Sisu juurde

Supersignoj

kelle poolt akueck, 30. juuni 2014

Postitused: 109

Keel: Esperanto

akueck (Näita profiili) 6. juuli 2014 12:31.49

novatago:Nuntemepe, oni ja ĉiam povas skribi ilin per nuntempaj hejmaj komputiloj.
Eble. La supra aserto estas gheneraliga kaj - kune kun via cetera teksto - miksas spekulativadon pri teknikaj ebloj kun duonscio pri normoj kaj ties interpreto. Unue, por resti en la teknika kampo: Neniel estas certe, ke kromsignaj literoj estas ankau bone montrataj en la legilo de la ricevanto, por ne paroli pri aliaj malfacilajhoj, kiel ekzemple: duonigho de la maksimume ebla nombro da signoj en SMS sekve de Unikod-agordo necesa por kromsignaj literoj.

Due: La norman situacion bone klarigas Velger per resendo al la Zamenhofa interpreto; resumo (citita el la mesagho de Velger):
"La uzado de la H-sistemo estas ghenerale kaj chiukaze permesata, ne nur - kiel iuj opinias - sub la kondicho, ke presejoj ne disponas pri supersignitaj literoj. La koncerna formulo de la Fundamenta Gramatiko ne celas starigi limigan kondichon por la uzado de la H-sistemo, sed nur, doni ekzemplon."

Sekve tiu, kiu agas kun maksimuma prudento, skribas ghenerale per la ho-sistemo, char: Li kaj evitas chian teknikan malfacilajhon koncerne kromsignajn literojn kaj agas konforme al la normo.

Sed, kiel mi jam plurfoje skribis, mi ne volas altrudi iun skribsistemon al aliaj. Aliflanke mi rezervas al mi interveni, kiam aperas norme senbazaj argumentoj, kp. Velger: "Jen la normaj faktoj; chio alia estas norme senbazaj eraraj opinioj."

novatago (Näita profiili) 6. juuli 2014 13:06.07

akueck:
novatago:Nuntemepe, oni ja ĉiam povas skribi ilin per nuntempaj hejmaj komputiloj.
Eble. La supra aserto estas gheneraliga kaj - kune kun via cetera teksto - miksas spekulativadon pri teknikaj ebloj kun duonscio pri normoj kaj ties interpreto. Unue, por resti en la teknika kampo: Neniel estas certe, ke kromsignaj literoj estas ankau bone montrataj en la legilo de la ricevanto, por ne paroli pri aliaj malfacilajhoj, kiel ekzemple: duonigho de la maksimume ebla nombro da signoj en SMS sekve de Unikod-agordo necesa por kromsignaj literoj.
Mi nur parolis pri hejmaj komputiloj de la 21-a jarcento. Mi nek ĝeneraligas, nek malprvas. Mi tute pravas. La tri ĉefaj hejmaj operaciomuj por komputiloj taŭge ĝisdatigitaj kaj de longa tempo permesas uzi facile kaj semprobleme la ĉapelitajn literojn. Mi scias ke ankoraŭ estas personoj, kiuj uzas malnovegaj sistemoj, sed mi ne parolis pri tio nek pri telefonoj.

akueck:Due: La norman situacion bone klarigas Velger per resendo al la Zamenhofa interpreto; resumo (citita el la mesagho de Velger):
"La uzado de la H-sistemo estas ghenerale kaj chiukaze permesata, ne nur - kiel iuj opinias - sub la kondicho, ke presejoj ne disponas pri supersignitaj literoj. La koncerna formulo de la Fundamenta Gramatiko ne celas starigi limigan kondichon por la uzado de la H-sistemo, sed nur, doni ekzemplon."
Ne. Tio, kion vi volas vidi kiel normon estas persona opinio de Zamenhof, kiu devas esti komprenita kadre de la unuaj tempoj de la lingvo. Li, fakte, ne opiniis tiel dum la plej fruaj jaroj, tion videblas en antaŭaj lingvaj respondoj rilate al tio. Tamen li volis ke la lingvo estus akceptata kaj li sciis ke malpermesante iom hazarde uzi la h-sistemon, eble li povus damaĝi la lingvon. En la jardekoj de 1980 kaj 1990 la h-sistemo estis tute necesa en la tiamaj komputilaj sistemoj kaj fakte, laŭ mi, ĉiu kohera sistemo por marki la ĉapelitajn literojn estis, tiam, valida kondiĉe ke oni ne komprenus tiujn sistemojn, kiel oficialajn aŭ uzendajn, pli-malpli pro la samaj kialoj, pro kiuj Zamenhof opiniis tion en la lingvaj respondoj de 1908. Tamen, nuntempe la h-sistemo preskaŭ malmankas kaj mankas instruado pri tajpado en kongresoj kaj Esperantokursoj.

