Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-09 04:32:17

Kutima demando
Knabino: Ĉu tio estas via unua kiso al knabino?
Knabo: Ha, interese! Knabinoj ĉiam ŝatas fari la saman demandon!

習慣性的問題
女孩: 那是你和女孩子的初吻嗎?
男孩: 哈, 真有趣! 女孩們總是愛問相同的問題!

manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-11 05:59:30

Protezo
Juna Wang en arda amo diris al la frato de la amatino: "Mi donos al vi 5 dolarojn kontraŭ tufeto da haroj de via fratino."
Kaj la frateto diris: "Kontraŭ 50 dolaroj vi akiros ŝian tutan perukon!"

假貨
熱愛中的小王, 對他情人的弟弟說: "我給你五塊錢, 幫我取一撮你姐的頭髮."
弟弟說: "給我五十元, 我把她整頂的假髮都拿來."

manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-12 07:43:06

Amletero
Anny ricevis leteron de la fianĉo kaj eklegis: "Mia kara, mi tre amas vin! Mi amas viajn blondajn buklojn, viajn bluajn okulojn, viajn elstarajn zigomojn, la cikatron sur via maldekstra mano kaj ankaŭ vian statuton de 1.65 metroj."
Amikino de Anny legis la leteron kaj demandis: "Vere malofta amletero. Pri kio via fianĉo sin okupas?"
Anny diris: "Li skribas anoncon por perditoj en policejo."

情書
安妮收到未婚夫的信, 開始讀: "親愛的, 我好愛妳! 我愛妳金黃的卷髮, 深藍的眼睛, 高聳的顴骨, 左手上的疤痕, 還有你 165 公分的身材."
安妮的女友讀了這封信, 問道: "真是稀有的情書. 你的未婚夫是午麼行業的?"
安妮說: "他在警局寫失蹤人口的公告."

manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-14 12:40:33

Amo pli profunda ol maro
Johano: Mia kara, mia amo al vi estas pli profunda ol maro.
Kathy: Mi malamas maron, ĉar mia frato dronis en maro. Kaj vi estas eĉ pli profunda ol maro!

愛比海還深
約翰: 親愛的, 我對妳的愛比大海還深.
凱蒂: 我不喜歡海, 因為我哥溺水在海裡. 而你卻比海還深!

manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-16 03:25:14

Vi aludas min
Fianĉino: Perfekta amato estas malfacile trovebla.
Fianĉo: Jes.
Fianĉino: Iuj aspektas bele, sed iliaj amatoj estas tute ordinaraj.
Fianĉo: Jes, mi scias, ke vi aludas min.

你暗示我
未婚妻: 完美的愛人很難找到.
未婚夫: 是的.
未婚妻: 有些人看起來很漂亮, 但她們的愛人卻非常普通.
未婚夫: 是的, 我知道, 妳在暗示我.

manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-17 06:15:19

Fina solvo
Anderson enamiĝis al Lucy, sed lia enspezo estis malgranda kaj li ne povis plenumi la materian postulon de la amatino.
En iu maja tago estis la 25-a datreveno de la naskiĝo de lia amatino. Kaj li nepre devis iom donaci al ŝi. Li klopodis kaj fine havigis al si sumon da mono por aĉeti oran ringon. Li skribis sur la karto:
"Kara Lucy, feliĉan naskiĝtagon mi deziras al vi. Kaj mi deziras ankaŭ, ke vi estu ĝoja de nun ĝis nia geedziĝo!"

最終的解決
安德森愛上露西, 但是他的存款不多, 而且無法滿足愛人的需求.
五月裡的某天是他的愛人的 25 歲生日. 他一定要送個什麼給她. 他努力了一陣子, 總算弄到一些錢可以買一個金戒指. 卡片上他寫著:
"親愛的露西, 祝妳生日快樂. 我也祝妳一直到我們結婚時都很快樂."

manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-18 04:39:57

Mamnutro malpermesata
Juna sinjorino estis liberala kaj neniam ĝeniĝis mamnutrante bebon publike. Foje ŝi kaj ŝia edzo estis en restoracio kune kun la bebo. La bebo ekploris kaj la sinjorino levis la veston por mamnutri ĝin.
Kelnero venis al ŝi kaj petis ŝin ĉesigi mamnutradon. Ŝi kolere demandis: "Ĉu vi opinias mamnutradon erotika?" "Ne," ĝentile diris la kelnero montrante rimarkon sur la muro: "Malpermasata manĝaĵo liverata ne de la restoracio."

禁止餵乳
年輕女士很開放, 從來不怕在公開場合給嬰兒餵乳. 有一次, 她和老公在餐館裡, 也帶著嬰兒. 嬰兒哭了, 女士於是掀衣替他餵乳.
侍者走過來, 請她停止餵乳. 她生氣地問: "你認為餵乳是猥褻?"
"不是," 侍者禮貌地指著壁上的告示: "禁止非本店提供的食品."

manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-19 05:30:23

Hazardludemulo
"Malfeliĉa estas vivo sen edzino!" vee grumblis trampo. Simpatia preterpasanto demandis lin: "Kien iris via edzino?"
"Mi forvendis ŝin."
"Nun vi bedaŭras kaj sopiras ŝin?"
"Ne. Nun mi denove volas iri hazardludi."

賭徒
"生活中沒有太太真不幸!" 流浪者哀歎.
同情的路人問他: "你太太哪裡去了?"
"我把她賣了."
"現在你後悔, 想念她了?"
"不是. 現在我又想要去賭."

manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-20 04:08:18

Genetika kialo
Nancy estis 7-jara kaj petolema. Foje la patrino serioze diris al ŝi: "Nancy, vi devas fari vin bona infano, alie ankaŭ via infano estos petolulo."
Nancy ekkriis de ĝojo: "Ho, panjo faris konfeson."

遺傳的理由
南西 7 歲, 很淘氣. 有一次, 媽媽嚴肅地告訴她: "南西, 妳要當個好女孩, 否則妳的孩子也會很頑皮."
南西高興得大叫: "呵, 媽媽招認了."

manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-21 03:15:34

Dilemo
"Honesteco kaj saĝo estas ŝlosilo por sukcesa komerco," diris sperta komercisto al la filo.
"Post subskribo de kontrakto, honestulo devas bone plenumi sian promeson, eĉ se li bankrotos pro tio."
"Kion saĝa homo devas fari?"
"Ne subskribu tian kontrakton."

兩難
"成功經商的關鍵在於誠實和聰明," 老練的商人對他兒子說.
"簽了合約之後, 誠實的人一定要實現他的承諾, 即使因而破產."
"聰明的人會怎麼辦?"
"不簽那種合同."

Reen al la supro