Al la enhavo

Paffaligita Malajzia Boing 777

de Andreo Jankovskij, 2014-julio-19

Mesaĝoj: 280

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2014-septembro-01 00:32:52

ustra:Kriminologa ŝajnas ekzisti apenaŭ dubojn. Sed jura...?
'Corbett report' estas en la sama branĉo kiel globalresearch.ca kaj tiaj. Mi rigardis parton de tiu filmon kaj ĝi daŭre citas la komplete malfidindan 'russia today'. Cetere la retejo havas historion de komplota pensado, ekzemple pri la 9/11-okazo kaj havas erarajn ideojn pri klimatŝanĝo.

Ni atendos konkludojn el pli fidindaj fontoj. Citi 'corbett report' estas ridinde, kaj neniel helpus interkonsenton.

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-01 07:57:18

mihxil:
ustra:Kriminologa ŝajnas ekzisti apenaŭ dubojn. Sed jura...?
'Corbett report' estas en la sama branĉo kiel globalresearch.ca kaj tiaj. Mi rigardis parton de tiu filmon kaj ĝi daŭre citas la komplete malfidindan 'russia today'. Cetere la retejo havas historion de komplota pensado, ekzemple pri la 9/11-okazo kaj havas erarajn ideojn pri klimatŝanĝo.

Ni atendos konkludojn el pli fidindaj fontoj. Citi 'corbett report' estas ridinde, kaj neniel helpus interkonsenton.
Ne estas mia tasko aŭ deziro defendi iujn fontojn aŭ konvinki vin pri io. Sed anstataŭ reakcii je la penso-intersekvoj vi nur konvulsie provas diskrediti fontojn... Estas tre komforta, ĉu ne?
Sinjoro Corbett ankaŭ prezentas usonan flankon kaj ne nur la rusian. Ĉiukaze, ĉio ne gravas, ĉar ni neniam oficiala sciiĝos kiu okazis.
Do, vi estas inter la lastoj kiuj ankoraŭ kredas je la oficiala fabelo de 9/11, ĉu? =)

mihxil (Montri la profilon) 2014-septembro-01 18:25:05

ustra:Ne estas mia tasko aŭ deziro defendi iujn fontojn aŭ konvinki vin pri io.
Vi citis el tiu 'fonto', do ja estas via tasko. Aŭ almenaŭ mi alikaze facile simple flankenmetas ĉion kion vi diras bazita je io tiom marĝena.

ustra:Sed anstataŭ reakcii je la penso-intersekvoj vi nur konvulsie provas diskrediti fontojn... Estas tre komforta, ĉu ne?
Ne estas mia kulpo ke vi uloj daŭre venigas tiajn 'fontojn'. Se iu venigas ligon kiu asertas ion sensacian, pri kio normala mediaro tute ne raportas, mi ja emas unue kontroli kia estas la reputacio kaj kiajn aliajn aferojn antaŭe asertis la fonton. Ne estas mia kulpo ke vi uloj nur lasas 'informi' vin de komplotpensantoj.

ustra:Do, vi estas inter la lastoj kiuj ankoraŭ kredas je la oficiala fabelo de 9/11, ĉu? =)
Mi ne scias precize pri la detaloj de la oficiala fabelo. Sed mi ja scias ke la asertadoj de 'truthers' estas frenezaj, kaj la fakto ke vi pensas ke la tuta mondo jam anas tiun klubon montras kiom malkonektita vi estas al realo. La fakto ke retejo kia 'corbett report' elektis aniĝi al tiu klubo tre malkredindigas ĝin.

Jen kelkaj filmetoj de iu kiu iom serioze okupis sin pri tiuj 9/11-komplotopensantoj.

