Al la enhavo

Supersignoj

de akueck, 2014-junio-30

Mesaĝoj: 109

Lingvo: Esperanto

maratonisto (Montri la profilon) 2014-julio-01 11:58:05

dobri:Ĝuste! Ankaŭ mi ne ŝatas strangan x-sistemon.
La x-sistemo estas stranga por personoj, kiuj alkutimiĝis al h-sistemo uzata en la angla. La x-sistemo estas logika kaj oportuna.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-julio-01 13:49:49

...kaj kontraŭfundamenta kaj malbela.

akueck (Montri la profilon) 2014-julio-01 14:17:23

Kirilo81:...kaj kontraŭfundamenta kaj malbela.
Chu? Lau OI6 ne nepre (ne devas esti celata ortografi-reformo kaj ne devas esti kauzata konfuzo).

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

akueck (Montri la profilon) 2014-julio-01 14:45:01

sergejm:Kiam estis skribita Fundamento, neniaj komputiloj ekzistis [...] Fundamento nenion parolas pri tiaj perantoj, ĉar dum ĝia skribo komputiloj ne ekzistis, kaj do nek permesas, nek malpermesas X-sistemon.
Sed tiutempe homoj jam sendis Esperantlingvajn telegramojn, kaj en ili ekzemple Zamenhof uzis la ho-sistemon.[/quote]
sergejm:H-stilo ne taŭgas kiel peranto, ĉar chashundo iĝus ĉaŝundo, balau iĝus balaŭ ktp.
Unue oni ne bezonas transformi per ho skribitan tekston en per supersignoj skribitan tekston. Kaj due oni saghe (ne nepre inflacie) uzu ligostrekon: chas-hundo, bala-u. Tio chi havas krome la avantaghon, ke la unuopaj radikoj estas pli rapide rekoneblaj.

sergejm:Se vi sendas SMS - eblas ke la ricevanto ne povos legi ĉapelitajn literojn, tiam uzu h-stilon.
Kaj se oni ne scias pri la chi-koncernaj kapabloj de tiu ricev-aparato, estas pli saghe, chiam uzi la ho-sistemon. Kaj ech ne nur en SMS, sed en chiaj aplik-okazoj, por teni la aferon plejeble kaj facila kaj unueca.

sergejm:... per legilo mi legas, por serĉi mi povas uzi komputilon.
Ankau dum la legado je cifereca libro per leg-aparato, kiel ekzemple Kindle, povas esti oportune serchi certan vorton ene de la teksto. Se tiam tia vorto entenas supersignan literon de Esperanto kaj la leg-aparato ne ebligas la entajpadon je ghiaj supersignaj literoj, la leganto surhavas la kartonnazon
okulumo.gif

Sed kiel mi jam skribis, mi ne volas nuligi la supersignajn literojn; mi nur shatus, se la homoj estus saghaj ...

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Urho (Montri la profilon) 2014-julio-01 15:45:33

Nun al mi la afero estas tre klara. Do, mi uzas/uzos
  • publike – ekz-e en lernu! kaj en retpoŝtoj – la verajn ĉapelitajn literojn de Esperanto,
  • en tabulkomputilo la verajn ĉapelitajn literojn de Esperanto,
  • en poŝtelefono mian propran surogatan sistemon, kie č = ĉ, q = ĝ, x = ĥ, ž = ĵ, š = ŝ kaj ù = ŭ (en propraj memornotoj) kaj iam la aplikaĵon "Ĝusta klavaro" (en retpoŝto kaj tekstmesaĝoj),
  • laŭbezone X-sistemon, sed tre malofte.
Rimarkoj:
  • Mi tajpas miajn surogatajn literojn (č, q, x, ž, š kaj ù) en poŝtelefono per la ĉeĥa klavaro. – Ŝajnas, ke ili videblas sur la ekranetoj pli klare ol la veraj ĉapelitaj literoj de Esperanto. ridulo.gif
  • Mia surogata sistemo estas laŭ la principo ”unu litero por unu sono”.
  • Ĝusta klavaro estas elŝutebla ĉe "Apple Store".
_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-07-09

sergejm (Montri la profilon) 2014-julio-01 15:59:10

akueck:Sed kiel mi jam skribis, mi ne volas nuligi la supersignajn literojn; mi nur shatus, se la homoj estus saghaj ...
Fakte vi agitas por tio: vi povus facile uzi supersignojn en la supra frazo, sed ne faris tion.
Mi vidas nenian kaŭzon ne uzi supersignojn en Lernu. Ĉu vi volas elŝuti Lernuan forumun en vian Kindle kaj ion serĉi? Pli facile fari tion per komputilo. Kindle estas plejparte por legi, mi volas vidi dum legado belajn supersignitajn ĉ, ŝ, ĝ ktp ne aĉajn ch, sh, gh, jh aŭ cx, sx, gx. Oni ĉiam povas konverti laŭbezone ĉ al ch aŭ cx (eĉ en Kindle (novan kun Anroid) oni povas instali programon farantan tion), sed ne inverse.
Telegrafo ne estas komputilo, ĝi havas nenian rimedon konverti el unu stilo al alia. Kaj mi ie legis ke Esperantaj literoj pli frue aperis en telegrafa kodo, sen tio ni eble ne havus ilin en Unikodo.
Uzu h-stilo nur en tiuj tekstoj, prefere mallongaj, kiujn neniu volos konverti per komputilo en normalan skribon kun supersignoj.
Se vi tajpas tekston, kiu estas konvertota en normalan skribon, sed ne povas uzi supersignojn, uzu x-stiloj. Tia teksto estas konvertebla kun malpliaj eraroj ol la h-stila. Sed rigargu tian tekston nur kiel peranto (simile al stenografio en tempoj de Zamenhof).
akueck:Lau OI6 ne nepre (ne devas esti celata ortografi-reformo kaj ne devas esti kauzata konfuzo).
Mi konsentas kun tio. Kaj denove, vi donas ligilon kun h-stilo, anstataŭ tiu kun normalaj literoj.
PS: klaku sur h-stilaj vortoj en via mesaĝo. Vi recevas "neniuj trafoj".
Se vi skribus per normalaj literoj, vi ricevus la tradukon.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-julio-01 18:30:06

