Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

av manlajo, 15 december 2007

Meddelanden: 1437

Språk: 简体中文

manlajo (Visa profilen) 16 mars 2008 01:15:59

"Oni diras ke la brandon vi ŝategas."
"Ho! Jes, sinjoro."
"Kaj kiel vi ĝin trinkas?"
"Mi diros al vi. Unue, mi trinkis ĝin kun akvo. Poste, sen akvo. Kaj nun, kvazaŭ ĝi estus akvo."

"據說你超愛白蘭地."
"呵! 是啊, 先生."
"你怎麼喝它?"
"我來告訴你. 以前我喝時加水. 後來不必水. 現在喝起來像水."

manlajo (Visa profilen) 17 mars 2008 00:03:30

"Amiko! Kial vi ĉiam nomas kara vian edzinon, malgraŭ ke vi diras ke vi ne amas ŝin?"
"Tial ke ŝi kostas al mi la tutan monon kiun ŝi malŝparas."

"朋友! 雖然你說不愛妻子, 為什麼總是稱她為 '貴婦'?"
"因為她所值的就是她所花掉的那麼貴."

manlajo (Visa profilen) 18 mars 2008 00:07:50

Johanĉjo parolas kun sia fianĉino, kaj multe rigardas la murhorloĝon.
La knabino rimarkigas lin pri tio, kaj li diras:
"Ĉu vi kredas ke mi enuas apud vi?"
"Ne", respondas la lerta virineto. "Sed mi kredas ke vi garantie fordonis vian poŝ-horloĝon."

約翰和未婚妻談話, 但不時看著壁鐘.
女孩提示他此事, 他說:
"妳以為我厭煩了嗎?"
"不是," 機敏的女孩回答. "但我認為你質押了你的手表."

manlajo (Visa profilen) 18 mars 2008 23:59:59

Nepriokupa sinjoro invitis danci skrupulan knabinon.
Tiu ĉi diris al li malŝate:
"Mi vidas ke vi ne vestas gantojn."
"Ho! Vi ne ĝeniĝu pri tio," li respondis. “Mi lavos miajn manojn post la danco."

沒有舞伴的先生邀拘謹的女孩跳舞.
她不屑地告訴他:
"我看你並沒有戴手套."
"呵! 妳不必介意," 他回答. "跳完舞我會去洗手的."

manlajo (Visa profilen) 20 mars 2008 00:08:44

Servanto diris al sia dormanta sinjoro:
"Sinjoro! Sinjoro! Via bopatrino ĵus mortis!"
"Ho! Kiel malĝojon mi havos morgaŭ, kiam mi vekiĝos!" respondis la bofilo.

僕人向睡覺中的先生說:
"先生! 先生! 您的岳母剛過世了!"
"呵! 明天早晨醒來我將會多麼傷心!" 女婿回答.

manlajo (Visa profilen) 21 mars 2008 00:04:26

Fraŭlino surprizas sian servistinon puriganta siajn dentojn per ŝia broso.
"Kial vi tion faras?" demandis la fraŭlino.
"Mia mastrino," respondis la servistino, "via dentobroso ne naŭzas min!"

小姐驚見自己的牙刷被女佣拿去刷牙.
"妳為什麼要這樣?" 小姐問.
"小姐," 女佣回答, " 用妳的牙刷, 我並不會噁心!"

manlajo (Visa profilen) 22 mars 2008 00:47:54

Sinjoro kiu celas ricevi la ordenon de bonfarado, diras ke li savis la vivon de multaj personoj.
"Kiel?" oni demandis al li.
"Tre simple", li respondis. "Mi estas kuracisto de mia dudeka jaro, nun mi estas sesdekjara, kaj mi neniam ekzercis mian profesion."

想爭取善行勳章的某先生, 說他已救了許多人的性命.
"怎麼說?" 人家問他.
"很簡單," 他回答. "20 歲起我就是醫師, 現在我 60 歲, 而我從未執行我的專業."

manlajo (Visa profilen) 23 mars 2008 07:56:15

"La fromaĝo idiotigas tiun kiu manĝas ĝin."
"Ne diru sensencaĵon! Mi manĝas ĝin ĉiutage, kaj mi ne pensas ke mi estas idioto."
"Efikoj de la fromaĝo!"

"乳酪會使吃它的人變笨."
"別胡說! 我每天吃它, 我不認為我是笨蛋."
"那就是乳酪的功效!"

manlajo (Visa profilen) 24 mars 2008 00:09:35

Laŭ diro de Milton, reĝo povas esti kronita je la aĝo dekkvarjara, sed li ne povas edziĝi ĝis kiam li estas dekokjara; ĉar estas multe pli malfacile regi virinon ol regi regnon.

據米爾頓的說法, 國王可以在14歲登基, 但要到18歲才可以娶后; 因為治理女人比治國難多了.

manlajo (Visa profilen) 25 mars 2008 02:27:16

Enirante en teatron, junulo puŝas sinjorinon.
"Besto!" ŝi ekkrias.
"Pardonon!" petas per dolĉa voĉo la aludito.
"Vi mem, sinjoro," reparolas la sinjorino, "mi kredis ke la puŝanto estas mia edzo."

進戲院時, 青年推擠了一位女士.
"禽獸!" 她尖叫.
"對不起!" 受責者以磁性語音賠罪.
"沒事, 先生," 女士回答, "我以為是我老公推我."

Tillbaka till toppen