前往目錄

Paffaligita Malajzia Boing 777

貼文者: Andreo Jankovskij, 2014年7月19日

訊息: 324

語言: Esperanto

klmn (顯示個人資料) 2014年7月21日下午4:32:34

mihxil: kaj nun kiel senmoralaj kretenoj malaperigas ĉiujn evidentojn.
Nu ne estu tiom severa rilate al rusiaj teroristoj. Orajn ringojn kaj kreditkartojn, ekzemple, oni kolektas ne por malaperigi evidentojn sed ĉar por ili tio estas kutima rabakiro.

Lakiro (顯示個人資料) 2014年7月21日下午4:35:36

mihxil: Mi do konsideras tipojn kiaj Lakiro kaj Terurĉjo viktimoj de la rusa fireĝimo ankaŭ.
Sinjorino, pro viaj asertoj kaj kulpigado vi devas porti respondecon. Se vi ion babilas, do vi devas antaŭ bone pensi. Viaj "faktoj" pri NENIO jam tedis. Vi ne ovru vian malpuran buŝon, se vi ne estas ekspertizisto. Malajzian aviadilon pafis ukrainoj, sed vi ŝovas vian nazon en ne vian aferon. Usona hundo!

robbkvasnak (顯示個人資料) 2014年7月21日下午5:04:48

Mi samopinias kun Mihxil

ĉevino (顯示個人資料) 2014年7月21日下午5:23:24

Kiam oni ne sukcesas elkoni la veron pri tiel grava evento, tiam kulpas tiuj, kiuj havante la povon kaj rimedojn sufoki ĝin akuzadas sen pruvo.

Lakiro (顯示個人資料) 2014年7月21日下午5:32:08

Jes, usonanoj estas la plej lertaj mensoguloj. Ili elpensis neekzistantan irakan kemian armilon. Ili elpensis sirian kemian armilon. Ili elpensis kaŭzon de falinta malajzia aviadilo. Ili elpensis minacon de Vietnamio.
Kaj ĉiuj stultaĉoj kredas tion. Usono estas monda bandito. Kievo kredis kaj toleras militon.

En ĉiuj mavaj aferoj kulpas Usono.

mihxil (顯示個人資料) 2014年7月21日下午7:04:35

klmn:Nu ne estu tiom severa rilate al rusiaj teroristoj. Orajn ringojn kaj kreditkartojn, ekzemple, oni kolektas ne por malaperigi evidentojn sed ĉar por ili tio estas kutima rabakiro.
Mi ne pensis pri tio. Mi pensas ke tio estas skandala sed ne vere pli ol tio. Estas imageble ke inter povraj farmistoj troveblas uloj kiuj uzus la okazon.

Mi pensis pri ekzemple la malapero de la ĝojkriado je ia socia reto ke ili ĵus faligis Ukrainian aviadilon, tuj post kiam klariĝis ke fakte temas pri pasaĝera aviadilo, kaj tiaj aferoj.

Ĉio ŝajnas indiki ke temas pri akcidento fare de la rebeloj, kvankam ne jam ĉiuj evidentaĵoj estas kolektitaj. Ĉiuokoaze la kulpigoj al la Ukrainio ŝajnas unuavide estis sufiĉe absurdaj, kaj fakte tute eĉ sen fundado. Kial ili farus tion? Ĉu por poste povi kulpigi la Rusojn? Tio limus frenezecon. Estas klare ke la rusoj havas kialojn por subteni la rebelojn, kaj estas klare ke akcidentoj povas okazi. Tia klarigo ŝajnas esti multe pli verŝajna, sed ni simple atendos la rezulton de la internacia esplorteamo kiu espereble sekvos.

klmn (顯示個人資料) 2014年7月21日下午7:54:56

mihxil:
klmn:Nu ne estu tiom severa rilate al rusiaj teroristoj. Orajn ringojn kaj kreditkartojn, ekzemple, oni kolektas ne por malaperigi evidentojn sed ĉar por ili tio estas kutima rabakiro.
Mi ne pensis pri tio. Mi pensas ke tio estas skandala sed ne vere pli ol tio. Estas imageble ke inter povraj farmistoj troveblas uloj kiuj uzus la okazon.
La loko estas severe prizorgata de teroristoj kun armiloj, do, farmistoj certe ne povas eĉ alproksimiĝi

mihxil:Mi pensis pri ekzemple la malapero de la ĝojkriado je ia socia reto ke ili ĵus faligis Ukrainian aviadilon, tuj post kiam klariĝis ke fakte temas pri pasaĝera aviadilo, kaj tiaj aferoj.
Ĉi tie estas konversacio inter prorusaj teroristoj kaj iliaj ĉefoj de Rusiaj specservoj en Moskvo pri kiel ili laŭdas sin ke faligis aviadilon, poste ekscias ke estas civila, tamen rusa oficiro daŭre cinikas: "Ne militistoj.. Tiam ŝpionoj, kian fxxx ili flugas super Ukrajnio"
La aŭtentecon konfirmis ekspertoj. Usonanaj, verdire, sed povos rekontroli ankaŭ aliaj, mi kredas.

