去目錄頁

Paffaligita Malajzia Boing 777

Andreo Jankovskij, 2014年7月19日

讯息: 280

语言: Esperanto

nornen (显示个人资料) 2014年7月22日下午7:47:15

ĉevino:"L'enfer est pavé de bonnes intentions", kiel diris en la franca Dante Alighieri...
Kaj mi pensadas ke S-ro Alighieri diris (aŭ skribis): "La mia strada sarà lastricata dai peccati dell'uomo, e i tuoi, Dante, faranno da fondamenta al mio ritorno.." (parolas Lucifero)

Altebrilas (显示个人资料) 2014年7月22日下午8:11:21

La demando ŝajne ne estas "kio okazis?" sed "Kiu mi pravas?"

MikhailMarkeyev (显示个人资料) 2014年7月23日上午2:49:46

Fenris_kcf:Dankon, Pavel Ĉekov… Tiun eldiron skribis Dante Alighieri, kiu estis Italo. Kial tiel multe da Rusoj kredas, ke iliaj (pra-)patroj inventis ĉion?
Dankon pro via korektaĵo. Rusa kulturo havas amason da proverboj kaj saĝaj eldiroj, do mi iam mis-rememoras originojn.

PS la unua nomo de Ĉeĥov estis Anton, lia patra nomo estis Pavel, do lia kompleta nomo estis Anton Pavloviĉ Ĉeĥov. )

klmn (显示个人资料) 2014年7月24日下午12:37:54

Hieraŭ teroristoj paffaligis ankoraŭ du aviadilojn. Tiuj estis flugantaj je alteco de 5200 mtr.
Kondolencojn al ĉiuj kiujn tuŝis tiuj tragedioj.

ryd (显示个人资料) 2014年7月24日下午2:21:17

klmn:Hieraŭ teroristoj paffaligis ankoraŭ du aviadilojn. Tiuj estis flugantaj je alteco de 5200 mtr.
Kondolencojn al ĉiuj kiujn tuŝis tiuj tragedioj.
Vi skribas kvazaŭ ĵurnalisto el la loko de eventoj. Vi ne povas respondeci pri viaj vortoj - do ne mensogu. Ĉar lastaj monatoj certe montris kiu mensogema povas esti "libera" okcidenta gazetaro.

mordaunt (显示个人资料) 2014年7月24日下午2:29:29

Unu pasaĝer-aviadilo plu falis hodiaŭ en Afriko. Ĝi flugis de Alĝerio al Niĝero.
Upd: Mi eraris, la aviadilo flugis el Burkina-Faso al Alĝerio.

Fenris_kcf (显示个人资料) 2014年7月24日下午2:46:26

ryd:
klmn:Hieraŭ teroristoj paffaligis ankoraŭ du aviadilojn. Tiuj estis flugantaj je alteco de 5200 mtr.
Kondolencojn al ĉiuj kiujn tuŝis tiuj tragedioj.
Vi skribas kvazaŭ ĵurnalisto el la loko de eventoj. Vi ne povas respondeci pri viaj vortoj - do ne mensogu. Ĉar lastaj monatoj certe montris kiu mensogema povas esti "libera" okcidenta gazetaro.
Se vi vere kredas, ke nur "la aliaj" mensogas, vi estas bedaŭrinda naivulo aŭ almenaŭ trista rezultaĵo de propagando.

vincas (显示个人资料) 2014年7月24日下午3:11:02

ryd:
klmn:Hieraŭ teroristoj paffaligis ankoraŭ du aviadilojn. Tiuj estis flugantaj je alteco de 5200 mtr.
Kondolencojn al ĉiuj kiujn tuŝis tiuj tragedioj.
Vi skribas kvazaŭ ĵurnalisto el la loko de eventoj. Vi ne povas respondeci pri viaj vortoj - do ne mensogu. Ĉar lastaj monatoj certe montris kiu mensogema povas esti "libera" okcidenta gazetaro.
Ĉu vi vere pensas, ke okcidenta gazetaro mensogas? Ĉu vi legas okcidentan gazetaron?

Lakiro (显示个人资料) 2014年7月24日下午4:15:56

Kiam ICAO decidis sendi nigrajn kestojn al britia Farnborough, mi iomete dubis en estonta rezulto de sendependa esploro de pilotaj interparoloj. Ja Britio estas dependa lando, kiu ne volas ovri neprofitodonan informon.
Mi tre volas ekscii la rezulton de la deĉifrado.

klmn (显示个人资料) 2014年7月24日下午5:51:00

Lakiro:Kiam ICAO decidis sendi nigrajn kestojn al britia Farnborough, mi iomete dubis en estonta rezulto de sendependa esploro de pilotaj interparoloj. Ja Britio estas dependa lando, kiu ne volas ovri neprofitodonan informon.
Mi tre volas ekscii la rezulton de la deĉifrado.
Kien oni devus sendi por ke vi ne dubu?(sincera demando)
Kaj ĉu vi akceptos ajnan konkludon, aŭ dependas?

回到上端