Al contingut

Kion vi pensas pri la vortoj "liva" kaj "maldekstra"?

de Christa627, 10 de juliol de 2014

Missatges: 65

Llengua: Esperanto

Lakiro (Mostra el perfil) 26 de juliol de 2014 8.20.48

sergejm:
robbkvasnak:Oni diris en la grupo ke ne temas pri matematika formulo kiel ekz.: X(feliĉo) + Y(malfeliĉo) = ______ . Oni rekonas ke ekzistas tute malaj ideoj kiel "morta" kaj "viva" sed ke en aliaj kazoj ne ekzistas unu mommenton en kiu oni estas _____a kaj subite alia kiam oni estas mal______a.
Imagu ke antaŭ vi staras tri tasojn. Vi povas preni la dekstran, la mezan aŭ la maldeksran.
nedekstra signifas meza aŭ maldesktra, nemaldekstra = dekstra aŭ meza.
Kiel vi vidas mal- != ne-, kaj nemal- utilas.
Nu tiel taŭgas "malviro", "malnokto", "malperdi" ktp. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

sergejm (Mostra el perfil) 26 de juliol de 2014 9.01.19

Lakiro:
sergejm:Imagu ke antaŭ vi staras tri tasojn. Vi povas preni la dekstran, la mezan aŭ la maldeksran.
nedekstra signifas meza aŭ maldesktra, nemaldekstra = dekstra aŭ meza.
Kiel vi vidas mal- != ne-, kaj nemal- utilas.
Nu tiel taŭgas "malviro", "malnokto", "malperdi" ktp. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif
1. malviro: estas kontraŭstaroj viro/virino kaj viro/knabo, do malviro ne tro taŭgas. Ino/malino pli klaras, ĉar "ino" signifas nur inecon, nek plenkreskecon, nek homecon.
2. malnokto: estas kvar ĉefaj tagopartoj: mateno, tago, verpero, nokto. En tiaj kazoj oni kutime ne uzas "mal-". Interalie, en la hispana estas tri tagopartoj: mañana (mateno), tarde (tago) noche (vespero kaj nokto).

3. malperdi: tio povas signifi "trovi la perditon", ne simple "trovi". Do vere utilas.

Clarence666 (Mostra el perfil) 26 de juliol de 2014 9.35.50

> Kial Clarence666 estas ĉi tie?

PIV (Nova......) : Mi estas ĉi tie por kaj lerni kaj diskuti la lingvon.

> ĝeni, mensogi kaj krei konfuzon pri Esperanto. Ĉu mi devas silenti pri tio?

Vi daŭre mensogas pri mi kaj insultas min. Kial vi estas ĉi tie? Juste pro tio.

> Nun, vi ja povas akuzi min pri “soifi sangon” (tio simple
> estos senbaza akuzo) aŭ pri io alia. Antaŭe, vi nur antaŭĝujis min.

Eble vi devus ŝanĝi vian nomon al " Novaglavo " aŭ eĉ " Novasturmopafilo " ridulo.gif

Christa627 (Mostra el perfil) 26 de juliol de 2014 20.30.08

novatago:
Christa627:
Kial Clarence666 estas ĉi tie? Eble por respondi al la demandon. Mi demandis "Kion vi pensas?" kaj li diris tion, kion li pensas.
Jes, de tiam, kiam li alvenis, li nur ĝenas per siaj “pensoj”. Li ne ŝatas Esperanton, kaj li parolaĉas pri ĝi senĉese. Kaj jes mi diras tion, kion mi pensas pri li.
Nu, mi demandis, "Kion vi pensas pri la vortoj 'liva' kaj 'maldekstra'?" Ne, "Kion vi pensas pri Clarence666?" lango.gif

Novatago: Vi pensas ke mi parolis pri ĉi tiu fadeno, sed mi parolas pri lia ĝenerala sinteno. Li venas nur por ĝeni, mensogi kaj krei konfuzon pri Esperanto. Ĉu mi devas silenti pri tio? Ne.
Jes, mi pensis tion; vi ne parolis tre klare.

Novatago:Jes, ĉi tie ŝajnas ke li nur respondas simplan demandon, tamen la afero estas ke oni devas kompreni respondojn laŭ ĝusta kunteksto. Se oni ne scias ke li estas malŝatanto de Esperanto, oni miskomprenas lian opinion.
Nu, mi antaŭe vidis plurajn mesaĝojn de Clarence666, kaj li ŝajnas sufiĉe normala al mi. Sed kion mi scias? Nur ke mi ne volas batalon ĉi tie.

