К содержанию

Supersignoj

от akueck, 30 июня 2014 г.

Сообщений: 109

Язык: Esperanto

Urho (Показать профиль) 7 июля 2014 г., 18:16:04

edu500ac:Homoj kiuj science kreis klavararanĝojn (Augusto Dvorak, Shai Coleman kaj aliaj) metas maloftajn literoj en la lasta vico de klavaro. Oni kreas la klavararanĝojn por rapidigi la tajpadon kaj samtempe eviti trouzan blakan malsanon. Do tajpistoj ekzercas kaj trejnas dum multajn horojn por lerni la klavararanĝon, kaj sukcesi tajpi almenaŭ 120 vortojn en minuto. Estas tre malfacile lerni alian klavararanĝon kun la x en la centra vico. Krom tio se vi metas la x en la centra vico por rapidigi Esperanton, vi malrapidigas la Anglan lingvon kaj la plimulton el la naciaj lingvoj.

Dvorak estas la plej populara el la science kreitaj klavararanĝoj. Tial oni trovas la Dvorak klavararanĝon en ĉiu operaciuma sistemo, kaj en ĉiuj dratigitaj klavaroj. Augusto Dvorak kreis la sian klavararanĝon por la Angla lingvo, sed ĝi ankaŭ estas bona por aliaj lingvoj. Jen la kialoj:

(1) Ĉiuj vokaloj estas sur la centra vico, maldekstra mano. Ĉar ĉiu silabo havas vokalon, tio garantias ke almenaŭ 50% el la tajpado okazos sur la centra vico.

(2) La dekstra mano zorgas pri la plimulto da konsonantoj. Ĉar ĉiuj vokaloj estas tajpataj per la maldekstra mano, la du manoj alternas. La rezulto estas ke oni povas tajpi la Hispanan aŭ la Italan lingvon tre rapide per la Dvorak klavaro. Oni ankaŭ povas tajpi Esperanton rapide per h-sistemo, ĉar la h estas en centra vico, kaj Q, X, kaj W ne ekzistas en Esperanto (tiuj literoj estas sur la malsupra vico). En h-sistemo, 70% el Esperanta tajpado okazas en centra vico.

(3) La plej oftaj Anglaj konsonantoj estas sur la centra vico, aŭ sur la supra vico en pozicioj facile atingeblaj per la indika, meza kaj ringa destra fingroj, kiuj estas longaj kaj lertaj. Nur kvar Esperantaj literoj estas sur la malsupra vico.

(4) La plej rapidaj tajpistoj el la mondo uzas la Dvoraka klavararanĝo. Ekzemple Barbara Blackburn uzis la Dvorak klavaron.
Bone! – Tamen, Dvorak-klavararanĝo ne estas tute finlaborita, ĉar ekz-e la literon "a" oni tajpas per la etfingro, kiu ja estas la plej malforta fingro, ktp. Do, por relabori la klavararanĝon, oni devus pli ekzakte cerbumi pere de Literofteco-paĝo de Vikipedio la lokojn de la plej uzataj literoj de lingvo (ekz-e la angla); la plej uzataj literoj devu esti trovataj en la centro de la klavararanĝo. Tio estas mia modesta opinio, kiu bazas sur la planado de ÅUIOGX-klavaro por la finna kaj Esperanto.

vicentesales (Показать профиль) 7 июля 2014 г., 23:27:59

Kiam Zamenhof kreis Esperanton, tiuj literoj, kvankam ne estis normalaj, ne estis problemo.
Se estus hodiaŭ, li mem ne uzus ilin, ĉar li faris la lingvon por esti universala, kaj la klavaro plej universala estas la klavaro "US" Internacia.
Mi ne komprenas, kial la esperantistoj ne akceptas malgrandajn ŝanĝojn, por ke la revo de Zamenhof estu vere realigita.

sergejm (Показать профиль) 8 июля 2014 г., 5:36:32

vicentesales:Kiam Zamenhof kreis Esperanton, tiuj literoj, kvankam ne estis normalaj, ne estis problemo.
Jam tiam ili estis problemo. Pro tio aperis h-stilo.
vicentesales:Se estus hodiaŭ, li mem ne uzus ilin, ĉar li faris la lingvon por esti universala, kaj la klavaro plej universala estas la klavaro "US" Internacia.
Mi ne komprenas, kial la esperantistoj ne akceptas malgrandajn ŝanĝojn, por ke la revo de Zamenhof estu vere realigita.
Iru al idistoj! (aŭ al alia lingvo-proekto, kie oni jam faris tion)
Ial ĉiuj lingvo-projektoj post Esperanto estas malpli popularaj ol Esperanto, malgraŭ ke ilin kreis sen supersignoj profesiaj lingvistoj, ne okulistoj!
Preskaŭ ĉiuj Eŭropa lingvo, krom la angla, havas supersignojn, eĉ latino: poëta.
Ĉu vi ofte vidas retpaĝojn en la germana, kie oni uzas "ue" anstataŭ "ü", kiel faras akueck?