akueck:
Kirilo81:...kaj kontraŭfundamenta kaj malbela.
Chu? Lau OI6 ne nepre (ne devas esti celata ortografi-reformo kaj ne devas esti kauzata konfuzo).
Tekstas: "kiam ĝi estas nura teknika rimedo", do ekz. por prepari tekston por konvertiĝo. Tiel tion vidas ankaŭ Velger.

akueck (Montri la profilon) 2014-julio-01 19:37:44

Kirilo81:
akueck:
Kirilo81:...kaj kontraŭfundamenta kaj malbela.
Chu? Lau OI6 ne nepre (ne devas esti celata ortografi-reformo kaj ne devas esti kauzata konfuzo).
Tekstas: "kiam ĝi estas nura teknika rimedo", do ekz. por prepari tekston por konvertiĝo. Tiel tion vidas ankaŭ Velger.
Sed ne estas kontrau-Fundamente prezenti ikskoditan tekston, dum oni ne asertas, ke ghi estas skribita lau la reformita ortografio de Esperanto. Se iu ankorau malcedas, oni povas simple aserti, ke oni bezonas tiel faritan tekston por posta transformado en tekston skribitan lau la Fundamenta supersigna skribsistemo.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-julio-01 21:18:55

OI6 asertas, ke:
Ekzistas ankau aliaj cirkonstancoj, kiam nia lingvo estas prezentata alimaniere ol per la normala skribo, ekz. en stenografio, morse, brajle, per fonetika transskribo k.s., kaj kiam teksto Esperanta estas konservata au transsendata elektronike en cifereca formo lau diversaj kodsistemoj, kaj ankorau aliaj similaj okazoj. Ankau tiajn manierojn skribi, transskribi au prezenti nian lingvon oni ne rigardu kiel kontrau-Fundamentajn.
Do mi plue demandas, kiel en la alia fadeno:
Kio estas "normala" skribo ? En la fundamento ne temas ekzakte pri "skribo", sed pri presado, ĉar la formoj de la manskribitaj literoj ne aperas en ĝi. Ĉu manskribado estas unu el la "similaj okazoj"?

Plie, mi konstatas, ke la formo de la litero "g" en tiu paĝaro ne estas tia, kia ĝi aperas en la originala eldono de la Fundamento. Aŭ tio estas kontraŭfundamenta, aŭ tio ne gravas. Mi emas kredi, ke la dua ebleco estas la taŭga. De tio mi konkludas, ke la ekzakta formo de la literoj ne estas parto de la fundamento.

Oni do rajtus uzi "ĉ", "ch" (konsiderata kiel unu litero), "cx", "q", "_._..", ktp, kaj same por la aliaj literoj, kondiĉe ke oni uzu 28 malsimilajn formojn (aŭ 56 enkalkulante majusklojn). Estas nur problemo de legebleco de la rezulto, ne de miskonformo al fundamento.

sergejm (Montri la profilon) 2014-julio-02 05:03:49

Altebrilas:OI6 asertas, ke:
Ekzistas ankau ...
Kial vi citas OI6 uzante ligilon donitan de akueck? Vi povas vidi informojn de AdE kun normalaj supersignoj - forigu komencan "h." el la ligilo.
Altebrilas:Do mi plue demandas, kiel en la alia fadeno:
Kio estas "normala" skribo ? En la fundamento ne temas ekzakte pri "skribo", sed pri presado, ĉar la formoj de la manskribitaj literoj ne aperas en ĝi. Ĉu manskribado estas unu el la "similaj okazoj"?

Plie, mi konstatas, ke la formo de la litero "g" en tiu paĝaro ne estas tia, kia ĝi aperas en la originala eldono de la Fundamento. ...
Oni do rajtus uzi "ĉ", "ch" (konsiderata kiel unu litero), "cx", "q", "_._..", ktp, ...
Oni povas uzi ajnan skribon (mana aŭ presita) de 26 literoj de latina alfabeto, uzata en "naturaj" lingvoj kun tiu alfabeto. Ĉ, Ŝ ktp aspektas kiel C, S ktp kun aldona supersigno.
Tial "q" entute ne taŭgas kiel anstataŭo de "ĉ".
Pri "_._..": Fundamento nenion diras, kian kodon havas "ĉ" en morse ktp
Kaj vi povas havi vian propran sekretan kodon por via propra uzo, en ĝi vi rajtas uzi "q" por "ĉ" sed ne pretendu ke iu vin komprenos.

Reen al la supro