Ĉifroj estas distraj!
从 Christa627, 2014年7月9日
讯息: 22
语言: Esperanto
Altebrilas (显示个人资料) 2014年7月11日下午7:20:49
Kiel oni povas scii, ke ĉifrado estas efika? Ekzemple, en hotelo oni povas zorge ŝlosi sian ĉambron, sed se iu jam havas kopion de la ŝlosilo, aŭ se estas kaŝita enirejo en la ĉambro, la ŝloso ne vere utilas...
johmue (显示个人资料) 2014年7月11日下午7:56:23
Altebrilas:Kiel oni povas scii, ke ĉifrado estas efika? Ekzemple, en hotelo oni povas zorge ŝlosi sian ĉambron, sed se iu jam havas kopion de la ŝlosilo, aŭ se estas kaŝita enirejo en la ĉambro, la ŝloso ne vere utilas...Tial oni nur uzu malfermfontan programaĵon por tiaj taskoj. Eĉ se oni mem ne povas kontroli la programaĵon, ekzistas multaj aliaj, kiuj povas, ĉar la programkodo estas malferma. Bedaŭrinde multaj tiaj sekurecaj programaĵoj ne estas sufiĉe kontrolataj. Verŝajne ni bezonas iajn fondusojn, kiuj financas tiajn kontrolistojn.