Novatago:Nun, vi ja povas akuzi min pri “soifi sangon” (tio simple estos senbaza akuzo) aŭ pri io alia. Antaŭe, vi nur antaŭĝujis min.
Per tio, kion mi diras pri glavo, mi nur volis diri, ke mi vidas malpacon ĉi tie, kaj ĝi tute ne plaĉas al mi. Mi ne pensas ke vi mem soifas sangon. Kaj mi havas neniun antaŭjuĝon kontraŭ vi. Kion mi juĝas, mi juĝas laŭ tio, kion mi vidas. Homo devas fari tion por funkcii en la ekzisto. Se mi miskomprenis aŭ misjuĝis vin, mi sincere pardonpetas.

Sed mi diras denove: mi scias nenion pri la politikoj inter vi kaj Clarence666. Pri lia ĝenerala sinteno, aŭ via, mi scias nenion. Vi diras, ke li mensogas. Li diras, ke vi mensogas. Vi du memorigas min pri miaj fratetoj. Mi tute ne volas enmiksi min en via politiko; ne estas mia afero. Mi ege preferus, ke vi ambaŭ faru vian batalon, aŭ kio ajn ĝi estas, ie alia! Mi ne volas partopreni.

Lakiro (Mostra el perfil) 27 de juliol de 2014 7.48.23

Mi pensas, ke preskaŭ ĉiujn vortojn eblas diri kun prefikso mal. Eksperimentu iomete. Nu mi ne scias... ekzemple:
malparoli, maldormi, malrifuzi, malovri, malliva, malkomplika, malkompakta ktp.
Tia lingvo ne admiras min. Dekomence Esperanto bezonis pri transformitaj vortoj. Certe tiatempe ekzistis tia ĉi neceseco. Sed nun...
Mi voĉdonas por LIVA. Tiu ĉi vorto havas plenan rajton por la apliko en la parolado.

novatago (Mostra el perfil) 27 de juliol de 2014 9.27.06

Lakiro:
Tia lingvo ne admiras min.
Tio ne estas argumento. Vian version mi malŝatas kaj aldone ne estas Esperanto. Oni ne rajtas aldoni aŭ forigi radikojn laŭ ŝato, sed plej kiel eble, laŭ neceso.

Lakiro:Dekomence Esperanto bezonis pri transformitaj vortoj. Certe tiatempe ekzistis tia ĉi neceseco. Sed nun...
Tio estas argumento por konfuzi opiniojn. Esperanto ĉiam bezonos tion ĉar unu el la bazaj ideoj estis kaj estas ke ĝi funkciu tiel. Alidirite, ke por paroli Esperanton ne estu necesa lerni grandegan kvanton da vortoj/radikoj. Aldoni tute sennecesajn vortojn, kiuj estas sennecesaj ĉar jam estas alia vorto kiu signifas ĝuste la samon estas senkialigi la ekziston de Esperanto. Por havi grandegajn neniam lerneblajn vortarojn, ni uzu la anglan, la hispanan aŭ la francan, kiuj ja tute kontentigas tiun ideon. Bonvole komprenu!!!!! Multaj homoj interesiĝas pri Esperanto ĉar ĝi ne estas kiel ne planitaj lingvoj. Ĉesu konfuzi ideojn pro propraj interesoj tute senrilataj al la ideoj de Esperanto.

Lakiro:Tiu ĉi vorto havas plenan rajton por la apliko en la parolado.
Do, ĝi ne havas plenan rajton, nur kelkajn ŝatantojn, kiuj opinias siajn ŝatojn pli gravajn ol la lingvo mem.

Ĝis, Novatago.

mordaunt (Mostra el perfil) 27 de juliol de 2014 9.55.02

Mi voĉdonis por "maldekstra". Laŭ mi, estus pli logike uzi "sinistra" kiel la kontraŭo de "dekstra", sed tia vorto eble povus havi multajn sencojn.)

mordaunt (Mostra el perfil) 27 de juliol de 2014 10.56.52

Krome, Esperanto ne havas problemon pri vortoj kiel "maldekstra":
antaŭen - malantaŭen
supren - malsupren

Do, estas nur logike kaj konsekvence ankaŭ uzi la paron "dekstra - maldekstra".

Fenris_kcf (Mostra el perfil) 27 de juliol de 2014 11.24.07

mordaunt:Krome, Esperanto ne havas problemon pri vortoj kiel "maldekstra":
antaŭen - malantaŭen
supren - malsupren
La problemo estas, ke tiuj vortoj ankaŭ estas strangaj.
Fari la saman eraron multfoje ne konvertas ĝin al ĝustaĵo.

mordaunt (Mostra el perfil) 27 de juliol de 2014 14.02.12

Sed tio sekvas el ĉefaj principoj de la lingvo.
Ankaŭ: varmigilo (heater) - malvarmigilo (refrigerator).)

Tornar a dalt