Späť na obsah

Paffaligita Malajzia Boing 777

od Andreo Jankovskij, 19. júla 2014

Príspevky: 280

Jazyk: Esperanto

ryd (Zobraziť profil) 24. júla 2014 22:51:15

vincas:Cu vi vere pensas, ke okcidenta gazetaro mensogas? Cu vi legas okcidentan gazetaron?
Mi ne nur pensas sed scias, ĉar miaj scipovoj de kelkaj europaj lingvoj kaj nuntempaj sistemoj de elektrona tradukado kaj vortaroj permesas min tio. Trankviliĝu, mi ne temas pri gazetaro de via lando, ĉar nek la gazetaron nek la landon mem, mi ne opinias kiel okcidenta.

Fenris_kcf:
Se vi vere kredas, ke nur "la aliaj" mensogas, vi estas bedaŭrinda naivulo aŭ almenaŭ trista rezultaĵo de propagando.
Por kia celo vi elpensas? Kie en mia mesaĝo vi vidis "nur"? Kaj ne vi lernigos min distingi propagandon. Mi naskiĝis, kreskis, lernis (esperanton ankaŭ) en USSR, malantaŭ "fera kurteno". Mi vere povas distingi propagandon. Nun mi vidas ke mondo renversiĝis de piedoj al kapo - Nun "okcidenta socio" vivas malantaŭ "fera kurteno". Kaj la kurtenon faras la usona propagando.

Tre ne ĉiuj ĵurnalistoj mensogas. Sed tiel nomita "okcidenta socio" volonte pli kredas al mensoguloj. Falson, kiel ĉiu malbona varo, oni debitas en belaj pakaĵoj.

P.S.: Diskuti kun personoj havantaj blankajn/vakuajn pro-dosierojn (profilojn) mi ne daŭrigos.

vincas (Zobraziť profil) 25. júla 2014 9:30:13

ryd:Mi ne nur pensas sed scias, ĉar miaj scipovoj de kelkaj europaj lingvoj kaj nuntempaj sistemoj de elektrona tradukado kaj vortaroj permesas min tio. Trankviliĝu, mi ne temas pri gazetaro de via lando, ĉar nek la gazetaron nek la landon mem, mi ne opinias kiel okcidenta.
Bone, sed ĉu litova gazetaro, interreto, radio, tv diferencas de okcidenta. Laŭ rusa vidpunkto litovaj informiloj same mensogas kiel okcidentaj. Aŭ mi eraras?

Clarence666 (Zobraziť profil) 25. júla 2014 12:46:52

> Andreo, kial vi, свидомое чмо, ne bedaŭras pri mortintoj
> en Lugansko? hieraŭ tie sub bomboj kaj raketoj de urkajna
> armeo pereis http://informator.lg.ua/?p=10592

Kirila alfabeto, mi ne kapablas legi ...

> pli ol 40 de viaj sampatrujanoj

Ĉu vi kompatas sampatrujanojn pli ol alipatrujanojn?

patro, patrujo <- fivortoj malgajo.gif

Lakiro (Zobraziť profil) 25. júla 2014 16:40:03

klmn:
Lakiro:Kiam ICAO decidis sendi nigrajn kestojn al britia Farnborough, mi iomete dubis en estonta rezulto de sendependa esploro de pilotaj interparoloj. Ja Britio estas dependa lando, kiu ne volas ovri neprofitodonan informon.
Mi tre volas ekscii la rezulton de la deĉifrado.
Kien oni devus sendi por ke vi ne dubu?(sincera demando)
Kaj ĉu vi akceptos ajnan konkludon, aŭ dependas?
Nu jen hodiaŭ angla registaro deklaris pri konfidenca informo, havanta en nigraj kestoj. Britia komisiono decidas kian informon ĝi povas proklami, sed kian ne povas. Stranga konspirado! Kia sekreta informo povas troviĝi en "nigraj kestoj"? Ĉiuj landoj atendas rezulton de la esploro, sed farnbora laboratorio jam duan tagon silentas. Ni ĉiuj estis atestantoj de Camerona negativa eldiro pri rusiaj specialistoj, kiuj kvazaŭ faligis malajzian aviadilon. Li tute ne volis atendi oficialan esploron. Jen tuta mondo povas ekscii la veron kaj J. Cameron povas trafi en stultaĉan situacion kun liaj asertoj. En tian situacion povas trafi kaj ĉefa kulpulo de tiu ĉi histerio Usono kaj usona vasalo Kieva potenco. Mi pensas, ke ĉiuj teranoj devas scii la veron pri ukraina incidento. Mi esperas, ke usona mensogo estos likvidita.

