmCNOVwV...

Wróć do góry