rajto je / pri / al / ???
od Clarence666, 3 lipca 2014
Wpisy: 8
Język: Esperanto
Clarence666 (Pokaż profil) 3 lipca 2014, 12:47:06
Mi trasercxis vortarojn kaj la Tekstaron, sed sen kontentiga rezulto, sxajne neniu scias kiun prepozicion oni preferu, oni uzas na "je" kaj "pri" kaj "al" ( kaj ecx "de" ) hazarde. Cxu iu havas regulon aux ideon kiel diri?
Ondo (Pokaż profil) 3 lipca 2014, 13:20:10
Clarence666:cxiu havu rajton ??? suicidoKial devus ekzisti regulo pri tia afero? Ĉiuj prepozicioj, kiujn vi uzis en via demando, estas eblaj post rajto krom la ĉiam erara "na". Krome, eblas ankaŭ havi rajton super kaj por kaj eĉ sur io, kaj la plej ofta estas rajto fari ion.
Mi trasercxis vortarojn kaj la Tekstaron, sed sen kontentiga rezulto, sxajne neniu scias kiun prepozicion oni preferu, oni uzas na "je" kaj "pri" kaj "al" ( kaj ecx "de" ) hazarde. Cxu iu havas regulon aux ideon kiel diri?
Kompreneble, estas diversgradaj diferencoj en la signifoj. Por via ekzempla frazo, se mi ĝin komprenas, bele taŭgus ekz. Ĉiu havu rajton mortigi sin.
Kirilo81 (Pokaż profil) 3 lipca 2014, 13:20:59
Parenteze, post rajto oni povas esprimi agon ankaŭ per infinitivo, do ekz. rajto plenumi suicidon / sin mortigi.
Clarence666 (Pokaż profil) 3 lipca 2014, 13:24:08
"por" ... ecx alia eblo aperis
> LMMO ne malĝustas varianto rajto JE io
JE cxiam gxustas ... kaj cxiam malbelas ... "mi donos je vi mian monon"
> mi opinias, ke ĉiu lingvo havas kelkajn variantojn
> Esperanto ne estas escepto
Bedauxrinde, oni devas hazarde diveni
> krom la ĉiam erara "na"
oni uzas na "je" = oni uzas la prepozicion "je"
> bele taŭgus ekz. "Ĉiu havu rajton mortigi sin".
Jes mi trovis multajn infinitivajn frazojn ... sed mi absolute volas substantivon.
Cxu almenaux "* cxiu havu rajton de suicido *" estas erara? (al mi ne placxas)
HaleBopp (Pokaż profil) 3 lipca 2014, 15:44:42
sudanglo (Pokaż profil) 4 lipca 2014, 11:07:27
Ili tute ne havas la rajton trudi sian fi-aĵon al bonaj Esperantistoj.
Clarence666 (Pokaż profil) 11 lipca 2014, 16:35:55
> PIV uzas, "de", "pri" kaj "por"...
Do "cxiu havu rajton de suicido" ne eraras.
Cxe diversaj vortoj ekzistas kvazauxaj reguloj pri prepozicioj, kaj oni ofte ekzamenas pri tio (Lernu-B: Ili ĉiam vojaĝas ____ trajno al la urbo kaj konsideras maltauxgan prepozicion kiel "eraro", ("ludi per alumetoj" , ne " *ludi kun alumetoj* " , "komerci per karbo" , ne " *komerci kun karbo* " , "vojagxi per trajno" , ne " *vojagxi kun trajno* " , ...) sed PIV proponas na "la knabino ludis kun sia pupo" PIV. La lingvo bezonas ankoraux na multe da klarigado pri prepozicioj.
Rugxdoma (Pokaż profil) 11 lipca 2014, 17:35:20
Clarence666:> ReVo uzas "de"Se vi volas klarigon, bonvolu iru al la knabino kaj demandu: "Ĉu via pupo estas amiko kun kiu vi ludas, aŭ ĉu ĝi estas ilo per kiu vi ludas?"