Kion vi pensas pri la vortoj "liva" kaj "maldekstra"?
kelle poolt Christa627, 10. juuli 2014
Postitused: 65
Keel: Esperanto
Fenris_kcf (Näita profiili) 27. juuli 2014 16:21.56
mordaunt:Sed tio sekvas el ĉefaj principoj de la lingvo.La uzado de "mal-" al adjektivoj tute bonas, ĉar tre ofte la principo de eco ne estas simetria (ekzemple: ekzistas plej malvarma temperaturo, sed ne plej varma).
Ankaŭ: varmigilo (heater) - malvarmigilo (refrigerator).)
Sed kelkaj prepozicioj estas tute simetriaj ("dekstra"/"maldekstra" estas la plej bona ekzemplo).
pedroluis (Näita profiili) 28. juuli 2014 13:52.48
Lakiro (Näita profiili) 28. juuli 2014 18:49.17
novatago (Näita profiili) 28. juuli 2014 19:11.13
Lakiro:Novatago, pri kia komuna ideo de Esperanto vi diras? Mi nenian ideon scias. Mi estas sendependa persono kaj povas paroli kiel mi ŝatas. La plej grava principo de Esperanto - libera ordo de diversaj esprimoj. Ĉiu povas diri kiel li opinias. Al mi plaĉas la vorto liva kaj mi, malgraŭ via deziro, uzos ĝin.Por ke lingvo estu utila ĉiu devas lerni kaj paroli la saman lingvon. Nu, mi jam diris al vi ke vi ne parolas Esperanton, sed ian idon ankoraŭ komprenebla. Tio ne estas la vojo. Tamen, mi nenion diris al vi pri ne paroli vian idaĉon.
Aparte komprenu ke diri “mi faras tion, kion eliras el miaj pendaĵoj” ne estas argumento. Vi nur parolas kaj parolas ĉar vi ne povas kontraŭargumenti ĉar vi scias ke vi simple ne pravas.
Ĝis, Novatago.
Christa627 (Näita profiili) 28. juuli 2014 19:58.18
novatago: Aldoni tute sennecesajn vortojn, kiuj estas sennecesaj ĉar jam estas alia vorto kiu signifas ĝuste la samon estas senkialigi la ekziston de Esperanto.La vorto "morta" signifas same kiel "malviva." Ĉu vi pensas, ke ĝi ne ekzistu?
Kaj uzi la vorton "liva" ne estas paroli Idon. Ido estas tute alia afero; ĝi ŝanĝas ne nur la vortojn, sed ankaŭ la gramatikon. Krome, "liva" troviĝas en PIV, ReVo, kaj ĉiuj aliaj Esperantaj vortaroj, pri kiuj mi scias.
Lakiro (Näita profiili) 28. juuli 2014 20:18.27
novatago:Nu, mi jam diris al vi ke vi ne parolas Esperanton, sed ian idon ankoraŭ komprenebla. Tamen, mi nenion diris al vi pri ne paroli vian idaĉon.Kion vi ne komprenas en mia Idaĉo? Kia estas vera Esperanto? Kaj kion mi devas argumenti?
vi simple ne pravas.
Mi ne elpensis tiun ĉi vorton, sed vi postulas ke mi argumentu.
Pardonu pro mia nekomprenebla Esperantaĉo, sed mi neniel helpos al vi. Toleru kaj aŭskultu mian Idaĉon.
Verŝajne mia lingvonivelo ne atingis la vian, estimata eksperto de Esperanto.
novatago (Näita profiili) 28. juuli 2014 21:30.44
Christa627:La radiko aperas en la Fundamento. Bonvolu, ne “argumenti” tiel. Dankon.
La vorto "morta" signifas same kiel "malviva." Ĉu vi pensas, ke ĝi ne ekzistu?
Ĝis, Novatago.
novatago (Näita profiili) 28. juuli 2014 21:32.42
Lakiro:Kion vi ne komprenas en mia Idaĉo? Kia estas vera Esperanto? Kaj kion mi devas argumenti?Sen argunmentoj oni nur povas paroli tiel sensence. La diskuto finiĝis (se ĝi eĉ iam komenciĝis). Dankon.
Mi ne elpensis tiun ĉi vorton, sed vi postulas ke mi argumentu.
Pardonu pro mia nekomprenebla Esperantaĉo, sed mi neniel helpos al vi. Toleru kaj aŭskultu mian Idaĉon.
Verŝajne mia lingvonivelo ne atingis la vian, estimata eksperto de Esperanto.
Ĝis, Novatago.
kaptulo (Näita profiili) 28. juuli 2014 22:38.02
Kaj al mia spirito kiu ĝis Esperanto ĉiam alkutimiĝis al la lingva sistemo kiu klare distingigu dekstrecon de maldekstreco per du facile distingeblaj apartaj vortoj, "mal-" en "maldekstra" sentiĝas kiel duuma aŭ okuma sistemo apud la dekuma. Ĉiam certgrade necesas aldona kaj alia memstara konscia procezo traduki aŭ interpreti ĝin. Eble ĉi tio ŝajnus kvazaŭ foroferi praktikan simplecon por koncepta simpleco...?
