Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1437
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2011-marto-22 04:29:22
Financisto sin svatis al fraŭlino, kaj ŝi diris: "Mi havas lentugojn sur la vizaĝo, ĉu vi ne atentas?" Kaj li respondis: "Pro la profesio mi kutimiĝis al punktoj."
雀斑與黑點
財務家向小姐自薦, 她說: "我臉上有雀斑, 你沒注意嗎?"
他回答: "由於我的專業, 我很習怪看小數點."
manlajo (Montri la profilon) 2011-marto-23 03:22:55
Junulo demandis maljunan fraŭlon: "Kial vi ne edziĝis?" La maljuna fraŭlo respondis: "Ve, junulo! Kiam mi estis juna, mi decidis, ke mi edziĝos al pensema fraŭlino. Post multaj jaroj mi trovis tian virinon, sed ŝi rifuzis min, dirante ke ŝi preferas penseman viron."
不婚的理由
青年問老光棍: "為何你不結婚?"
老光棍回答: "哎, 年輕人! 年輕時我決定要娶有思想的小姐. 幾年後, 我找到那樣的小姐, 但她拒絕了我, 說她要的是有思想的男人."
manlajo (Montri la profilon) 2011-marto-24 03:14:52
Ofertisto: "Tio estas la plej nova porvirina tonikaĵo riĉa je hormonoj. Se virino prenas ĝin dum longa tempo, ŝi juniĝos je 10 jaroj."
"Sed... "
"Ne hezitu. Aĉetu por via sinjorino, kaj certe montriĝos granda efiko."
"Sed mia edzino aĝas nur 25 jarojn!"
回春補藥
推銷員: "這是最新的富賀爾蒙的女用補藥. 女性如果長期服用它, 可以年輕 10 歲."
"但是..."
"不要猶疑. 快買給你太太, 必然展現神效."
"但是, 我太太只有 25 歲."
manlajo (Montri la profilon) 2011-marto-25 05:32:07
Edzo: "Kial la dio faris la virinojn belaj sed stultaj?"
Edzino: "Simpla estas la kialo. Nur tiam, kiam la dio faris nin belaj, vi enamiĝas al ni. Kaj nur tiam, kiam la dio faris nin stultaj, ni enamiĝas al vi."
上帝的聰明
丈夫: 為什麼上帝創造的女人美麗卻愚笨?
太太: 理由很簡單. 因為上帝把我們造得美麗, 你們才會愛上我們. 又因為祂把我們造得愚笨, 我們才愛上了你們.
manlajo (Montri la profilon) 2011-marto-26 03:06:59
Direktoro de redakta departemento de iu gazeto ĉiam akcentas precizecon kaj postulas tion de siaj kolegoj. Foje li reviziis artikolon de raportisto. Kiam li legis en la artikolo frazon "3999 okuloj estis fiksitaj sur la oratoro", li koleriĝis kaj insultis: "Pura absurdaĵo!" Sed la raportisto klarigis: "Unu el la aŭskultantoj estas unuokululo."
精準
某雜誌的編輯部主任總是要求精準, 並這樣要求他的同仁們. 有一次他在修訂記者的一篇文章. 當他讀到文章中的一句: “3999 隻眼睛盯著演講者”, 他生氣地罵出口: “絕對荒唐!” 但是記者解釋說: “其中有一位聽眾是獨眼者.”
manlajo (Montri la profilon) 2011-marto-27 03:21:15
Iu ŝatas uzi adjektivojn por priskribi personojn, ekzemple "blonda hararo simila al ĉokolado, persikflora vizaĝo kun paro da sezamkoloraj okuloj", "ronda nazo simila al torto", "ĉerizkoloraj lipoj" kaj "eburaj brakoj".
Redaktoro rifuzis lian kontribuaĵon, aldonante slipon kun skribo: "Bonvolu verki post manĝado..."
太多形容詞
某人喜歡用形容詞描寫人, 例如 “巧克力般的棕髮, 桃花般的臉容, 及一雙芝麻般的黑眼睛”, “蛋塔般圓鼻”, “櫻桃般的嘴唇”, 和 “象牙般的手臂”.
主編退回他的投稿, 夾上紙條寫著: “請吃飽飯才寫作…”
manlajo (Montri la profilon) 2011-marto-28 03:19:17
Redaktoro ricevis leteron, en kiu oni skribis: "Kara sinjoro redaktoro, ni subskribu kontrakton, ke vi aperigu mian kontribuaĵon kaj ni egale dividu la honorarion."
La redaktoro respondis: "Bona ideo. Sed vi devas pagi 5 dolarojn por ĉiu linio, kaj mi aperigu ĝin en la reklama rubriko."
廣告專欄的文章
主編收到信, 這樣寫著: “親愛的主編先生, 我們來訂個合同, 你接受我的稿件, 我們平分稿費.”
主編回信說: “好主意. 但你必須每行字付 5 美元, 我會把它刊在廣告專欄中.”
manlajo (Montri la profilon) 2011-marto-29 06:38:19
Ŝtelisto A: Mi nepre devas havi okulvitrojn.
Ŝtelisto B: Kial vi subite havas tiun bezonon?
Ŝtelisto A: Hieraŭ mi eniris en domon de riĉulo kaj provis malfermi la ŝtelimunan ŝrankon.Sed kiam mi enturnis la ciferdisketon, estiĝis granda bruo - mi eraris, ke mi turnis butonon de radioricevilo anstataŭ ciferdisketo.
及時的修補
小偷甲: 我一定需要有付眼鏡.
小偷乙: 為什麼你突然有那個需要?
小偷甲: 昨天我進到一戶有錢人的家, 試著打開防盜櫃. 但當我轉對號鎖轉盤時, 卻發出很大的聲音 – 我弄錯了, 誤把收音機旋鈕當成對號鎖轉盤.
manlajo (Montri la profilon) 2011-marto-30 03:17:26
Edzo: "Mia kara, via plado ne estas sufiĉe kuirita!"
Edzino: "Mi ĝin preparis laŭ recepto, kiu diras, ke por fari la pladon necesas 500 g. da materialo. Mi uzis duonon de la dirita kvanto kaj ankaŭ duonon de la tempo por kuiri."
減半
老公: 親愛的, 妳的菜只有半熟!
老婆: 我是照食譜煮的, 上面說, 這道菜的需要 500 克的食材. 我只用了一半的量, 因此煮的時間也減半.
manlajo (Montri la profilon) 2011-marto-31 03:46:57
Juna sinjorino: "En kiom da tempo mi povos ellerni la francan lingvon?"
Instruisto: "Tio dependos de via diligenteco. Sed pro kio vi urĝas vin ellerni ĝin?"
La sinjorino: "Mi adoptis duonjaran francan bebon. Se mi ne diligente lernus la francan lingvon, mi ne komprenus ĝin, kiam ĝi komencos paroli."
學法語
年輕女士: 我要花多少時間可以學會法語?
教師: 那要看妳有多用功. 妳為什麼那麼急著學法語?
女士: 我領養了一個半歲大的法國嬰兒. 如果我不用功學會法語, 當她開口說話時, 我會聽不懂.