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-01 20:53:43

mihxil:Vi citis el tiu 'fonto', do ja estas via tasko. Aŭ almenaŭ mi alikaze facile simple flankenmetas ĉion kion vi diras bazita je io tiom marĝena.
Pri enhavoj oni povas diskuti sed vi ja nur skribis ke vi rifuzas Corbett Report kaj globalresearch.ca kaj per tio vi misfamigas dekliniĝantajn pensojn. Tio estas tro simpla.

mihxil:Ne estas mia kulpo ke vi uloj daŭre venigas tiajn 'fontojn'. Se iu venigas ligon kiu asertas ion sensacian, pri kio normala mediaro tute ne raportas, mi ja emas unue kontroli kia estas la reputacio kaj kiajn aliajn aferojn antaŭe asertis la fonton. Ne estas mia kulpo ke vi uloj nur lasas 'informi' vin de komplotpensantoj.
"Normala mediaro" estas stranga esprimo. Ĉio devas esti la defino de tiu? Certe, ekzistas paĝoj de fundamentismaj idiotoj sed ni ne parolas pri tio. Ĉu estas normale nur mediaroj kiuj sekvi la gvidajn mediarojn? Ĉu estas egal-paŝo kaj egal-konektado dezirinda? Transigata je la politiko, ĉu aspektas tiel demokratio? Ĉu unu opinio sufiĉas?
Ni devus esti ĝoji ke ankoraŭ ekzistas alternativaj mediaroj.

Lasu nin rigardi al la germana gazetara pejzaĝo. Uwe Krüger estas promovita ĵurnalisto kaj komunikila esploranto. La titolo de lia tre interesa disertaĵo tekstas jene:

"Opinio-potenco. La influo de elitoj sur gvidaj mediaroj kaj alfa-ĵurnalistoj. Kritika retaĵo-analizo."

Science li montras la reton de gazetaro, politiko kaj ekonomio. Satiran resumon vi trovas jen (germane, sed vi kompreniĝos la enhavo).

mihxil:Mi ne scias precize pri la detaloj de la oficiala fabelo. Sed mi ja scias ke la asertadoj de 'truthers' estas frenezaj, kaj la fakto ke vi pensas ke la tuta mondo jam anas tiun klubon montras kiom malkonektita vi estas al realo. La fakto ke retejo kia 'corbett report' elektis aniĝi al tiu klubo tre malkredindigas ĝin.

Jen kelkaj filmetoj de iu kiu iom serioze okupis sin pri tiuj 9/11-komplotopensantoj.
Mi pensas ke tiuj kiuj elpensis la oficiala fabelo de 9/11 estas la veraj komplotpensantoj.

mihxil (Montri la profilon) 2014-septembro-01 21:03:52

ustra: vi ja nur skribis ke vi rifuzas Corbett Report
Ne, mi ankaŭ klarigis kial.

ustra:"Normala mediaro" estas stranga esprimo. Ĉio devas esti la defino de tiu?
Ekzemple la publika televidado, aŭ papera kvalitgazeto.

ustra:Certe, ekzistas paĝoj de fundamentismaj idiotoj sed ni ne parolas pri tio.
Mi dubas. 'Globalresearch.ca' sufiĉe proksimas 'fundamentismaj idiotioj'.

ustra: Ni devus esti ĝoji ke ankoraŭ ekzistas alternativaj mediaroj.
Ni ne devus ĝoji se ekzistas mediaroj kiuj disvastigis mensogojn kaj frenezaĵojn.

ustra:Mi pensas ke tiuj kiuj elpensis la oficiala fabelo de 9/11 estas la veraj komplotpensantoj.
Evidente vi ne estas tute normala.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-septembro-01 23:45:54

Mi legis la vikipedian informon pri Uwe Krüger kaj verŝajne li pravas - sed oni povus diri tion ankaŭ pri ĉiuj landoj. Aŭ ĉu iu kredas ke ekzistas landoj en kioj la elito NE povas subpremi la bontrovon de la plejmulto? Nur ĉar pravas en Germanio - aŭ meinetwegen (pro mi) - pri Usono, ĉu tio signifas ke en aliaj landoj (mi ne bezonas indiki klare, ĉu?) NE pravas? En kelkaj landoj la elitoj estas pli vastaj aŭ en aliaj, certe. Sed ne ekzistas lando sen elito. Eble Uwe sukcesi ŝoki la vidantojn de tiu televidelsendon - sed li certe ne ŝokis min.
Sed en kelkaj landoj li rajtas diri tion publike. Laŭ mi ekzistas landoj kie li ne rajtus tion publike diskuti. (Li ne trovis ligilon inter Die Taz - Die Tageszeitung - de Berlino - kaj la lobiistoj en la studo ... mmmmmm)

