Închis
Max. 500 mesaje.
Contribuții/Mesaje: 1437
Limbă: 简体中文
manlajo (Arată profil) 25 mai 2011, 02:09:38
Juna ĉasisto konsultis maljunan ĉasiston pri ursoĉasado. La maljunulo diris: "Ofte mi unue trovas kavernon kaj poste ĵetas ŝtonon en ĝin. Se ululo estas aŭdebla, ene certe troviĝas urso. Tiam vi saltos al enirejo de la kaverno kaj pafos, vi certe trafos urson."
Post kelkaj tagoj la maljuna ĉasisto iris al hospitalo kaj tie vidis la junan ĉasiston kun bandaĝoj sur la tuta korpo. La maljunulo ege surpriziĝis kaj demandis la kialon.
La juna diris: "Mi unue trovis kavernon kaj poste mi ĵetis ŝtonon en la kavernon. Aŭdante ululon, mi tuj saltis al ĝia enirejo. Sed antaŭ al mi ekpafis, trajno galopis el la kaverno!"
打獵
年輕的獵人請教老獵人關於獵熊的事. 老者說: “通常我先找山洞, 然後丟石頭進去. 如果可以聽到嗚嗚叫聲, 裡面必然有熊. 此時, 我就跳到洞口射擊, 必然可以射到熊.”
幾日後, 老獵人去醫院, 看見年輕獵人全身包著繃帶. 老者大為驚訝, 問他原因.
年輕人說: “我首先找到山洞, 然後丟石頭進洞. 一聽到嗚嗚聲, 我立即跳到入口. 還來不及射擊, 火車急馳出了山洞!”
manlajo (Arată profil) 26 mai 2011, 03:58:48
Kuracisto faris viziton al s-ino Wang por konstati la efikon de la medikamento. Enirante, la kuracisto vidis, ke s-ino Wang svingis la korpon en la mezo de la ĉambro kaj siropo estis sur tablo. La kuracisto scivoleme demandis: "Kion vi faras?" La sinjorino respondis: "Mi estas preta trinki siropon!" La kuracisto redemandis: "Sed kial vi...?" La sinjorino respondis: "Vidu, sur la siropa botelo estas rimarkigo: svingu antaŭ preno!"
喝糖漿
醫師拜訪王太太, 想知道藥的效用. 進來後, 醫師看見王太太在房中搖著頭, 而糖漿放在桌子上.
醫師好奇地問: “妳在做什麼?”
王太太回答: “我已準備好要喝糖漿!”
醫師再問: “但, 為什麼你…?”
王太太回答: “看, 糖漿瓶上註明: 喝前搖動!”
manlajo (Arată profil) 27 mai 2011, 03:18:44
Naĝ-trejnisto, gajhumora kaj laŭtvoĉa, estis butikumanta en magazeno. Bela sinjorino salutis lin. Li rekonis, ke ŝi estas unu el liaj trejnatoj. kaj li laŭte diris: "Mi malfacile rekonis vin, kiam vi surhavas veston!"
游泳教練
興奮, 大嗓門游泳教練在店裡購物. 美麗的女士向她打招呼. 她認出那是他的學員, 隨即大聲說: “妳穿了衣服, 我好不容易才認出是妳.”
manlajo (Arată profil) 28 mai 2011, 07:58:12
Iutage sinjoro Li gastis ĉe amiko. Li miris je la vido de hundo de la amiko kaj demandis: "Aliaj hundoj ĉiam svingas la voston dekstren maldekstren, sed kial via hundo supren malsupren?"
La amiko respondis: "Ĝia kutimo estis formita pro mallarĝeco de mia loĝejo."
狗尾
某日李先生在朋友家作客. 他驚奇地看到朋友的狗, 問他: “其他的狗都是左右搖尾巴, 為什麼你的狗上下搖?”