novatago (Показать профиль) 8 июля 2014 г., 11:58:52

vicentesales: la klavaro "US" Internacia.
Mi ne komprenas, kial la esperantistoj ne akceptas malgrandajn ŝanĝojn, por ke la revo de Zamenhof estu vere realigita.
Ĉi tiu argumento estas la plej kontradira argumento en la konita universo. Komprenu ke la angla estas la internacia lingvo malgraŭ tio, ke ĝi havas tute malhelpan absurdan alfabeton rilate al sia prononcado.

Nur kvin vokalaj literoj sen kromsignoj en la alfabeto en lingvo kiu havas almenaŭ dekkvin vokalajn sonojn? Vekiĝu Vicento! Kompare, la skribmaniero de la esperanta lingvo estas multe pli bona ol tiu de la angla. Do, tial sendube la alfabeto de Esperanto ne estas problemo por realigi la revon de Zamenhof. Kaj tial vi devas halti tuj insisti pri tio ĉar eĉ se vi ne volas akcepti ĝin, tio estas pruvo kontraŭ via argumento.

Tio krom diri ke mi kaj ankaŭ miaj konatoj en Hispanio, nek havas fizikan usonan klavaron nek uzas usonan opericiuman klavaroaranĝon, nenial. Mi estis en Maroko kaj tie mi nur vidis francajn fizikajn klavarojn, france agorditajn. Do, konscie aŭ ne, vi mensogas se vi diras ke la usona klavaro estas internacia.

Ĝis, Novatago.

Fenris_kcf (Показать профиль) 8 июля 2014 г., 12:29:53

@edu500ac
Al kio damne celas vi?
Vi ne scias kiun klavar-aranĝon mi uzas, ĉu?

sergejm:Ial ĉiuj lingvo-projektoj post Esperanto estas malpli popularaj ol Esperanto, malgraŭ ke ilin kreis sen supersignoj profesiaj lingvistoj, ne okulistoj!
Vi ne vere volas konkludi de tiu fakto, ke "sukcesaj lingvoj" devas havi diakritajn simbolojn, ĉu?

sergejm:Preskaŭ ĉiuj Eŭropa lingvo, krom la angla, havas supersignojn, eĉ latino: poëta.
Tiuj lingvoj disvolvis tra multaj jarcentoj. Per konstrui lingvon oni havas la ŝancon fari pli bone. Esperanto ne uzis tiun ŝancon kaj tiu estas unu el la kaŭzoj kial ekzistas tiel multe da Esperantidoj.

Pri la alfabeto de la Angla:
Mi konsentas kun novatago, ke le manko da diakritaj simboloj en la Angla skrib-sistemo estas elruzita. Fakte ĝi devus havi multajn simbolojn tiajn, se ĝi estus pli fonologia — Dɔn't yʉ əgrɪ?

sergejm (Показать профиль) 8 июля 2014 г., 12:58:46

Fenris_kcf:
Pri la alfabeto de la Angla:
Mi konsentas kun novatago, ke le manko da diakritaj simboloj en la Angla skrib-sistemo estas elruzita. Fakte ĝi devus havi multajn simbolojn tiajn, se ĝi estus pli fonologia — Dɔn't yʉ əgrɪ?
Proksimume en jaro 1400 oni parolis angle preskaŭ kiel estas skribite. Eĉ en Anglujo ekzistas grafujo, kie oni ĝis nun parolas kiel tiam. De tiam okazis Granda vokalŝoviĝo.
Nun oni parolas la anglan en multaj landoj kun malsama prononco.
Por fari reformon, ĉiuj ĉi landoj devas interkonsenti, kio estas malfacile. Ne eblas fonologia skribo de la nuna angla.

akueck (Показать профиль) 8 июля 2014 г., 14:34:12

sergejm:
Preskaŭ ĉiuj Eŭropa lingvo, krom la angla, havas supersignojn
Ankau en la angla uzighas vortoj kun kromsignaj literoj.

sergejm:
Ĉu vi ofte vidas retpaĝojn en la germana, kie oni uzas "ue" anstataŭ "ü", kiel faras akueck?
Kaj kio estas la rilato al la kromsignaj literoj de Esperanto?

