Uzamčeno
Max. 500 zpráv.
Příspěvky: 1437
Jazyk: 简体中文
manlajo (Ukázat profil) 26. prosince 2010 5:24:08
Homo irinta duontagon en sablejo suferis de soifego. Kiam li estis baldaŭ elironta el la sablejo, iu ofertis al li kravaton. "Eĉ ĉemizon mi volas forŝiri, do kial mi bezonas kravaton?" Foriris la ofertisto.
La kompatinda vojaĝanto trovis drinkejon en malgranda urbo ĉe la rando de la sablejo. Kiam li estis sin pafonta enen, lin baris kelnero ĉe la pordo: "Pardonon, sinjoro. Estas malpermesite eniri sen kravato."
領帶之窘
某人到沙漠灘半天, 口渴得很. 當他快要離開沙漠時, 有人向他推條領帶. "連襯衫我都想要脫掉了, 為什麼我需要領帶?"
推銷員離開了.
可憐的旅者在沙漠邊的小城裡找到一家酒店. 當他快速走進去時, 門口的僕歐擋住了他: "對不起, 先生. 沒有打領帶者不准進入."
manlajo (Ukázat profil) 28. prosince 2010 5:08:51
Junulo brave batalis kun rabanto. Sed li estis venkita kaj la rabanto trovis en lia poŝo nur du dolarojn kaj 70 cendojn. "Ĉu vi riskas la vivon nur pro tiom da mono?" mire demandis la rabanto.
"Ve," diris la junulo, "se mi scius, ke vi bezonas nur tiom da mono, mi certe volonte donacus al vi. Sed mi pensis, ke vi volis rabi la 3000 dolarojn en miaj ŝuoj."
洩密
青年勇敢地與搶匪打架. 但他被打敗了, 搶匪在他口袋裡只找到二元 70 分錢.
"你只為了這些錢而冒生命危險嗎?" 搶匪問他.
"悲呀," 青年說, "如果我知道, 你只要那麼多錢, 我當然願意奉送給你. 但是, 我以為你要搶我鞋子裡的 3000 元."
manlajo (Ukázat profil) 29. prosince 2010 4:04:48
En butiko de modaj vestoj en Parizo iu diris al la vendisto:
"Mi volas ŝanĝi la mantelon, kiun mi aĉetis hieraŭ en via butiko, ĉar mia edzino ne ŝatas ĝin."
"Sed sciu, ĝi ja estas la plej moda. Se vi ne koleriĝos, mi konsilus al vi ŝanĝi la edzinon."
換太太, 而不是外套
巴黎的時尚衣店裡, 某人對店員說:
"我要換這件外套, 我昨天在本店買的, 因為我太太不喜歡它."
"但是, 你知道這是最時髦的嗎? 如果你不生氣, 我建議你換個太太."
manlajo (Ukázat profil) 31. prosince 2010 3:42:44
Juĝisto: Ĉu vi penis por bari al li antaŭ ol li batis vin?
Akuzanto: Jes. Mi admonis lin per diversaj plej malicaj kaj ofendaj vortoj, sed li ankoraŭ pugnis min.
警告
法官: 在他打你之前, 你有盡力阻擋他嗎?
被告: 有. 我以各種最惡毒和威脅的話警告他, 但是他還是打了我.
manlajo (Ukázat profil) 1. ledna 2011 3:32:53
En frenezulejo malsanulo kriis al kuracisto: "Mi estas reĝo, kaj vi ĉiuj devas obei min!"
La kuracisto sulkigis la frunton: "Kiu diris tion al li?"
"Dio diris!"
Je tio alia malsanulo elpaŝis: "Tion mi ne diris!"
誰是神?
瘋人院裡, 病人對醫師大叫:
"我是國王, 你們都要服從我!"
醫師皺著額頭: "誰告訴你的?"
"神說的!"
衝著那句話, 另一個病人走出來: "我才沒有那樣說!"
manlajo (Ukázat profil) 2. ledna 2011 3:30:30
Sinjorino telefonis al kuracejo de dorlotaĵoj: "Kiel fartas mia infano?"
Kaj la veterinaro respondis: "Pardonon, ĉi tie estas kuracejo de dorlotaĵoj."
"Ĉu vi opinias, ke mi ne scias tion?" diris la sinjorino.
"Do, sinjorino, bonvolu diri al mi, ĉu estas kato aŭ hundo?"
"Mi estas via patrino!"
寵物醫院
女士打電話到寵物醫院: "我兒子過得好嗎?"
獸醫回答: "對不起, 這裡是寵物醫院."