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-02 01:32:22

mihxil:Ekzemple la publika televidado, aŭ papera kvalitgazeto.
TV = bona

Vere? Ĉu tiu ĉi estas ĉio? Nenio plue?
Pri la "kvalitgazetoj" en Germanio mi jam skribis sed vi komforte ignoris ĝin...
Jen estas plua artikolo de holanda ĵurnalisto.
Fabrikanta Konsenton ankaŭ estas grava kaj renoma verko de Edward S. Herman kaj Noam Chomsky. Kulturfilmo pri tiu ĉi verko ankaŭ estas disponebla.

robbkvasnak:Mi legis la vikipedian informon pri Uwe Krüger kaj verŝajne li pravas - sed oni povus diri tion ankaŭ pri ĉiuj landoj. Aŭ ĉu iu kredas ke ekzistas landoj en kioj la elito NE povas subpremi la bontrovon de la plejmulto? Nur ĉar pravas en Germanio - aŭ meinetwegen (pro mi) - pri Usono, ĉu tio signifas ke en aliaj landoj (mi ne bezonas indiki klare, ĉu?) NE pravas? En kelkaj landoj la elitoj estas pli vastaj aŭ en aliaj, certe. Sed ne ekzistas lando sen elito. Eble Uwe sukcesi ŝoki la vidantojn de tiu televidelsendon - sed li certe ne ŝokis min.
Sed en kelkaj landoj li rajtas diri tion publike. Laŭ mi ekzistas landoj kie li ne rajtus tion publike diskuti. (Li ne trovis ligilon inter Die Taz - Die Tageszeitung - de Berlino - kaj la lobiistoj en la studo ... mmmmmm)
robbkvasnak, ni havas gazetaran liberecon, sed neniun liberan gazetaron. La satira TV spektaklo "Die Anstalt" ("La Institucio" ) prezentis resumon de Uwe Krüger (mi provizis ligilon supre). Sed kio okazis poste? ...ili estis jure atakata.
La elitoj kontrolas simple ĉion, inkl. taz kaj ambaŭ nin. Elitoj aŭ globalistoj ne havas naciecon. Mi ja kredas ke faŝismo neniam malaperis aŭ malvenkis la militon. Kontraŭe, ĝi estas tre ĉeesta kaj mi ne signifas kalvulojn en salt-botoj...
Ili bezonas la gazetaro por kaŝi iliajn rabiradojn kaj krimojn. Tiel ankaŭ malobeaj politikistoj povas esti forigi tre facile.

Nuntempe ili planas (respektive jam estas efektivigata) atakon kontraŭ Rusio.

mordaunt (Montri la profilon) 2014-septembro-02 07:47:41

mihxil:
ustra:Mi pensas ke tiuj kiuj elpensis la oficiala fabelo de 9/11 estas la veraj komplotpensantoj.
Evidente vi ne estas tute normala.
Vera demokrata alproksimiĝo: se iu ne kredas la oficialan version, do li estas nepre nenormala.

Algis (Montri la profilon) 2014-septembro-04 12:18:50

al tiuj, kiuj tro kredas je sistemaj informiloj
http://macedoniaonline.eu/content/view/25981/53/

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-04 15:23:24

La gazetaro en la nuna fasono estas fine. La homoj ekserĉas nun pli travideblajn fontojn. Jen mi vidas grandan oportunon por Esperanto. Mi pensas ke Esperanto en ĉiu kazo devus esti ĉeesta ĉe la transformigo.

Reen al la supro