vicentesales (Показать профиль) 8 июля 2014 г., 16:35:59

sergejm:
vicentesales:Kiam Zamenhof kreis Esperanton, tiuj literoj, kvankam ne estis normalaj, ne estis problemo.
Jam tiam ili estis problemo. Pro tio aperis h-stilo.
vicentesales:Se estus hodiaŭ, li mem ne uzus ilin, ĉar li faris la lingvon por esti universala, kaj la klavaro plej universala estas la klavaro "US" Internacia.
Mi ne komprenas, kial la esperantistoj ne akceptas malgrandajn ŝanĝojn, por ke la revo de Zamenhof estu vere realigita.
Iru al idistoj! (aŭ al alia lingvo-proekto, kie oni jam faris tion)
Ial ĉiuj lingvo-projektoj post Esperanto estas malpli popularaj ol Esperanto, malgraŭ ke ilin kreis sen supersignoj profesiaj lingvistoj, ne okulistoj!
Preskaŭ ĉiuj Eŭropa lingvo, krom la angla, havas supersignojn, eĉ latino: poëta.
Ĉu vi ofte vidas retpaĝojn en la germana, kie oni uzas "ue" anstataŭ "ü", kiel faras akueck?
Al mi, Esperanto estas genia, ni ne bezonas alian lingvon, sed ĝi ne estas tiom populara: malmultaj homoj konas ĝin.
Se kiu ajn lingvo allogos unu milonon da homoj, Esperanto perdos sian lokon kiel plej populara artefarita lingvo.

Eble, preskaŭ ĉiuj klavaroj de okcidentaj landoj povas skribi facile la angla ĉar ili jam havas la 26 ordinarajn literojn.

Do... simpligu.

vicentesales (Показать профиль) 8 июля 2014 г., 17:05:17

novatago:
vicentesales: la klavaro "US" Internacia.
Mi ne komprenas, kial la esperantistoj ne akceptas malgrandajn ŝanĝojn, por ke la revo de Zamenhof estu vere realigita.
Ĉi tiu argumento estas la plej kontradira argumento en la konita universo. Komprenu ke la angla estas la internacia lingvo malgraŭ tio, ke ĝi havas tute malhelpan absurdan alfabeton rilate al sia prononcado.

Nur kvin vokalaj literoj sen kromsignoj en la alfabeto en lingvo kiu havas almenaŭ dekkvin vokalajn sonojn? Vekiĝu Vicento! Kompare, la skribmaniero de la esperanta lingvo estas multe pli bona ol tiu de la angla. Do, tial sendube la alfabeto de Esperanto ne estas problemo por realigi la revon de Zamenhof. Kaj tial vi devas halti tuj insisti pri tio ĉar eĉ se vi ne volas akcepti ĝin, tio estas pruvo kontraŭ via argumento.

Tio krom diri ke mi kaj ankaŭ miaj konatoj en Hispanio, nek havas fizikan usonan klavaron nek uzas usonan opericiuman klavaroaranĝon, nenial. Mi estis en Maroko kaj tie mi nur vidis francajn fizikajn klavarojn, france agorditajn. Do, konscie aŭ ne, vi mensogas se vi diras ke la usona klavaro estas internacia.

Ĝis, Novatago.
La ĉinoj skribas per ideografiaĵoj, tamen tio ne estas absurdaĵo, nur diras al ni ke la grafika reprezentado povas esti malsama.

Por ke ni ne konfuziĝu: la literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ ne estas ĉapelitaj aŭ havas supersignojn, estas tute malsamaj literoj, kaj ĉiuj fonemoj kiun ili reprezentas povas esti reprezentataj per la simplaj ordinaraj literoj. La lingvo ne ŝanĝas.

novatago (Показать профиль) 8 июля 2014 г., 18:30:51

vicentesales:La ĉinoj skribas per ideografiaĵoj, tamen tio ne estas absurdaĵo, nur diras al ni ke la grafika reprezentado povas esti malsama.

Por ke ni ne konfuziĝu: la literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ ne estas ĉapelitaj aŭ havas supersignojn, estas tute malsamaj literoj, kaj ĉiuj fonemoj kiun ili reprezentas povas esti reprezentataj per la simplaj ordinaraj literoj. La lingvo ne ŝanĝas.
Vi simple ne scias pri kio vi parolas. Vi ĉiam kontraŭdiras vin mem. En ĉi tiu mesaĝo okazas denove. Sed mi nun ne diskutos plu ĉar paroli kun vi estas kvazaŭ paroli kun muro. Fakte, pli malbone, ĉar muroj ne respondas.

Ĝis, Novatago.

Наверх