mihxil:Ĉio ŝajnas indiki ke temas pri akcidento fare de la rebeloj, kvankam ne jam ĉiuj evidentaĵoj estas kolektitaj. Ĉiuokoaze la kulpigoj al la Ukrainio ŝajnas unuavide estis sufiĉe absurdaj, kaj fakte tute eĉ sen fundado. Kial ili farus tion? Ĉu por poste povi kulpigi la Rusojn? Tio limus frenezecon. Estas klare ke la rusoj havas kialojn por subteni la rebelojn, kaj estas klare ke akcidentoj povas okazi. Tia klarigo ŝajnas esti multe pli verŝajna, sed ni simple atendos la rezulton de la internacia esplorteamo kiu espereble sekvos.
Por ricevi vere sendependajn rezultojn neniu armila persono de teroristoj rajtus troviĝi je distanco de 50km de la zono.
Hodiaŭ mi vidis raporton kiel tri nederlandaj ekspertoj, ĉirkaŭataj de dek ajnaj armilitaj viroj diris ke "esploro sukcesas, korpojn oni traktas taŭge" kiam korpoj jam kelkan tagon putras en ne funkciantaj vagonoj-fridujoj, dekkelk da korpoj entute forestas, elkavatoroj fosas restaĵojn kiuj fakte devus esti netuŝeblaj.
Tio estas evidenta agnosko ke Eŭropo simple timas kaj nenion povas fari kontraŭ kelkcent da teroristoj eĉ ĉe nunaj cirkumstancoj.

baibaibibi (顯示個人資料) 2014年7月21日下午11:48:01

Antaŭ ol oni faligis la aviadilon ĉiuj sciis ke la orientukrainoj kaj ankaŭ la okcidentukrainoj havis potencajn kaj efikajn misilojn, do la homoj kiuj devigis la aviadilon flugi super la urbo de donetsko estas malsanaj murdistoj kaj krimuloj.

eric_vandenburg (顯示個人資料) 2014年7月21日下午11:48:26

Lakiro:
mihxil: Mi do konsideras tipojn kiaj Lakiro kaj Terurĉjo viktimoj de la rusa fireĝimo ankaŭ.
Sinjorino, pro viaj asertoj kaj kulpigado vi devas porti respondecon. Se vi ion babilas, do vi devas antaŭ bone pensi. Viaj "faktoj" pri NENIO jam tedis. Vi ne ovru vian malpuran buŝon, se vi ne estas ekspertizisto. Malajzian aviadilon pafis ukrainoj, sed vi ŝovas vian nazon en ne vian aferon. Usona hundo!
Neniu ankoraŭ scias precize kion okazis. Tamen tio ĉi konversacio montras al mi precize kial Esperanto kiel pacilo ne utilas, kiel multaj parolantoj ŝatas kredi. La parolado de la sama lingvo tute ne povas ĉesi militojn. Tiel longe kiel ekzistos viraĉojn, ekzistos militojn. Kompare kun tio, lingvo ne multe gravas. Fakte, en ĉi tiu fadeno, nia kora lingvo agas faciligi la ĵetadon de akuzadoj kaj malamo! Esperanto plaĉas al mi, sed nur kiel bona, interesa lingvo, ne kiel iaspeca sorĉbastono por terpaco.

Ĉiaokaze la situaciaĉo inter ukrajnujo kaj rusio estas tro deprimanta.

ĉevino (顯示個人資料) 2014年7月21日下午11:59:34

Eric, ci estas naivulo: komuna lingvo ne unuigas, sed tute male, la plej kruelaj bataloj estas inter samlingvanoj ĉar ili trovas plifacile kialojn por bataladi, kaj Ukrainio estas unu ekzemplo plu...

Sed ĝuste pro tio ke ci naivas, ci ne komprenas ke kio okazas tie, tio neniel rilatas la tiean loĝantaron, sed ja estas tria mondmilito kondukata de Usono ekde 2011 kaj preparita jardekon plifrue (2001) aŭ eĉ pli (1991)...

回到上端