Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1437
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-22 05:26:52
"Ĉu vi memoras min, via sinjorina moŝto? Antaŭ 3 monatoj vi donacis al mi malnovan veston, kaj en ĝia poŝo mi trovis 500 frankojn," trampo diris al iu moŝtulino.
"Ĉu vi sugestas, ke vi redonas al mi la monon?" "Ne, ne. Mi nur volas scii, ĉu vi havas ankoraŭ tian malnovan veston.”
浪人的期望
“妳記得我嗎, 女士閣下? 三個月前妳送我一件舊衣, 口袋裡我發現有500法郎,” 浪人對某貴婦說.
“你是說, 你要把錢還給我嗎?”
“不, 不是. 我只想知道, 妳是否還有那種舊衣服.”
manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-23 03:11:10
Iu gastis ĉe Arthur jam 3 semajnojn kaj ankoraŭ ne volis foriri, kaj Arthur eufemisme demandis lin:
"Ĉu vi ne sopiras viajn edzinon kaj infanojn?"
"Vi ĝustatempe atentigis min. Mi tuj skribos al ili, ke ili venu ĉi tien."
作客
某人到阿爾突家作客已經三個禮拜了還不想離開, 於是阿爾突委婉地問他:
“難道你不會想念你的太太和家人嗎?”
“你正好提醒了我. 我這就寫信給他們, 叫他們來這裡.”
manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-24 04:50:14
"Mi drinkis iom multe," s-ro Mi diris al servisto de restoracio, “Donu al mi ion por malebriigo!”
"Bone," diris la servisto, "Mi do prenu la kalkulon!"
醒酒劑
"我喝得有點太多了," 米先生對餐廳服務員說, "請給我可解酒的東西."
"好," 服務員說, "我就去拿帳單!"
manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-25 03:18:13
En bufedejo iu malnova kliento drinkis. Li drinkis ĉiufoje po du tasojn .
Servisto demandis lin: “Kial vi ne prenas unu grandan tason?”
“Mi estas abstinulo kaj iam ĵuis, ke mi ne drinkos po unu tason da vino.” La kliento kun rideto respondis.
不喝一杯酒
自助餐廳中某個老顧客喝著酒. 他每次都同時喝兩杯.
服務員問他: “你何不拿個大杯子?”
“我是個守戒律者, 曾發誓將不喝一杯的酒.” 顧客微笑著回答.
manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-26 06:49:01
Kent manĝis en restoracio. Gustumante ĵus alportintajn fiŝon kaj viandaĵojn, li kun suspiro diris: “Se mi scius, ke la pladoj estas tiaj, mi venus ĉi tien antaŭ kelkaj tagoj.”
Tion aŭdinte, mastro de la restoracio ĝoje diris: “Vi estas vera gastronomo! Niaj pladoj estas la unuaklasaj.”
Kent diris: “Dankon pro via komplimento! Mi ja volas diri, se mi venus antaŭ kelkaj tagoj, la fiŝo kaj viandaĵoj estus freŝaj.”
謝謝你的恭維
肯特在餐廳裡用餐. 品味著剛端上來的魚和肉, 他喃喃道: “早知菜色如此, 幾天前我就該來了.”
聽到這話, 餐廳老闆高興地說: “你真是一位美食家! 我們的菜是一流的.”
肯特說: “謝謝你的恭維! 我想說的是, 如果我幾天前就來, 魚和肉就比較新鮮了.”
manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 05:09:26
Manĝinte en restoracio, iu sinjoro faris pagon kaj stariĝis por foriri. Vidinte, ke li ne havas intencon doni trinkmonon, servisto demandis: “Sinjoro, ĉu vi kredas, ke la historio ripetiĝos?”
“Mi kredas.”
“Hieraŭ iu kliento sidanta ĉe tiu tablo donis al mi trinkmonon de 60 juanoj.”
“Eble li venos hodiaŭ post minutoj.”
小費
在餐廳吃完後, 某君付了錢起身要離開. 眼看他無意給小費, 服務員問道:
“先生, 你相信歷史會重演嗎?”
“我相信.”
“昨天有個客人坐那一桌, 給了我 60 元小費.”
“也許幾分鐘後, 今天他會再來.”
manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 08:31:15
Timema malsanulo venis en operaciejon. Li petis la kuraciston kaj flegistinojn demeti la kirurgan maskon.
Kuracisto diris: “Laŭ regulo ni devas porti tian maskon.”
La malsanulo diris: “Ne trompu min! Vi timas, ke mi rekonos vin, se okazos akcidento!”
拿下外科口罩
膽小的病人來到手術房. 他請醫師和護士拿下外科口罩.
醫師說: “依規定, 我們必須戴口罩.”
病人說: “別騙我! 你是害怕若有三長兩短, 我會認得你!”
manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 03:26:00
Unuafoje telefononte en urbo, iu kamparanino diris al laboranto de telefona konektopupitro: “Mi volas paroli kun mia edzo.”
La laboranto demandis: “Kio estas la numero de via edzo?”
Ŝi tuj ekbolis de kolero kaj diris: “Mi ne havas tiom da edzoj kaj ne bezonas doni al ili numeron.”
老公的電話號碼
有個鄉下女人在城裡第一次打電話, 對接線生說:
“我要和我老公說話.”
接線生問: “你老公幾號?”
他隨即生氣怒吼道: “我沒有那麼多老公, 多到要對他們編號.”
manlajo (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 23:33:36
En vespera festeno por naskiĝtago de edzino, la edzo donacis al ŝi brilan juvelon. Lia amiko diris: “Rigardu, kiel feliĉa estas via edzino! Se vi donacos al ŝi altklasan aŭtomobilon, ŝi estos pli feliĉa!”
“Ankaŭ mi tiel pensis, bedaŭrinde, estas neaĉetebla tia falsa aŭto.”
遺憾
太太的生日晚宴上, 老公送她閃亮的珠寶. 他朋友說: "看! 你太太多快樂! 如果你送他昂貴的汽車, 她就更快樂了!”
“我也曾這樣想過, 遺憾的是, 買不到那種山寨車.”
manlajo (Montri la profilon) 2011-majo-01 01:37:16
Lernante bicikladon en infaneco, mi vidis maljunulon irantan antaŭ mi. Mi sentis, ke mia biciklo tuj tuŝos lin kaj kriis laŭte: “Ne moviĝu, ne moviĝu…”
La maljunulo haltis tie kaj la biciklo turniĝis jen tie jen ĉi tie kaj finfine tuŝis lin. La maljunulo falis kaj demandis: “Ĉu vi faras celon?”
瞄準
兒時學騎自行車時, 我看到有個老人走在我前面. 我覺得自行車就要撞到他, 而大叫: “不要動, 不要動…”
老人停在那裡, 而自行車拐過來, 拐過去, 還是撞到了他. 老人倒地, 問道: “你用我當目標嗎?”