Al la enhavo

Paffaligita Malajzia Boing 777

de Andreo Jankovskij, 2014-julio-19

Mesaĝoj: 324

Lingvo: Esperanto

mordaunt (Montri la profilon) 2014-julio-24 14:29:29

Unu pasaĝer-aviadilo plu falis hodiaŭ en Afriko. Ĝi flugis de Alĝerio al Niĝero.
Upd: Mi eraris, la aviadilo flugis el Burkina-Faso al Alĝerio.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-julio-24 14:46:26

ryd:
klmn:Hieraŭ teroristoj paffaligis ankoraŭ du aviadilojn. Tiuj estis flugantaj je alteco de 5200 mtr.
Kondolencojn al ĉiuj kiujn tuŝis tiuj tragedioj.
Vi skribas kvazaŭ ĵurnalisto el la loko de eventoj. Vi ne povas respondeci pri viaj vortoj - do ne mensogu. Ĉar lastaj monatoj certe montris kiu mensogema povas esti "libera" okcidenta gazetaro.
Se vi vere kredas, ke nur "la aliaj" mensogas, vi estas bedaŭrinda naivulo aŭ almenaŭ trista rezultaĵo de propagando.

vincas (Montri la profilon) 2014-julio-24 15:11:02

ryd:
klmn:Hieraŭ teroristoj paffaligis ankoraŭ du aviadilojn. Tiuj estis flugantaj je alteco de 5200 mtr.
Kondolencojn al ĉiuj kiujn tuŝis tiuj tragedioj.
Vi skribas kvazaŭ ĵurnalisto el la loko de eventoj. Vi ne povas respondeci pri viaj vortoj - do ne mensogu. Ĉar lastaj monatoj certe montris kiu mensogema povas esti "libera" okcidenta gazetaro.
Ĉu vi vere pensas, ke okcidenta gazetaro mensogas? Ĉu vi legas okcidentan gazetaron?

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-24 16:15:56

Kiam ICAO decidis sendi nigrajn kestojn al britia Farnborough, mi iomete dubis en estonta rezulto de sendependa esploro de pilotaj interparoloj. Ja Britio estas dependa lando, kiu ne volas ovri neprofitodonan informon.
Mi tre volas ekscii la rezulton de la deĉifrado.

klmn (Montri la profilon) 2014-julio-24 17:51:00

Lakiro:Kiam ICAO decidis sendi nigrajn kestojn al britia Farnborough, mi iomete dubis en estonta rezulto de sendependa esploro de pilotaj interparoloj. Ja Britio estas dependa lando, kiu ne volas ovri neprofitodonan informon.
Mi tre volas ekscii la rezulton de la deĉifrado.
Kien oni devus sendi por ke vi ne dubu?(sincera demando)
Kaj ĉu vi akceptos ajnan konkludon, aŭ dependas?

ryd (Montri la profilon) 2014-julio-24 22:51:15

vincas:Cu vi vere pensas, ke okcidenta gazetaro mensogas? Cu vi legas okcidentan gazetaron?
Mi ne nur pensas sed scias, ĉar miaj scipovoj de kelkaj europaj lingvoj kaj nuntempaj sistemoj de elektrona tradukado kaj vortaroj permesas min tio. Trankviliĝu, mi ne temas pri gazetaro de via lando, ĉar nek la gazetaron nek la landon mem, mi ne opinias kiel okcidenta.

Fenris_kcf:
Se vi vere kredas, ke nur "la aliaj" mensogas, vi estas bedaŭrinda naivulo aŭ almenaŭ trista rezultaĵo de propagando.
Por kia celo vi elpensas? Kie en mia mesaĝo vi vidis "nur"? Kaj ne vi lernigos min distingi propagandon. Mi naskiĝis, kreskis, lernis (esperanton ankaŭ) en USSR, malantaŭ "fera kurteno". Mi vere povas distingi propagandon. Nun mi vidas ke mondo renversiĝis de piedoj al kapo - Nun "okcidenta socio" vivas malantaŭ "fera kurteno". Kaj la kurtenon faras la usona propagando.

Tre ne ĉiuj ĵurnalistoj mensogas. Sed tiel nomita "okcidenta socio" volonte pli kredas al mensoguloj. Falson, kiel ĉiu malbona varo, oni debitas en belaj pakaĵoj.

P.S.: Diskuti kun personoj havantaj blankajn/vakuajn pro-dosierojn (profilojn) mi ne daŭrigos.

vincas (Montri la profilon) 2014-julio-25 09:30:13

ryd:Mi ne nur pensas sed scias, ĉar miaj scipovoj de kelkaj europaj lingvoj kaj nuntempaj sistemoj de elektrona tradukado kaj vortaroj permesas min tio. Trankviliĝu, mi ne temas pri gazetaro de via lando, ĉar nek la gazetaron nek la landon mem, mi ne opinias kiel okcidenta.
Bone, sed ĉu litova gazetaro, interreto, radio, tv diferencas de okcidenta. Laŭ rusa vidpunkto litovaj informiloj same mensogas kiel okcidentaj. Aŭ mi eraras?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-julio-25 12:46:52

> Andreo, kial vi, свидомое чмо, ne bedaŭras pri mortintoj
> en Lugansko? hieraŭ tie sub bomboj kaj raketoj de urkajna
> armeo pereis http://informator.lg.ua/?p=10592

Kirila alfabeto, mi ne kapablas legi ...

> pli ol 40 de viaj sampatrujanoj

Ĉu vi kompatas sampatrujanojn pli ol alipatrujanojn?

patro, patrujo <- fivortoj malgajo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-25 16:40:03

klmn:
Lakiro:Kiam ICAO decidis sendi nigrajn kestojn al britia Farnborough, mi iomete dubis en estonta rezulto de sendependa esploro de pilotaj interparoloj. Ja Britio estas dependa lando, kiu ne volas ovri neprofitodonan informon.
Mi tre volas ekscii la rezulton de la deĉifrado.
Kien oni devus sendi por ke vi ne dubu?(sincera demando)
Kaj ĉu vi akceptos ajnan konkludon, aŭ dependas?
Nu jen hodiaŭ angla registaro deklaris pri konfidenca informo, havanta en nigraj kestoj. Britia komisiono decidas kian informon ĝi povas proklami, sed kian ne povas. Stranga konspirado! Kia sekreta informo povas troviĝi en "nigraj kestoj"? Ĉiuj landoj atendas rezulton de la esploro, sed farnbora laboratorio jam duan tagon silentas. Ni ĉiuj estis atestantoj de Camerona negativa eldiro pri rusiaj specialistoj, kiuj kvazaŭ faligis malajzian aviadilon. Li tute ne volis atendi oficialan esploron. Jen tuta mondo povas ekscii la veron kaj J. Cameron povas trafi en stultaĉan situacion kun liaj asertoj. En tian situacion povas trafi kaj ĉefa kulpulo de tiu ĉi histerio Usono kaj usona vasalo Kieva potenco. Mi pensas, ke ĉiuj teranoj devas scii la veron pri ukraina incidento. Mi esperas, ke usona mensogo estos likvidita.

Reen al la supro