akueck:Sed, kiel mi jam plurfoje skribis, mi ne volas altrudi iun skribsistemon al aliaj. Aliflanke mi rezervas al mi interveni, kiam aperas norme senbazaj argumentoj, kp. Velger: "Jen la normaj faktoj; chio alia estas norme senbazaj eraraj opinioj."
Bone, daŭru sen altrudi tion. Tamen komprenu ke tio, kion vi volas komprenigi kiel regulon estas nur opinio por tre konkreta momento de la historio Esperanto.

Ĝis, Novatago.

akueck (Näita profiili) 6. juuli 2014 15:34.53

novatago:Tio, kion vi volas vidi kiel normon estas persona opinio de Zamenhof
Temas nek pri normo nek pri opinio, sed pri Zamenhofa klarigado je regulo starigita de Zamenhof en la Fundamento. Tiu klarigado helpas al la ghusta kompreno je tiu regulo, nome por eltrovi, chu ghi estas limiga (t. e.: nur presejoj, kiuj ne havas la supersignajn literojn, povas anstatau ilin uzi ch k. c.) au ekzempla (t. e.: tiaj presejoj estas nur unu ekzemplo el pluraj ekzemplaj okazoj, en kiuj la anstatauigo estas permesata). Lau la klarigado trafas la dua eblo.

Urho (Näita profiili) 6. juuli 2014 15:50.32

La teksto estis forigita fare de Urho.

ekstertemo.gif

Altebrilas (Näita profiili) 6. juuli 2014 15:52.07

Toleremo unuigas homojn, perfekteco dividas ilin, ĉar ĉiu havas sian propran ideon pri perfekteco, kaj ne volas ŝanĝi ĝin, ĉar ĝi estas perfekta. malgajo.gif

akueck (Näita profiili) 6. juuli 2014 16:03.24

m_v:Por tajpi supersignojn mi uzas simplan “AutoHotkey-script”-on. Jen ĝi:
:c*?:cx::
Send {U+0109}
return
:c*?:gx::
Send {U+011D}
return
:c*?:hx::
Send {U+0125}
return
:c*?:jx::
Send {U+0135}
return
:c*?:sx::
Send {U+015D}
return
:c*?:vx::
Send {U+016D}
return

:c*?:Cx::
:c*?:CX::
Send {U+0108}
return
:c*?:Gx::
:c*?:GX::
Send {U+011C}
return
:c*?:Hx::
:c*?:HX::
Send {U+0124}
return
:c*?:Jx::
:c*?:JX::
Send {U+0134}
return
:c*?:Sx::
:c*?:SX::
Send {U+015C}
return
:c*?:Vx::
:c*?:VX::
Send {U+016C}
return
Tre bone. Tion chi mi instruos al komencantoj. Ghi estas ankau ilustra ekzemplo de tio, kiel facilaj estas Esperanto kaj ties skribado okulumo.gif

m_v (Näita profiili) 6. juuli 2014 16:11.55

akueck:Tre bone. Tion chi mi instruos al komencantoj. Ghi estas ankau ilustra ekzemplo de tio, kiel facilaj estas Esperanto kaj ties skribado okulumo.gif
Kio estas la problemo? Tri paŝoj:

1. instalu “AutoHotkey”
2. konservu la “script”-on
3. startigu ĝin

Jen vi povas tajpi esperantajn supersignojn ĉiam kaj ĉie, sen bezoni daŭre ŝanĝi klavarojn ktp.

akueck (Näita profiili) 6. juuli 2014 16:34.41

m_v:Kio estas la problemo?
Problemo povas esti, ke oni ne rajtas instali tiun skripton en komputilon.