Parenteze, ĉu iu scias kial ne estis decidita kiel norda : malnorda (suda), orienta : malorienta (okcidenta), plus : malplus (minus)? Ĉar mi ne tiel longe studis Esperanton, al mi ankoraŭ mankas historiaj epizodoj aŭ registroj. Kiam ajn mi prezentu al mi ĉi tion, responde venas al mi en la kapon esprimoj kiel nekonsekvenca konsekvenco, elekteca konsekvenco, Zamenhofa selektado XD.
Kaj parenteze du, komence mi supozis ke la unua aŭtoro (Christa627) kreis ĉi fadenon, inspirite de ĉi ligilo, sed ĝis nun neniu menciis la lernolibron. Hmm? Ĉu ne estas ke vi inspiriĝis de tio?
novatago (Näita profiili) 28. juuli 2014 23:10.34
kaptulo:Kiam ajn ekvidi la vorton "maldekstra", ĝi igas min heziti, kvankam tio ne estas tiel granda. Tamen, tia granda-ne-granda hezito eble povus kaŭzi danĝerojn en situacioj kiel ege rapidaj momentaj decidoj estas gravaj kaj postulataj, ekz. kiam ŝofori. Esti fidela por Esperanta ortodoksa doktrino estas bone, sed se la kosto de tiu fideleco estas mia vivo, aŭ se eblas ke mia lojaleco kompromitas min, tiam estos pli bone prefere elekti esti ne.Ŝajne havi 50 vortojn por maldekstra kaj tiel feliĉigi la ŝatojn de ĉiuj (pli-malpli), nuligas ĉian riskon kaj danĝeron, eĉ se ne ĉiu scias tiujn vortojn.
kaptulo:Kaj al mia spirito kiu ĝis Esperanto ĉiam alkutimiĝis al la lingva sistemo kiu distingas dekstreco kaj maldekstreco per du facile distingeblaj apartaj vortoj, "mal-" en "maldekstra" sentiĝas kiel duuma aŭ okuma sistemo apud la dekuma. Ĉiam certgrade necesas aldona kaj alia memstara procezo traduki aŭ interpreti ĝin. Eble ĉi tio estus kiel foroferi praktikan simplecon por koncepta simpleco...?Ne. La afero estas ke tiaj Esperantaj vortoj, la plej oftaj en la ĉiutaga vivo, oni komprenas kaj uzas ilin sen pensi ĉu ili havas afiksojn. Tamen, tio helpas multe por lerni la lingvon kaj helpas multe al parolantoj, kies gepatrajn lingvojn ne estas eŭropaj kaj eble eĉ tiu maniero funkcii estas preskaŭ la nura simileco, kiu ekzistas inter Esperanto kaj iliaj lingvoj.
kaptulo:Parenteze, ĉu iu scias kial ne estis decidita kiel norda : malnorda (suda), orienta : malorienta (okcidenta), plus : malplus (minus)? Ĉar mi ne tiel longe studis Esperanton, al mi ankoraŭ mankas historiaj epizodoj aŭ registroj. Kiam ajn mi prezentas al mi ĉi tion, responde venas al mi en la kapon esprimoj kiel nekonsekvenca konsekvenco, elekta konsekvenco, Zamenhofa selektado XD.Nu, mi ankaŭ ne certas pri kial kelkaj aferoj estas tiel kaj aliaj alie. Tamen, mi dirus ke Zamenhof ne volis lingvon tro “perfekta” rilate al reguleco por favori akceptadon de la lingvo por simileco de tre uzataj radikoj en eŭropaj lingvoj (laŭ mi tre trafa decido) kaj por favori la artan verkadon. Laŭ mi li iom eraris pri tio ĉi lasta (ĉar mi dirus ke li vidis pli arto en la beleco de la vortoj —kio tute dependas de personaj opinioj, kaj ekzemple laŭ mi en Esperanto estas multaj malbelaj vortoj—, anstataŭ en la beleco de la mesaĝo aŭ de, ekzemple, historio), sed mi akceptas la lingvon tiel, kiel estas uzata kaj priskribita, eĉ se mi ne ŝatas ĉion de ĝi, same kiel mi faras, kaj faros kun aliaj lingvoj, kiujn mi lernis aŭ eklernis. Tiu estas la trafa sinteno por lerni lingvon. Imagu ke iu volas lerni la korean kaj diras: “nu, ĉi tiun vorton mi ne ŝatas, vi koreanoj uzu ĉi tiun alian”. Bonege, ĉu ne?
Ĝis, Novatago.