"你以為我不知道嗎?" 女士問.
"那麼, 女士, 請告訴我, 是貓或是狗?"
"我是你媽啦!"
manlajo (Ukázat profil) 3. ledna 2011 3:16:51
Edzino de Johano diris al sia edzo: "Vidu. Nia najbaro s-ro Tom ĉiam kisas sian edzinon, kiam li foriras kaj revenas. Ĉu vi ne volus imiti lin?"
"Sed mi ne multe konas ŝin," diris Johano.
妻子的願望
約翰的太太對丈夫說: "看, 我們鄰居湯姆進出家門都吻他老婆. 你不想學他嗎?"
"但是我又和她不熟," 約翰說.
manlajo (Ukázat profil) 5. ledna 2011 3:21:48
Johano vetis je 2000 dolaroj kun Mihhaelo, ke li povos inviti Madonna danci kune kun li, kaj li gajnis. Poste li vetis, ke li povos vespermanĝi kune kun Clinton, kaj li refoje gajnis. Fine li vetis, ke li povos ĉeesti tre gravan meson kune kun la Papo. En la meso Johano staris tuj apud la Papo kaj vidis de malporksime, ke iu apud Mihhaelo flustris ĉe lia orelo, kaj Mihhaelo falis svene.
Poste Mihhaelo klarigis al Johano: "Mi ne miris, ke vi dancis kune kun Madonna kaj vespermanĝis kune kun Clinton, sed kiam vi aperis kune kun la Papo, kaj mia apudstaranto faris al mi demandon kaj mi falis de sveno. Li demandis min, kiu estas la homo apud Johano."
打賭
約翰和麥克賭 2,000 美元, 說他可以邀請瑪丹娜和他共舞, 他贏了. 後來, 他又賭說, 他可以和克林頓共進晚餐, 他又贏了. 最後, 他賭說, 他可以和教宗一起參加最重大的彌撒. 在做彌撒時, 約翰站在教宗旁邊, 並就近看到, 麥克身旁有個人對他悄悄而語, 麥克隨即暈倒.
事後, 麥克對約翰說明: "你和瑪丹娜跳舞或和克林頓進晚餐, 我都不覺得奇怪, 但是當你和教宗一起出現時, 而我身旁的人問我問題時, 我隨即暈倒. 他問我, 約翰身旁那個人是誰."
manlajo (Ukázat profil) 6. ledna 2011 8:21:40
Sur la tablo de advokato staras tabulo kun skribo: "100 dolarojn pro unu demando".
Venis sinjorino. Ŝi miregis legante la skribon kaj demandis: "Ĉu vi vere pagigas 100 dolarojn por ĉiu demando?"
"Jes. Nun bonvolu fari vian duan demandon."
昂貴的諮商
律師桌上立著牌子, 上面寫著: "每個問題 100 美元."
來了個婦人, 她好奇地看著這些字, 問道: "你真的每個問題索價 100 美元嗎?"
"是的. 現在請說出你的第二個問題."
manlajo (Ukázat profil) 8. ledna 2011 7:27:17
Meritoplena generalo estis absolute obeema al la edzino, kaj liaj subuloj plendis pro tio. Foje iu el la subaj oficiroj kolektis la komplete armitan trupon, kiu marŝis al la domo de la generalo en akompano de tondra tamburado, dum la generalo iris malantaŭe de la trupo. Tion ili faris por kuraĝigi la generalon kaj ankaŭ timigi lian edzinon.
La sinjorino estis ripozanta kaj ŝin informis servistino: "Revenas la sinjoro kun la trupo. Ĉu io okazis?"
La sinjorino eliris kaj vidis, ke renkonte aliras la edzo sur ĉevalo. Ŝi tuj demandis: "Kion vi volas fari?"
La generalo ruliĝis de sur la ĉevalo kaj respondis respektoplene:
"Mia kara, mi petas vin inspekti mian trupon."
懼內將軍
勲章滿滿的將軍很怕老婆, 部屬們頗有微詞. 某次, 下屬軍官集合武裝齊備的部隊, 伴隨著如雷的鼓聲走向將軍的家, 而將軍則跟在部隊後面, 目的是要壯將軍的膽, 並嚇嚇他夫人.
夫人正在休息, 女僕告知她: "將軍隨著軍隊回來了. 有什麼事嗎?"
夫人出來看, 正好遇見將軍騎著馬. 她即刻問: "你要怎樣?"
將軍由馬背上翻滾下來, 必恭必敬地答道:
"親愛的, 我請你檢閱部隊."