Mi faras jenon, por aperigi kromsignajn literojn de iuj lingvoj (inkluzive Esperanton):

1) En Vindoza komputilo (chu mia chu fremda) mi simple uzas la klavarfasonon "Kanada (Standard -- Multilingual)". (Ghi estas agordebla.)

2) En mia Android-smartfono mi uzas la aplikajhon MultiLing Keyboard.

Fenris_kcf (Näita profiili) 6. juuli 2014 23:28.28

akueck:
m_v:Kio estas la problemo?
Problemo povas esti, ke oni ne rajtas instali tiun skripton en komputilon.

Mi faras jenon, por aperigi kromsignajn literojn de iuj lingvoj (inkluzive Esperanton):

1) En Vindoza komputilo (chu mia chu fremda) mi simple uzas la klavarfasonon "Kanada (Standard -- Multilingual)". (Ghi estas agordebla.)

2) En mia Android-smartfono mi uzas la aplikajhon MultiLing Keyboard.
Ul', mojoseco via radias tien ĉi tiel lume!

edu500ac (Näita profiili) 7. juuli 2014 15:02.07

Fenris_kcf:Kaj kiam eksciis vi kie troviĝas la x-klavo sur mia klavaro?
Homoj kiuj science kreis klavararanghojn (Augusto Dvorak, Shai Coleman kaj aliaj) metas maloftajn literoj en la lasta vico de klavaro. Oni kreas la klavararanghojn por rapidigi la tajpadon kaj samtempe eviti trouzan blakan malsanon. Do tajpistoj ekzercas kaj trejnas dum multajn horojn por lerni la klavararanghon, kaj sukcesi tajpi almenau 120 vortojn en minuto. Estas tre malfacile lerni alian klavararanghon kun la x en la centra vico. Krom tio se vi metas la x en la cetra vico por rapidigi Esperanton, vi malrapidigas la Anglan lingvon kaj la plimulton el la naciaj lingvvoj.

Dvorak estas la plej populara el la science kreitaj klavararanghoj. Tial oni trovas la Dvorak klavararanghon en chiu operacuma sistemo, kaj en chiuj dratigitaj klavaroj. Augusto Dvorak kreis la sian klavaranghon por la Angla lingvo, sed ghi ankau estas bona por aliaj lingvoj. Jen la kialoj:

(1) Chiuj vokaloj estas sur la centra vico, maldekstra mano. Char chiu silabo havas vokalon, tio garantias ke almenau 50% el la tajpado okazos sur la centra vico.

(2) La dekstra mano zorgas pri la plimulto da konsonantoj. Char chiuj vokaloj estas tajpataj per la maldekstra mano, la du manoj alternas. La rezulto estas ke oni povas tajpi la Hispanan au la Italan lingvon tre rapide per la Dvorak klavaro. Oni ankau povas tajpi Esperanton rapide per h-sistemo, char la h estas en centra vico, kaj Q, X, kaj W ne ekzistas en Esperanto (tiuj literoj estas sur la malsupra vico). En h-sistemo, 70% el Esperanta tajpado okazas en centra vico.

(3) La plej oftaj Anglaj konsonantoj estas sur la centra vico, au sur la supra vico en pozicioj facile atingeblaj per la indika, meza kaj ringa destra fingroj, kiuj estas longaj kaj lertaj. Nur kvar Esperantaj literoj estas sur la malsupra vico.

(4) La plej rapidaj tajpistoj el la mondo uzas la Dvoraka klavararagho. Ekzemple Barbara Blackburn uzis la Dvorak klavaron.

Tagasi üles