K vsebini

rajto je / pri / al / ???

od Clarence666, 03. julij 2014

Sporočila: 8

Jezik: Esperanto

Clarence666 (Prikaži profil) 03. julij 2014 12:47:06

cxiu havu rajton ??? suicido

Mi trasercxis vortarojn kaj la Tekstaron, sed sen kontentiga rezulto, sxajne neniu scias kiun prepozicion oni preferu, oni uzas na "je" kaj "pri" kaj "al" ( kaj ecx "de" ) hazarde. Cxu iu havas regulon aux ideon kiel diri?

Ondo (Prikaži profil) 03. julij 2014 13:20:10

Clarence666:cxiu havu rajton ??? suicido

Mi trasercxis vortarojn kaj la Tekstaron, sed sen kontentiga rezulto, sxajne neniu scias kiun prepozicion oni preferu, oni uzas na "je" kaj "pri" kaj "al" ( kaj ecx "de" ) hazarde. Cxu iu havas regulon aux ideon kiel diri?
Kial devus ekzisti regulo pri tia afero? Ĉiuj prepozicioj, kiujn vi uzis en via demando, estas eblaj post rajto krom la ĉiam erara "na". Krome, eblas ankaŭ havi rajton super kaj por kaj eĉ sur io, kaj la plej ofta estas rajto fari ion.

Kompreneble, estas diversgradaj diferencoj en la signifoj. Por via ekzempla frazo, se mi ĝin komprenas, bele taŭgus ekz. Ĉiu havu rajton mortigi sin.

Kirilo81 (Prikaži profil) 03. julij 2014 13:20:59

Se oni ne scias, kiun prepozicion uzi, ĉiam eblas je, ĝuste por tiaj okazoj ĝi ja ekzistas.

Parenteze, post rajto oni povas esprimi agon ankaŭ per infinitivo, do ekz. rajto plenumi suicidon / sin mortigi.

Clarence666 (Prikaži profil) 03. julij 2014 13:24:08

> rajto DE iu persono POR io aŭ PRI io

"por" ... ecx alia eblo aperis

> LMMO ne malĝustas varianto rajto JE io

JE cxiam gxustas ... kaj cxiam malbelas ... "mi donos je vi mian monon"

> mi opinias, ke ĉiu lingvo havas kelkajn variantojn
> Esperanto ne estas escepto

Bedauxrinde, oni devas hazarde diveni malgajo.gif

> krom la ĉiam erara "na"

oni uzas na "je" = oni uzas la prepozicion "je" okulumo.gif

> bele taŭgus ekz. "Ĉiu havu rajton mortigi sin".

Jes mi trovis multajn infinitivajn frazojn ... sed mi absolute volas substantivon.

Cxu almenaux "* cxiu havu rajton de suicido *" estas erara? (al mi ne placxas)

HaleBopp (Prikaži profil) 03. julij 2014 15:44:42

ReVo uzas "de" :
havi la rajton de voĉdonado
rajto de sindefendo
rajtoj de aŭtoreco


Kaj PIV uzas, "de", "pri" kaj "por"...

sudanglo (Prikaži profil) 04. julij 2014 11:07:27

Kaj oni rajtas ignori na-istojn!
Ili tute ne havas la rajton trudi sian fi-aĵon al bonaj Esperantistoj.

Clarence666 (Prikaži profil) 11. julij 2014 16:35:55

> ReVo uzas "de"
> PIV uzas, "de", "pri" kaj "por"...

Do "cxiu havu rajton de suicido" ne eraras. malgajo.gif

Cxe diversaj vortoj ekzistas kvazauxaj reguloj pri prepozicioj, kaj oni ofte ekzamenas pri tio (Lernu-B: Ili ĉiam vojaĝas ____ trajno al la urbo kaj konsideras maltauxgan prepozicion kiel "eraro", ("ludi per alumetoj" , ne " *ludi kun alumetoj* " , "komerci per karbo" , ne " *komerci kun karbo* " , "vojagxi per trajno" , ne " *vojagxi kun trajno* " , ...) sed PIV proponas na "la knabino ludis kun sia pupo" PIV. La lingvo bezonas ankoraux na multe da klarigado pri prepozicioj.

Rugxdoma (Prikaži profil) 11. julij 2014 17:35:20

Clarence666:> ReVo uzas "de"
> PIV uzas, "de", "pri" kaj "por"...

Do "cxiu havu rajton de suicido" ne eraras. malgajo.gif

Cxe diversaj vortoj ekzistas kvazauxaj reguloj pri prepozicioj, kaj oni ofte ekzamenas pri tio (Lernu-B: Ili ĉiam vojaĝas ____ trajno al la urbo kaj konsideras maltauxgan prepozicion kiel "eraro", ("ludi per alumetoj" , ne " *ludi kun alumetoj* " , "komerci per karbo" , ne " *komerci kun karbo* " , "vojagxi per trajno" , ne " *vojagxi kun trajno* " , ...) sed PIV proponas na "la knabino ludis kun sia pupo" PIV. La lingvo bezonas ankoraux na multe da klarigado pri prepozicioj.
Se vi volas klarigon, bonvolu iru al la knabino kaj demandu: "Ĉu via pupo estas amiko kun kiu vi ludas, aŭ ĉu ĝi estas ilo per kiu vi ludas?"

Nazaj na začetek