朋友回答: “牠的習慣是由於我住所的狹窄所造成的.”
manlajo (Arată profil) 29 mai 2011, 03:25:22
Riĉulo volis dungi ŝoforon kaj demandis ĉiun sinanoncanton por la ofico:
"Ĝis kiom da distanco de la rando de klifo via aŭto ne falos?"
La unua respondis "30 centimetroj", la dua "15 centimetroj", kaj la tria "8 centimetroj".
La sekvanta diris: "
Mi ne iros tien. Ju pli malproksime, des pli bone."
"Mi dungos vin," decidis la riĉulo.
聰明而受雇
富人要雇用司機, 問每個來應徵該職位者:
“你開車距離懸崖邊多遠還不會掉下去?”
第一個說 “30公分”, 第二個說: “15公分”, 而第三個 “8公分”.
下一個說: “我不會開去那裡. 離得越遠越好.”
“我聘你,” 富人決定.
manlajo (Arată profil) 30 mai 2011, 03:25:36
Aviadilo transflugis iun frenezulejon kaj ekridegis la piloto. Stevardino demandis en miro:
"Pro kio vi tiel ĝojas?"
"Oni certe freneziĝos de kolero, informiĝinte, ke mi jam sukcese fuĝis."
瘋子機師
飛機飛過某瘋人院, 機師笑了出來. 空服員好奇地問:
“你高興什麼?”
“知道我已成功逃離後, 一定有人會氣瘋.”
manlajo (Arată profil) 31 mai 2011, 04:18:23
Mastro eniris en la oficejon kaj vidis, ke sinjoro Duran estis drinkanta. "Duran, kial vi drinkas dum laboro?" "Pardonon, sinjoro mastro, mi drinkas por rememori la lastan salajrolevon antaŭ 20 jaroj."
二十年前的加薪
老闆進到辦公室, 看到杜蘭先生在喝酒.
“杜蘭, 你為什麼上班喝酒?”
“對不起老闆先生, 我喝酒是為了紀念二十年前的加薪.”
manlajo (Arată profil) 1 iunie 2011, 03:33:21
Intensa interbatalo eksplodis en iu domo kaj venis policano. Li forte frapis la pordon kaj kolerega virino aperis ĉe la pordo. La policano demandis: "Sinjorino, kiu estas la familiestro?" La virino respondis anhelante: "Mi informos vin post momento. Nun mi kaj mia edzo estas decidantaj tion."
誰是家長
某家內部暴發了打鬥, 來了警察. 他用力敲門, 怒氣未消的女人來應門. 警察問: “女士, 誰是家長?” 女士喘著氣回答: “等下我告訴你. 我和老公正在決定這件事.”
manlajo (Arată profil) 2 iunie 2011, 09:55:24
Du homoj malpaciĝis kaj unu el ili diris: "Mi akuzos vin en la tribunalo!" Kaj la alia diris: "Mi replikos!" "Mi akuzos vin ĉe la plej alta tribunalo!" "Mi replikos!" "Eĉ en la infero mi akuzos vin!" "Kaj tiam mia advokato anstataŭe iros tien!"
律師替代我
兩個人起了爭執, 其中一人說: “我上法庭告你!” 而另一個說: “我回告!”
“我到最高法院告你!” “我回告!”
“甚至到了地獄, 我也要告你!” “這次我的律師會替我去!”
manlajo (Arată profil) 3 iunie 2011, 03:16:56
Fremdulo estis kaptita ĉe rabo en Novjorko. Kiam oni pridemandis lin, oni trovis, ke li ne povas paroli en la angla lingvo. Oni devis alvenigi interpretiston.
- Kiel vi povis rabi, neniom komprenante en la angla lingvo?
- Mi scias nur unu frazon en la angla.
- Kiu frazo?
- "Donu vian monon!"
外國強盜
外國人在紐約搶劫被逮. 訊問他時發現, 他不會說英語, 只好請來通譯.
- 你不懂任何英語, 怎麼搶劫?
- 我只會說一句英語.
- 哪一句?
- “把錢給我!”