לתוכן העניינים

Ĉifroj estas distraj!

של Christa627, 9 ביולי 2014

הודעות: 22

שפה: Esperanto

Altebrilas (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2014, 19:20:49

Kiel oni povas scii, ke ĉifrado estas efika? Ekzemple, en hotelo oni povas zorge ŝlosi sian ĉambron, sed se iu jam havas kopion de la ŝlosilo, aŭ se estas kaŝita enirejo en la ĉambro, la ŝloso ne vere utilas...

johmue (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2014, 19:56:23

Altebrilas:Kiel oni povas scii, ke ĉifrado estas efika? Ekzemple, en hotelo oni povas zorge ŝlosi sian ĉambron, sed se iu jam havas kopion de la ŝlosilo, aŭ se estas kaŝita enirejo en la ĉambro, la ŝloso ne vere utilas...
Tial oni nur uzu malfermfontan programaĵon por tiaj taskoj. Eĉ se oni mem ne povas kontroli la programaĵon, ekzistas multaj aliaj, kiuj povas, ĉar la programkodo estas malferma. Bedaŭrinde multaj tiaj sekurecaj programaĵoj ne estas sufiĉe kontrolataj. Verŝajne ni bezonas iajn fondusojn, kiuj financas tiajn kontrolistojn.

לראש הדף