Į turinį

Uždaryta
Daugiausia 500 žinučių.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

manlajo, 2007 m. gruodis 15 d.

Žinutės: 1437

Kalba: 简体中文

manlajo (Rodyti profilį) 2008 m. balandis 5 d. 02:44:28

Instruisto: Nu, Vilĉjo, kiom da homoj laboras en la butiko de via patro?
Vilĉjo: Kune kun mia patro ok, sinjoro
Instruisto: Bone, Vilĉjo! Kaj kiom da homoj laboras tie kiam via patro ne estas en la butiko?
Vilĉjo: Neniom, sinjoro!

老師: 小維, 你爸的店裡有幾個人工作?
小維: 老師, 連我爸共有八人.
老師: 好, 小維! 那麼當你爸不在店裡時, 還有幾人在工作?
小維: 老師, 一個也沒有!

manlajo (Rodyti profilį) 2008 m. balandis 6 d. 01:25:43

Vendi Aŭtomobilon
Komerca vojaĝisto venis ĉe kamparano kaj klopodis vendi al li aŭtomobilon. Li faris ĉion eblan por konvinki la kamparanon, ke li nepre bezonas aŭtomobilon, sed la kamparano tute ne sentis la deziron posedi tian veturilon.
"Mi pli volonte uzos la monon por aĉeti bovinon", li diris.
"Sed per bovino vi ne povas iri al la urbo aŭ viziti viajn parencojn," respondis la komerca vojaĝisto.
"Tion mi scias," diris la kamparano, "sed aŭtomobilon mi ne povas melki."

推銷汽車
旅行推銷員來到鄉下人家裡盡力要賣汽車給他. 他盡其所能說服鄉下人需要買一部汽車, 但鄉下人完全不覺得想要擁有那樣一輛車.
"我寧可用那些錢去買一隻母牛," 他說.
"但是用母牛你無法去城裡或造訪你的親戚," 旅行推銷員回答.
"那個我知道," 鄉下人回答, "但是汽車又不能擠牛奶."

manlajo (Rodyti profilį) 2008 m. balandis 7 d. 00:10:43

Urĝas
Pastro ekvidas, ke knabo vane atingi la sonorilbutonon ĉe la dompordo. Afable li aliras kaj sonorigas. Post tio la sentaŭgulo deklaras: Sed nun, via pastra moŝto, estas tempo, ke ni tuj forkuru!

趕緊
神父看到有個小孩按不到房門的門鈴按鈕. 他和靄地走過去, 幫他按了鈴. 此時, 那小子竟說: 神父大人, 現在該是我們趕緊跑開的時候了!

manlajo (Rodyti profilį) 2008 m. balandis 7 d. 23:45:50

Tri Tajloroj
En sama strato loĝis tri tajloroj. La unua, por atentigi pri sia firmo, elpendigis super sia vendejo surskribaĵon: La plej bona tajloro en la tuta urbo.
La dua, vidante, ke lia najbaro akiris per tio multajn klientojn, elpendigis surskribaĵon: La plej bona tajloro sur la tuta terglobo.
La tria tamen faris la plej bonan reklamon per modesta surskribaĵo: La plej bona tajloro en tiu ĉi strato.

三個裁縫師
同一條街上住著三個裁縫師. 第一個為了宣傳他的店, 在門口掛了招牌寫著: 本城最佳的裁縫店.
第二個看到鄰居因此招來了許多顧客, 也掛上招牌: 全球最佳的裁縫店.
第三個隨後做了最佳的廣告, 只掛了一片謙虛的招牌: 本街最佳的裁縫店.

manlajo (Rodyti profilį) 2008 m. balandis 9 d. 00:08:29

Tri Maristoj
Tri maristoj el diversaj landoj disputas pri tio, kiu nacio havas la plej grandajn ŝipojn.
La unua maristo diris: Ĉe ni la ŝipoj estas tiom grandaj, ke la kapitano devas veturi per motorciklo sur la ferdeko por disdoni la ordonojn.
La dua diris: Tio estas malgrava. Ĉe ni la hejtistoj veturigas per aŭtomobili la karbojn en la fornegojn.
La tria diris: Ankaŭ tio estas malgrava. Ĉe ni la ŝipoj estas tiom grandaj, ke la kuiristo veturas per submara boato en la kuirpoto por provi, ĉu la terpomoj jam estas finkuiritaj.

三個海員
來自不同國家的三個海員爭論著誰的國家的船最大.
第一個說: 我國的船大到船長要騎機車在甲板上下達命令.
第二個說: 那太小了. 我國的火夫要用汽車卸煤到火爐內.
第三個說: 那也太小了. 我國的船大到廚師要開潛艇到鍋子裡, 檢查馬鈴薯煮熟了沒.

manlajo (Rodyti profilį) 2008 m. balandis 9 d. 23:51:59

Tial
Paŭlo estis komisiita de la patro kolekti pomojn en la ĝardeno. Post horo la patro iras en la ĝardenon, kie li trovas Paŭlon dormantan sub pomarbo. La patro vekas la filon kaj riproĉe krias: Netaŭgulo, vi ne indas, ke la suno brilas sur vin!
Paŭlo flegme rediras: Tial mi ja kuŝis en la ombro!

