Mesaĝoj: 280
Lingvo: Esperanto
robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-septembro-04 16:40:17
ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-04 17:14:58
robbkvasnak:Por daŭrigi la diskuton ni bezonas definon de la vorto "faŝismo" - oni ofte tre malstrikte uzas tiun vorton sed mi konstatis ke malsamaj personoj celas ne saman ideon per ĝi.En tiu ĉi fadeno mi jam aludis al la elpensinto de faŝism-termino.
ustra:Laŭ Mussolini estas la difino de faŝismo la fuzio de ŝtato kaj konzernoj. Li estas la elpensinto de la vorto "faŝismo".Plua defino formulis Georgi Dimitrov. En la jaro 1935 li diagnozis ke la faŝismo estas "la malferma, terorista diktaturo de la plej reakciaj, la plej ŝovinismaj, la plej imperialistaj elementoj de financ-kapitalo."
robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-septembro-04 17:37:08
Laŭ la unua defino, landoj kiel Ruslando estus fortaj ekzemploj de faŝisma registaro - io, kion vi plej verŝajne ne akceptas. La sinjoro Putin, ekz, agas rapide kaj forte kontraŭ iu ajn de la posedanta klaso kiu kontraŭas siajn ideojn aŭ agojn.
Kaj se vere, kiel iu partoprenanto de lernu en unu forumo deklaris, la plej utilaj armiloj por Ruslando venas el Ukarinio, do tio klarigus kial Putin nun faras militon kontraŭ Ukrainio por akapari tiujn fontojn. Tio ĉio falas sub la defino de "faŝismo".
ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-04 21:09:04
Unuavice mi volas klarigi ke mi ne estas politikema ulo. Mi tre malŝatas ĉion pri politiko. Precipe ĉar ĝi ne ekzistas vera demokratio en la mondo. Mi nur povas lerni pri la historio kaj observi la mond-okazadon.
Certe, ankaŭ Putin estas dependata de liaj oligarĥoj. Tamen Rusio ne estas agresema nacio, sed fidinda partnero por Eŭropo. Ekz. Putin antaŭvidis zonon de libra komercio de Lisbono ĝis Vladivostoko. Li eĉ faris paroladon en la germana parlamento en germana lingvo.
Mi ne dubas ke li estas tre interesata en la plukonstruado de rilatoj inter Berlino kaj Moskvo. Historio pruvas ke tuta Eŭropo ĉiam gajnis sub tiuspeca konstelacio.
Sed kion faras la okcidento respektive la anglosaksoj? Forta akso Moskvo-Berlino estus la plej granda malbono por ili kaj devu estos preventata. Kostu, kiom ĝi kostos. En la jaro 2008 ili sendis ilian marioneton Kartvelio por provoki Rusio. Verŝajne la NATO volis nur testi la forton de rusia armeo. Poste, raporto de EU konfirmis la agreso de Kartvelio.
Aktuale en Ukrainio la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) malkonfirmas ke rusiaj trupoj envenis...
Paroli pri "rusia agresemo" estas maljusta kaj senfundamenta. Mi estas danka ke Putin kaj Lavrov restas tiel pripensema. Ilia intelekta supereco kompare de okcidentaj ŝtat-ĉefoj estas ankaŭ tre amuza. =)
Kiu parolas pri "rusia faŝismo" komprenas nek la nunan situacion nek la historion.
robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-septembro-04 21:45:09
ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-05 10:43:21
robbkvasnak:tio estas pura opinio viaĈu la manko de majusklo kaj interpunkcio estas esprimo de via malkonsento? Mi certas ke vi povas formuligi ĝin pli bone.
Mi dubas ke mian konkludon mi havas ekskluzive. Ekz. verkis polaj, nederlandaj (Dankon Algis!) kaj germanaj intelektuloj malfermajn leterojn al la prezidanto de Rusio kaj lia popolo.
Por pruvi la stultecon de okcidentaj politikistoj, vidu tiun ĉi videon en kiu Sinjoro McCain rivelas la rilato inter Usono kaj ISIS. (Kial ili ĉiam ŝanĝanta la nomon? Ĉu al-CIAda ne sufiĉas?) Mem mensogi tro postuligas iliajn intelekton.
mihxil (Montri la profilon) 2014-septembro-05 14:20:36
ustra:Pri enhavoj oni povas diskuti sed vi ja nur skribis ke vi rifuzas Corbett Report kaj globalresearch.ca kaj per tio vi misfamigas dekliniĝantajn pensojn. Tio estas tro simpla.Estas malfacile kaj multe temporabega 'diskuti' pri tiaj aferoj. Oni bezonus esplori kaj tiel plu. La reputacioj de tiuj retejoj estas tamen malbonaj, kaj mi ne emas uzi mian tempon je ili.
ustra:Certe, ekzistas paĝoj de fundamentismaj idiotoj sed ni ne parolas pri tio.Tio dubeblas.
ustra:Ni devus esti ĝoji ke ankoraŭ ekzistas alternativaj mediaroj.'Alternativa' ne samsignifas al 'pli bona'.
ustra:Mi pensas ke tiuj kiuj elpensis la oficiala fabelo de 9/11 estas la veraj komplotpensantoj.Freneze.
Sed ĉiuokaze, pri MH17. Mi dekomence supozis ke la afero estis akcidento. La rusflankaj rebeloj en Ukraino ŝajne akcidente faligis la aviadilon. La faktoj (jam diversaj aliaj aviadiloj de ili estis faligitaj, la loko ktp) kaj iliaj frenezaj diroj kaj senkulpigoj poste ('Ni faligis aviadilon!!', 'la aviadilo jam estis plena de kadavroj ! ' ) multe suspektigis ilin. La okcidenta mediaro, ŝajne precipe je usona influo ankaŭ emis fingromontri al Ruslando mem. Tio probable estas malpli pravigebla, kaj parte kaŭzita je troa emocio, kaj malŝato je tipo kiel Putin (la ŝtelo de Krimeo, la kontraŭgejaj leĝoj, ktp jam kaŭzis malbonan reputacion, kaj multan malfidon).
Kvankam ja ŝajnas estis fakto ke multaj armiloj kaj ankaŭ multaj personoj tie estas ruslandaj.
Alternativaj klarigoj, ekzemple ke Ukraino erare pensis ke la aviadilo enhavis Putin'n mem kaj tial volis detrui ĝin, aŭ eĉ pli freneze ke ili intence ial faligis ĝin sciante kio ĝi estas, sonas al mi multe pli 'malnormala' kaj multe malpli malkredinda. Mi eble tenu la eblon malferma, sed mi estus multe pli skeptika pri io tiom komplota.
Venontan mardon la unua 'oficiala' (sed provizora) raporto pri la okazo estos publikigita. Mi atendos tion antaŭ ol mi atentos ulojn kiuj disvastigis evidentajn stultaĵojn pri la klimatŝanĝo kaj pri 9/11.
Iippa (Montri la profilon) 2014-septembro-05 19:50:51
Iippa (Montri la profilon) 2014-septembro-05 19:57:48
mordaunt (Montri la profilon) 2014-septembro-05 19:58:51