Paffaligita Malajzia Boing 777
ca, kivuye
Ubutumwa 280
ururimi: Esperanto
vincas (Kwerekana umwidondoro) 24 Mukakaro 2014 20:59:40
ryd (Kwerekana umwidondoro) 24 Mukakaro 2014 22:51:15
vincas:Cu vi vere pensas, ke okcidenta gazetaro mensogas? Cu vi legas okcidentan gazetaron?Mi ne nur pensas sed scias, ĉar miaj scipovoj de kelkaj europaj lingvoj kaj nuntempaj sistemoj de elektrona tradukado kaj vortaroj permesas min tio. Trankviliĝu, mi ne temas pri gazetaro de via lando, ĉar nek la gazetaron nek la landon mem, mi ne opinias kiel okcidenta.
Fenris_kcf:Por kia celo vi elpensas? Kie en mia mesaĝo vi vidis "nur"? Kaj ne vi lernigos min distingi propagandon. Mi naskiĝis, kreskis, lernis (esperanton ankaŭ) en USSR, malantaŭ "fera kurteno". Mi vere povas distingi propagandon. Nun mi vidas ke mondo renversiĝis de piedoj al kapo - Nun "okcidenta socio" vivas malantaŭ "fera kurteno". Kaj la kurtenon faras la usona propagando.
Se vi vere kredas, ke nur "la aliaj" mensogas, vi estas bedaŭrinda naivulo aŭ almenaŭ trista rezultaĵo de propagando.
Tre ne ĉiuj ĵurnalistoj mensogas. Sed tiel nomita "okcidenta socio" volonte pli kredas al mensoguloj. Falson, kiel ĉiu malbona varo, oni debitas en belaj pakaĵoj.
P.S.: Diskuti kun personoj havantaj blankajn/vakuajn pro-dosierojn (profilojn) mi ne daŭrigos.
vincas (Kwerekana umwidondoro) 25 Mukakaro 2014 09:30:13
ryd:Mi ne nur pensas sed scias, ĉar miaj scipovoj de kelkaj europaj lingvoj kaj nuntempaj sistemoj de elektrona tradukado kaj vortaroj permesas min tio. Trankviliĝu, mi ne temas pri gazetaro de via lando, ĉar nek la gazetaron nek la landon mem, mi ne opinias kiel okcidenta.Bone, sed ĉu litova gazetaro, interreto, radio, tv diferencas de okcidenta. Laŭ rusa vidpunkto litovaj informiloj same mensogas kiel okcidentaj. Aŭ mi eraras?
Clarence666 (Kwerekana umwidondoro) 25 Mukakaro 2014 12:46:52
> en Lugansko? hieraŭ tie sub bomboj kaj raketoj de urkajna
> armeo pereis http://informator.lg.ua/?p=10592
Kirila alfabeto, mi ne kapablas legi ...
> pli ol 40 de viaj sampatrujanoj
Ĉu vi kompatas sampatrujanojn pli ol alipatrujanojn?
patro, patrujo <- fivortoj
Lakiro (Kwerekana umwidondoro) 25 Mukakaro 2014 16:40:03
klmn:Nu jen hodiaŭ angla registaro deklaris pri konfidenca informo, havanta en nigraj kestoj. Britia komisiono decidas kian informon ĝi povas proklami, sed kian ne povas. Stranga konspirado! Kia sekreta informo povas troviĝi en "nigraj kestoj"? Ĉiuj landoj atendas rezulton de la esploro, sed farnbora laboratorio jam duan tagon silentas. Ni ĉiuj estis atestantoj de Camerona negativa eldiro pri rusiaj specialistoj, kiuj kvazaŭ faligis malajzian aviadilon. Li tute ne volis atendi oficialan esploron. Jen tuta mondo povas ekscii la veron kaj J. Cameron povas trafi en stultaĉan situacion kun liaj asertoj. En tian situacion povas trafi kaj ĉefa kulpulo de tiu ĉi histerio Usono kaj usona vasalo Kieva potenco. Mi pensas, ke ĉiuj teranoj devas scii la veron pri ukraina incidento. Mi esperas, ke usona mensogo estos likvidita.Lakiro:Kiam ICAO decidis sendi nigrajn kestojn al britia Farnborough, mi iomete dubis en estonta rezulto de sendependa esploro de pilotaj interparoloj. Ja Britio estas dependa lando, kiu ne volas ovri neprofitodonan informon.Kien oni devus sendi por ke vi ne dubu?(sincera demando)
Mi tre volas ekscii la rezulton de la deĉifrado.
Kaj ĉu vi akceptos ajnan konkludon, aŭ dependas?
Lakiro (Kwerekana umwidondoro) 25 Mukakaro 2014 17:20:22
Kaj stulta Psaki malaperis, ĉar Vaŝingtono nenion povas diri pri siaj neefektivaj spionmetodoj. Venis alia stultino Marie Harf, kiu nenion povas ekspliki pri usonaj mavaj aferoj.
Lakiro (Kwerekana umwidondoro) 25 Mukakaro 2014 17:20:58
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 26 Mukakaro 2014 13:51:51
ryd:Mi naskiĝis, kreskis, lernis (esperanton ankaŭ) en USSR, malantaŭ "fera kurteno". Mi vere povas distingi propagandon. Nun mi vidas ke mondo renversiĝis de piedoj al kapo - Nun "okcidenta socio" vivas malantaŭ "fera kurteno". Kaj la kurtenon faras la usona propagando.La ferkurteno falis 25 jarojn antaŭe. Propoagando daŭre evoluas, kaj ĝiaj metodoj pluperfektiĝas. Efika propagando estas tiu, pri kiu oni ne kredas, ke ĝi estas propagando. Se vi konas kiujn kriteriojn uzi por distingi propagandon de lojala informo, bonvolu klarigi ilin al ni, tio nutros la debaton.
ustra (Kwerekana umwidondoro) 27 Mukakaro 2014 19:18:42
1.
Kial estis gvidata civilaviadilon super militanta teritorio?
2.
Kial la ukrainia sekretservo konfiskis la registradon de la flugsekureco kaj haltas ĝin sub fermilo?
Tio estas rajtigitaj demandoj kaj neniu akuzadoj.
PS
Pardonu mia malbona esprimo. Mi estas komencanto de Esperanto.
Fenris_kcf (Kwerekana umwidondoro) 27 Mukakaro 2014 21:05:31
ustra:1.Kial "la responsuloj en Kievo" respondu al tio? Ili ne sendis tiun aviadilon.
Kial estis gvidata civilaviadilon super militanta teritorio?
ustra:2.Hmm, mi ne aŭdis pri tio. Ĉu vi povas doni ligilon al ni pri tio?
Kial la ukrainia sekretservo konfiskis la registradon de la flugsekureco kaj haltas ĝin sub fermilo?
ustra:Pardonu mia malbona esprimo. Mi estas komencanto de Esperanto.Bonvenon!
Via uzado de naci-lingvaj idiomoj kredigas al mi, ke vi estas Germano. Ĉu mi pravas?