所以
保羅奉爸爸命去園子裡採收蘋果. 一小時後, 爸爸來到果園, 發現保羅睡在蘋果樹下. 爸爸喚醒兒子, 罵道: 沒用的傢伙, 你不值得太陽照到你!
保羅冷冷地回答: 所以我才躲在樹蔭下!

manlajo (Rodyti profilį) 2008 m. balandis 11 d. 00:36:09

Sperto
- Paĉjo, kio estas sperto?
- Sperto, mia fileto, estas tio, kio restas al iu post perdo de ĉio.

經驗
- 爸, 經驗是什麼?
- 乖兒子, 經驗就是失去一切之後剩下的東西.

manlajo (Rodyti profilį) 2008 m. balandis 12 d. 00:18:44

Sonĝo kaj Revo
"Ĉiu viro havas siajn zorgojn," juna edzo konfesis al amiko en vinejo. "Mia edzino ekzemple rakontis al mi, ke ŝi sonĝis preskaŭ ĉiunokte, ke ŝi estas edzino de milionulo."
"Vi vere estas feliĉulo," ekkriis la amiko. "Mia edzino tion revas eĉ dumtage!"

夢與夢想
"每個男人都有他的心事," 酒館裡年輕的丈夫向朋友承認. "比如, 我老婆跟我說, 她幾乎每晚都夢見她是百萬富翁的老婆."
"你真幸運," 朋友回答. "我老婆連白天也夢想這個!"

manlajo (Rodyti profilį) 2008 m. balandis 13 d. 02:10:35

Simpatio
Policano sur motorciklo haltigas aŭtomobilon kaj elpoŝigas sian notlibron. "Kostos 40 dolarojn, sinjoro," li diris.
Sinjorino sur la malantaŭa sidejo de la aŭto malice kriis: Bone. Donu al li grandan punon, sinjoro policano! Li estas senindulga, malĝentila kaj riskema veturanto.
La policano demandas la sinjoron: Ĉu via edzino.
Kiam la viro melankolie kapjesas, la policano frmas sian notlibron kaj diras: Forveturu, frato!

同情
警察騎機車攔下汽車, 掏出登記簿. "要罰40美元, 先生," 他說.
後座的女士不懷好意地叫說: 好耶. 給他罰重一點, 警察先生! 他是個討厭, 粗俗而危險的駕駛.
警察問先生: 是令夫人嗎?
當男的黯然點頭之際, 警察合起登記簿, 說: 開走吧, 兄弟!

manlajo (Rodyti profilį) 2008 m. balandis 13 d. 23:22:24

Sendanĝera Banloko
Hoover, la eksprezidanto de Usono, restadis iam en banloko, ĉe la marbordo de Florida. Estis treege varme, kaj la maro invitis al freŝiga bano.
Hoover alvokis maljunan mariston, kiu sidis je kelka distance, pace fumante sian pipon, kaj demandis, "Ĉi tie ja estas sendanĝere, ĉu ne?"
"Kion vi aludas, sinjoro?" demandis la maljuna marveturinto.
"Nu, ĉu ne estas ŝarkoj ĉi tie? Mi volus iom naĝi," klarigis Hoover.
"Ho, tute ne. Ĉi tie ne estas ŝarkoj," estis la respondo. Hoover malvestis sin, surmetis sian bankostumon kaj iris en la akvon. Sed li ankoraŭ ne estis tute trankvila kaj tial li demandis refoje al la maristo. "Estas do certe, ke ĉi tie ne estas ŝarkoj?"
Kaj la maljuna viro respondis, "Vi povas kredi min, sinjoro. Ĉi tie ne estas ŝarkoj. La krokodiloj formanĝis ĉiujn en la lastaj jaroj."

沒有危險的浴場
美國前總統胡佛有一次在佛羅里達海灘的某個浴場. 天氣很熱, 大海令人想要下去泡水.
胡佛向坐在旁邊不遠處安詳抽著箊斗的老海員打招呼, 問他: "這裡沒有危險, 對吧?"
"你是指什麼, 先生?" 老水手問.
"嗯, 這裡沒有鯊魚吧? 我想游個泳," 胡佛說.
"呵, 根本就沒有. 這裡沒有鯊魚," 他回答. 胡佛脫了衣服, 穿上泳裝下了水. 但是他仍不太放心, 因此再次問海員. "你確定, 這裡沒有鯊魚?"
老人回答, "你可以相信我, 先生. 這裡沒有鯊魚. 過去幾年來已全被鱷魚吃光了."

Atgal į pradžią