Lakiro (Zobraziť profil) 25. júla 2014 17:20:22

Nun mi volas diri pri usona hontego. Vaŝingtonurbo deklaris pri iuj usonaj dokumentoj, pruvantaj kulpon de novorusiaj soldatoj, kvazaŭ lanĉintaj fatalan raketon. Kie estas tiuj dokumentoj, pri kiuj diras Obama? Usonaj kosmaj sputnikoj devis foti la raketan starton. Devis foti. Sed neniu vidis tiujn fotaĵojn. Obama babilaĉas! Li mensogas. Li trompas ĉiujn. Usona milita skoltservo nenion povas prezenti al la mondo kiel pruvo de obama babilado. Ĉiuj homoj eksciis, ke usona militskoltujo kolektas kaj akumulas spionan informon el sociaj retejoj. Kia hontego!
Kaj stulta Psaki malaperis, ĉar Vaŝingtono nenion povas diri pri siaj neefektivaj spionmetodoj. Venis alia stultino Marie Harf, kiu nenion povas ekspliki pri usonaj mavaj aferoj.

Lakiro (Zobraziť profil) 25. júla 2014 17:20:58

Tio estas vica usona malgajno en granda politika ludo kun Rusio.

Altebrilas (Zobraziť profil) 26. júla 2014 13:51:51

ryd:Mi naskiĝis, kreskis, lernis (esperanton ankaŭ) en USSR, malantaŭ "fera kurteno". Mi vere povas distingi propagandon. Nun mi vidas ke mondo renversiĝis de piedoj al kapo - Nun "okcidenta socio" vivas malantaŭ "fera kurteno". Kaj la kurtenon faras la usona propagando.
La ferkurteno falis 25 jarojn antaŭe. Propoagando daŭre evoluas, kaj ĝiaj metodoj pluperfektiĝas. Efika propagando estas tiu, pri kiu oni ne kredas, ke ĝi estas propagando. Se vi konas kiujn kriteriojn uzi por distingi propagandon de lojala informo, bonvolu klarigi ilin al ni, tio nutros la debaton.

ustra (Zobraziť profil) 27. júla 2014 19:18:42

Laŭ mia opinio la responsuloj en Kievo devas respondi antaŭ ĉio nur du demandojn:

1.
Kial estis gvidata civilaviadilon super militanta teritorio?

2.
Kial la ukrainia sekretservo konfiskis la registradon de la flugsekureco kaj haltas ĝin sub fermilo?

Tio estas rajtigitaj demandoj kaj neniu akuzadoj.

PS
Pardonu mia malbona esprimo. Mi estas komencanto de Esperanto.

Fenris_kcf (Zobraziť profil) 27. júla 2014 21:05:31

ustra:1.
Kial estis gvidata civilaviadilon super militanta teritorio?
Kial "la responsuloj en Kievo" respondu al tio? Ili ne sendis tiun aviadilon.

ustra:2.
Kial la ukrainia sekretservo konfiskis la registradon de la flugsekureco kaj haltas ĝin sub fermilo?
Hmm, mi ne aŭdis pri tio. Ĉu vi povas doni ligilon al ni pri tio?

ustra:Pardonu mia malbona esprimo. Mi estas komencanto de Esperanto.
Bonvenon!
Via uzado de naci-lingvaj idiomoj kredigas al mi, ke vi estas Germano. Ĉu mi pravas? ridulo.gif

Nahor