Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa
Tin nhắn: 1437
Nội dung: 简体中文
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 05:15:15 Ngày 14 tháng 5 năm 2011
Politikisto estis faranta emociigan paroladon por elektiĝo. Subite laŭte ekploris bebo, kaj virino brakumanta ĝin leviĝis por foriri. La politikisto konsciis, ke li perdos balotilon kaj haste kriis: "Sinjorino, ne gravas. La bebo fakte ne ĝenas min." La virino diris: "Tamen vi ĝenis mian bebon."
打擾嬰兒
政客正為選舉作感性的演講. 突然有嬰兒哭出聲, 抱著嬰兒的女人起身要離開. 政客知道這會失去選票, 急著叫道: "女士, 沒關係. 那嬰兒並不會打擾到我.” 那女人道: “但是你已打擾到我的嬰兒了.”
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:20:15 Ngày 15 tháng 5 năm 2011
Ĉiuj familianoj estas ege mallaboremaj. Ĉiufoje, la patro donis dommastrumadon al la patrino, la lasta al sia filo, li al sia juna fratino kaj ŝi al la hundo Bobo.
Iutage alvenis gasto. Vidante, ke Bobo, plenforte viŝis tablon per la antaŭaj du piedoj starante sur seĝo per la du postaj, la gasto surprize kriis: "Kiel saĝa la hundo estas. Ĝi eĉ scipovas dommastrumadon."
Bobo povas fari nenion ol diri al la gasto: "Ve, ĉar miaj mastroj estas ege mallaboremaj." Tio des pli surprizis la gaston kaj li diris: "Ho, ĝi scipovas eĉ paroli!"
Bobo tuj atentigis: "Mallaŭte! Se tion ili scius, ili ordonus al mi respondi telefonvokojn."
勤勞的狗
這一家全都超級懶惰. 每次老爸都要媽去做家事, 她則叫兒子做, 他又交給妹妹, 她則交給小狗柏柏.
某日有客人來. 看到柏柏後兩隻腳站在椅子上, 用兩隻前腳努力擦著桌子, 客人驚叫: “這狗真聰明. 它會做家事耶.”
柏柏無話可說, 只好對客人說: “哎, 全因為主人全家都很懶.”
這更令客人驚訝, 而叫道: “呵, 牠還會說話哩!"
柏柏立即提醒他: “小聲點! 如果這讓他們知道了, 他們將會叫我去接電話.”
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:08:03 Ngày 16 tháng 5 năm 2011
La oreloj de maljunuloj Zhang kaj Wang ne bone funkcias.
Iutage, maljuna Zhang iris fiŝhoki kunportante sian fiŝkaptilaron.
Maljuna Wang lin demandis: "Ĉu vi iras fiŝhoki?"
Li respondis: "Ne, mi iras fiŝhoki."
Maljuna Wang diris: "O, mi opiniis, ke vi iras fiŝhoki."
老張和老王
老張和老王兩位老人的耳朵都不靈光.
某日, 老張帶著釣具去釣魚.
老王問他: “要去釣魚呀?”
他答道: “不, 我要去釣魚.”
老王說: “喔, 我以為你要去釣魚.”
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 04:25:40 Ngày 17 tháng 5 năm 2011
S-ro Zhang havis koran malsanon. Kuracisto admonis lin ĉesi fumi kaj diris, ke se li ne povas tuj tion fari, en la komenco li povas fumi unu cigaredon post manĝo.
Post unu monato, li refoje vizitis la kuraciston. Tiu post ekzameno trovis, ke li havas plie stomakan malsanon. La kuracisto miris pri tio kaj demandis lin: "Kio okazis al vi?"
La lasta respondis: "Eble pro tio, ke laŭ via propono mi fumas unu cigaredon post manĝo, sed ĉiutage mi multfoje manĝas senregule."
為了戒菸
張先生有心臟病. 醫師勸他戒菸, 並說, 如果他一下做不到, 開始時可以飯後抽一根菸.
一個月後, 他又來找醫師. 檢查後醫師發現, 他更患了胃病. 醫師感到好奇, 問他: "你怎麼了?”
病人回答: “可能因為你說飯後抽一根菸, 因而我每天不規則地吃了好多頓飯.”
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:35:39 Ngày 18 tháng 5 năm 2011
Sur strato renkontiĝis du malnovaj amikoj, kiuj longtempe ne vidis unu la alian. Unu el ili sin apogis sur lambastono.
