Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2011-marto-31 23:49:33

Mi lernos poste
Lernanto: "S-ro instruisto, ĉu estas malfacile lerni Esperanton?"
Instruisto: "Kompreneble malfacile en la komenco, sed facile poste."
Lernanto: "Do mi lernos poste."

我以後再學
學生: 老師, 學世界語難嗎?
教師: 當然開始時難, 以後就容易了.
學生: 那我以後再學.

manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-02 14:23:52

Fanfarono
A: "Mi havas gigantan tamburon. Oni aŭdas mian tamburadon je 100 kilometroj fore."
B: "Mi havas grandan bovon. Kiam ĝi trinkas akvon ĉe la suda bordo de la rivero, ĝi povas etendi sian kapon norden de la rivero."
A: "Kiel povas esti tiom granda bovo?"
B: "Sen mia bovo, kiel vi povas trovi la grandegan bovoledon por kovri vian tamburon?"

吹牛
甲: 我有個大鼓. 距離100公里外也聽得到我敲的鼓.
乙: 我有一隻大牛. 在河的南岸喝水, 牠的頭可以伸到河的北岸去.
甲: 怎麼可能有那麼大的牛?
乙: 如果沒有那麼大的牛, 你怎能找到做大鼓的牛皮?

manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 03:21:42

Ebriulo kaj leono
Kiam ebriulo ŝanceliĝe paŝis tra zoo, leono elkaĝiĝis. Terurite, oni kuris for. Sed la ebriulo senzorge iris al leono, kaptis ĝiajn kolharojn kaj enkaĝigis ĝin.
En la sekva tago urbestro intervidiĝis kun li, dirante: "Oni faras por vi medalon. Mi opinias la plej granda kuraĝo kapti leonon sen armilo." La kaptinto malebriiĝinta frapis al si la kapon, kriante: "Mia Dio, ne diru al mi, ke la leono estas vera!" Je tio li svenis.

醉漢與獅子
正當醉漢搖晃走過動物園時, 獅子逃出籠子. 嚇壞的人四處逃命. 但醉漢不慌不忙走向獅子, 抓著牠的鬃毛, 把牠推進籠子.
次日, 市長約見他, 說: “我們為你造了個獎牌. 我認為你徒手抓獅要有莫大的勇氣.”
已經清醒的醉漢拍拍自己的頭, 叫道: “天哪, 別說那獅子是真的!” 隨即他昏了過去.

manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-04 04:18:02

Virseksa kaj inseksa
"Ĉu vi kredas, ke inter la dek muŝoj ĵus de mi mortigitaj estas kvar masklaj kaj ses femalaj?"
"Ne. Kiel vi povas distingi la masklajn disde la inseksaj?"
"Simple. La virseksajn mi trovis ĉe vintaso kaj la inseksajn sur spegulo."

男女
“你相信, 這十隻我剛打死的蒼蠅中有四隻男的, 六隻女的嗎?”
“不信. 你如何能分辨男女?”
“很簡單. 酒杯上停的是男的, 鏡子上停的是女的.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-05 04:50:33

Pluvoŝatanto
"Ju pli forte pluvas, des pli mi ĝojas."
"Vi do certe estas optimisto."
"Ne. Mi estas vendisto de pluvombrelo."

愛雨者
“雨下得愈大, 我愈高興.”
“你必定是個樂觀者.”
“不對. 我是賣傘者.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-06 03:24:01

Bela aŭ maljuna
Iu junulo pretendis sin bela, kiam li havigis al si barbon imitante rolon en iu filmo. Por plaĉi al fraŭlino, li foje memvole riparis biciklon por iu nekonata junulino sur strato. Je adiaŭo, la junulo demandis:
"Permesu al mi demandi, kian impreson vi havas pri mi?"
La junulino respondis:
"Laŭdinde, tiel maljuna vi tamen faras bonon sur strato!"

美或老
某青年自認瀟灑, 仿照某片的主角留了鬍子. 為了討好小姐, 有一次在街上他自願為不認識的女子修理自行車. 道別時, 青年問:
“容我請問, 你對我的印象如何?”
女子回答:
“值得稱讚, 年紀雖大, 仍在街上做好事!”

manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-07 03:37:21

Libroj ja estas presitaj
Iu knabo ne ŝatas legi. Lia patro eksplodis de kolero kaj lin fermis en legoĉambron, ordonante: "Atente legu per la okuloj kaj bone meditu per la cerbo, vi do komprenos ion el la libro."
Tri tagojn poste la patro eniris en la legoĉambron por kontroli la filon. "Paĉjo, vi diris prave. Post tritagaj legado kaj meditado mi fine komprenis, ke presitaj ja estas la libroj!" ĝoje diris la filo.

書的確是壓印出來的
某男孩不喜讀書. 老爸氣炸了, 把他關在書房裡, 命令道: “用眼睛小心讀, 用腦筋好好想, 你就可以從書中理解一些東西.”
三天後, 老爸進書房查看兒子. “爸, 你說得對. 三天的閱讀和思索, 我終於明白, 書是壓印出來的!” 兒子高興地說.

manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-08 03:14:01

Forto de vino
Du homoj tro multe drinkis kaj unu el ili diris malklare: "Nun ĉio estas duobla en miaj okuloj."
Kaj la alia tuj elpoŝigis unu dolaron kaj diris: "Jen mi redonas al vi 2 dolarojn."

酒力
有兩個人喝多了, 其中一人喃喃道: “現在我眼中的一切都是雙倍的.”
另一個立即從口袋抽出一元美鈔, 說: “這裡, 我還你二塊錢.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-09 03:27:56

Interŝanĝo de sperto
"Mary, kiamaniere vi ŝanĝis la kutimon de via edzo, kiu antaŭe ne revenis hejmen en nokto?"
"Iun nokton, li revenis tre malfrue, kaj mi kriis: 'Ĉu Johano?' Kompreneble vi scias, ke mia edzo nomiĝas Jack."

經驗交換
“瑪麗, 妳是怎麼改變妳老公以往夜不歸宿的習慣?”
“某夜, 他回來很晚, 我叫道: ‘是約翰嗎?’ 妳知道的, 我老公叫傑克.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-10 01:22:35

Edzeco de filo
La patro kaj la filo forte kverelis pro la edzeco de la filo. La patrino eniris por pacigi ilin, kaj la filo tiris al si la patrinon: "Panjo, mi neniam envenis en vian edzecon, sed kial la patro ĉiam eniras en mian edzecon?"

兒子的婚姻
父子為了兒子的婚姻吵了起來. 母親進來排解, 兒子拉著母親說: “媽, 我不曾干涉你們的婚姻, 為何老爸總要干涉我的婚姻?”

Reen al la supro