Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

od manlajo, 15. prosinca 2007.

Poruke: 1437

Jezik: 简体中文

manlajo (Prikaz profila) 4. lipnja 2011. 03:17:03

Preferinde piediri!
Alarhano aĉetis 10 azenojn. Rajdante sur azeno, li nombris nur 9 azenojn. Kiam li piediris, li nombris 10 azenojn. Tian nombradon li ripetadis multfoje kaj fine li diris: "Preferinde piediri!"

寧可走路!
亞拉罕買了十隻驢子. 騎著驢子, 他只數得九隻驢子. 當他走路, 他可以數到十隻驢子. 這個數法他反複多次, 最後他說: “寧可走路!”

manlajo (Prikaz profila) 5. lipnja 2011. 03:14:12

Akurata trajno
Lino estas vendisto en fervoja stacio kaj bone scias la horaron de la trajnoj. Foje li hazarde trovis, ke iu trajno atingis akurate kaj tuj iris al la konduktoro: "Gratulon! Mi laboris 15 jarojn ĉi tie kaj unuafoje vidis akuratan trajnon." "La trajno atingis en la ĝusta horo, sed tio devis esti hieraŭ!".

準時的火車
李諾是火車站的售貨員, 他記得火車的時刻. 某次, 他發現火車準時到達, 立即去找車長: “恭喜! 我在這裡工作15年, 首次看到準時的火車.” “火車是準時到站, 但應是昨天的時間!”

manlajo (Prikaz profila) 6. lipnja 2011. 03:11:12

Suno aŭ luno?
Du ebriuloj renkontiĝis sur strato:
- Pardonon. Bonvolu diri al mi, ĉu la suno aŭ luno estas sur la ĉielo.
- Pardonon. Tion mi ne scias. Mi ne estas loĝanto de ĉi loko.

太陽或月亮?
兩個醉漢街上相遇:
- 對不起. 請問, 天上那個是太陽或月亮?
- 對不起. 我也不知道. 我不是本地的居民.

manlajo (Prikaz profila) 7. lipnja 2011. 06:13:42

Honesta ŝtelisto
-Ŝajne oni prefere estu honesta homo.
- Kial?
- Mi ŝtelis hundon kaj volis ĝin vendi. Sed neniu volis aĉeti. Fine mi redonis ĝin al ĝia mastro kaj tiu rekompencis min per 10 dolaroj.

誠實的小偷
- 或許我們該當個誠實的人.
- 為什麼?
- 我偷了一隻狗, 想賣掉它. 但是沒人願意買. 最後我把它還給主人, 而他償了我10元.

manlajo (Prikaz profila) 8. lipnja 2011. 03:53:24

Ruzo de fianĉo
Mode vestita junulo eniris en luksan restoracion kaj donis al kelnero 10 dolarojn. Konfuzite, la kelnero demandis: "Ĉu vi bonvolus rezervi sidlokojn?" Kaj la junulo tuj klarigis: "Ne, ne. Kiam mi revenos kun fraŭlino, vi nur laŭte diru: 'Jam ne estas vakaj sidlokoj.' "

未婚夫的狡猾
穿著時髦的青年進到豪華的餐廳, 給服務員10元. 服務員不解, 問道: “你是要訂座位嗎?” 青年立即說明: “不, 不是. 當我下次帶著小姐再來時, 你只要大聲說: ‘已經沒有座位了.’”

manlajo (Prikaz profila) 9. lipnja 2011. 05:13:15

Unu mano klakon ne faras
Oni demandis Tom, kial li ne edziĝis, kaj li respondis, ke unu mano klakon ne faras, ke ne helpas lia sola urĝo.
Finfine Tom edziĝis kaj la amikoj demandis lin pri la sento. Lia najbaro haste respondis anstataŭ li: "Nun ĉiutage ni aŭdas manklakadon."

孤掌難鳴
有人問湯姆, 何以不婚, 他回答說, 孤掌難鳴, 單著急也沒用.
終於, 湯姆結婚了, 朋友們問他感覺如何. 他的鄰居急著幫他答腔: “現在, 每天我們都聽到掌聲了.”

manlajo (Prikaz profila) 10. lipnja 2011. 03:47:24

Ĉe la enirejo de la paradizo
A kaj B renkontiĝis ĉe la enirejo de la paradizo.
- Pro kio vi mortis?
- Pro tro malalta temperaturo. Kaj pro kio vi?
- Mi suspektis, ke mia edzino enamiĝis al alia, kaj foje antaŭtempe revenis hejmen intencante kapti ilin sur la lito. Sed tiu bone kaŝis sin kaj mi ne trovis lin. En kolero mi mortis pro kormalsano.
- Se vi tiam malfermus vian fridujon, eble ni ambaŭ estus vivaj nun.

天堂門口
甲和乙在天堂門口相遇.
- 你怎麼死的?
- 因為溫度太低. 你呢?
- 我懷疑太太愛上別人, 故有次提前回家, 想要捉姦在床. 但那傢伙藏了起來, 我找不到他. 我氣得心臟病發作而死.
- 如果當時你打開冰箱的門來看, 或許我倆現在都還活著.

manlajo (Prikaz profila) 11. lipnja 2011. 05:40:58

Kisu novedzinon
Pastro prezidis nupton de paro da novgeedzoj, sed ne povis distingi la novedzon kaj novedzinon pro tio, ke ambaŭ havas longajn harojn. Kaj li diris al ili: "Unu el vi bonvolu kisi la novedzinon."

吻新娘
牧師在新人主持婚禮, 卻分辨不出新郎和新娘, 因為兩人都留長髮. 他只好向他們說: “你們當中一個, 請吻新娘.”

manlajo (Prikaz profila) 12. lipnja 2011. 03:39:19

Uzo de portreto
Iu sinjorino petis pentriston fari por ŝi portreton kun postulo:
"En la pentraĵo mi devas porti diamantan kolieron, smeraldajn braceletojn, orajn orelringojn kaj rubenan ornamaĵon."
"Sed fakte vi ne portas tiujn valoraĵojn," serioze diris la pentristo.
"Tion vi ne zorgu. Mi havas sufiĉan motivon por tio: Mi estas malpli sana ol la edzo. Mi timas, ke mi mortos pli frue ol li, kaj li certe baldaŭ edziĝos al juna kaj bela virino. Kaj tiu portreto konsternos lin, ĉar li ne povos montri tiujn valoraĵojn al la novedzino."

畫像的用途
某女士請畫家依要求為她畫一張畫像.
“畫像中我要戴鑽石項鍊, 翡翠手鐲, 金耳環, 和紅寶石首飾.”
“但是, 事實上妳並沒有戴那些珠寶,” 畫家一本正經地說.
“你別管那個. 我有足夠的理由這樣做: 我比老公身體差. 我怕會比他先死, 他一定很快又和年輕貌美的女人結婚. 這張畫像將鎮住他, 因為他無法展示這些珠寶給新娘.”

manlajo (Prikaz profila) 13. lipnja 2011. 03:09:51

Vivo sen edzino
Jack kaj Martin interbabilis pri sia edzino.
- Ĉu vi imagis vivon sen edzino?
- Jes. Tiam mi malpli multe elspezos.

光棍生活
傑克和馬丁閒聊各自老婆的事.
- 你曾想像光棍的生活嗎?
- 不錯,那時我的開銷會省很多.

Natrag na vrh