"Kio okazis al vi?" La alia demandis lin.
"Min trafis akcidento antaŭ 6 monatoj."
"Tiel serioze, ke vi nun ankoraŭ uzas lambastonon!"
"Laŭ mia kuracisto, mi povas ĝin forlasi, sed mia advokato ne konsentas."
我的律師不同意
街上久未見面的兩個老友相遇. 其中一人拄著拐杖.
“你怎麼了?” 另一個問他.
“六個月前出了意外.”
“那麼嚴重, 到現在還要用拐杖!”
“依我的醫師說, 我可以不用它, 但是我的律師不同意.”
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:27:29 Ngày 19 tháng 5 năm 2011
Kuracisto pririgardis la langon de paciento, palpis lian pulson, frapetis lian bruston kaj fine diris al li:
"Malnova problemo, amiko mia. Ege mankas al vi movado. Ne, ne malkonfesu! Vi bezonas eksterdoman sportadon, piediradon, piediradon."
"Tamen, kuracisto..."
"Bonvolu ne disputi kun mi. Mi estas kuracisto. Obeu min kaj faru laŭ mia konsilo: dekoble piediru. Tio estas ununura rimedo por kuraci vian malsanon."
"Tamen mia laboro..."
"Tio ja estas la problemo, via laboro! Oh, ŝanĝu vian laboron tiel ke vi havos ŝancon pli multe piediri. Kio vi estas?"
"Mi estas leterportisto."
換工作
醫師檢視病人的舌頭, 把他的脈, 輕敲他的胸, 最後向他說:
“朋友, 又是老毛病. 你太缺少運動. 不必否認! 你需要室外運動, 走路, 跑步.”
“可是, 醫師…”
“請別和我爭論. 我是醫師. 聽我的, 照我說的去做: 走十倍的路. 這是醫治你的病的唯一方法.”
“但是, 我的工作…”
“那是個問題, 你的工作! 喔, 換個工作, 讓你更有機會走路. 你是哪一行的?”
“我是郵差*.”
*註: 有些國家的郵差只用走路送信.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:15:04 Ngày 21 tháng 5 năm 2011
Fajrobrigado ricevis alarman telefonvokon.
"Kie okazis incendio?"
"En mia hejmo."
"Mi demandis, kie estas la loko?"
"En la kuirejo."
"Mi ja volas scii kiel ni iros tien."
"Vi ja havas fajroaŭton, ĉu ne?"
警報
消防隊收到報警電話.
“哪裡起火了?”
“在我家.”
“我問地點在哪裡?”
“在廚房.”
“我想知道的是, 我們要怎麼去那裡?”
“你們不是有消防車嗎?”
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:34:26 Ngày 22 tháng 5 năm 2011
Filo: Panjo, mi volas uzi vian aŭton ĉi-vespere, ĉu bone?
Patro: Por kio do taŭgas viaj du piedoj?
Filo: Unu por premi akcel-pedalon kaj la alia — brems-pedalon.
腳的功能
兒子: 媽, 我今晚想用你的車, 好嗎?
母親: 你的雙腳做什麼用的?
兒子: 一隻踩油門, 另一隻踩煞車.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:20:15 Ngày 23 tháng 5 năm 2011
Ŝtelisto estis kaptita de policano en duafoja ŝtelado en magazeno. La policano demandis:
"Ĉu vi ne scias, ke ŝtelisto estos kaptita? "
La ŝtelisto kapnee diris:
"Mi vidas en magazenoj nur ′Vi estas bonvena′."
“歡迎光臨”
小偷第二次在店裡行竊被警察捕獲. 警察問他: “難道你不知道行竊遲早會被抓到?”
小偷點頭說: “我只看到店家貼了 ‘歡迎光臨’ 的牌子.”
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 04:07:00 Ngày 24 tháng 5 năm 2011
Patro: Mia infano, ĉu la verkaĵo skribita de mi anstataŭ vi estis laŭdata?
Filo: Ne, la instruisto diris, ke la verkaĵo estas fore devia de la temo.
Patro: Vere? Ĉu la temo ne estas ′mia patro′?
Filo: Jes, tamen vi priskribis mian avon!
作文
父親: 兒子啊, 由我替你寫的作文有被褒獎嗎?
兒子: 沒有, 老師說, 那個作文遠離主題.
父親: 真的? 題目不是 ‘我的父親嗎’?
兒子: 對, 但是你寫了我的祖父!