去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

manlajo, 2007年12月15日

讯息: 1437

语言: 简体中文

manlajo (显示个人资料) 2011年9月25日上午6:26:12

Rimarkigo
Iu eliris el vendejo kaj trovis, ke lia aŭto en parkejo estis kavigita je unu flanko kaj sub la glacoviŝilo estis slipo kun skribo:
"Kiam mi estis skribanta sur tiu ĉi papero, dek homoj rigardis min ĉirkaŭe opiniante, ke mi estas skribanta miajn nomon, telefonnumeron kaj nomon de asekura kompanio, sed fakte tion mi ne faris."

告知
某人走出商店, 發現他在停車場的車子一邊有凹痕, 雨刷上夾了一張紙, 寫著:
“當我寫這張紙時, 有十個人圍著我看, 以為我正在寫我的名字, 電話, 和保險公司, 而事實上我不是.”

manlajo (显示个人资料) 2011年9月26日上午4:14:56

Vestolavejo
Tuj sub la loĝejo de s-ro Zhang estas nova vestolavejo. Foje li iris al la mastro de la lavejo kaj demandis en kolero:
"Jen via fanfaronata laboro." Li ĵetis dikan ŝnuron sur la tablon.
La mastro rigardis kaj diris: "Jes, ĝi estas tre bona ŝnuro."
"Ŝnuro?" muĝis s-ro Zhang. "Ĝi estis littuko, kiun vi lavis por mi!"

洗衣店
張先生家樓下開了一家新洗衣店. 某次他生氣地進店問老闆:
“這是你的誇張傑作.” 他扔一條粗繩到桌上.
老闆看看, 說: “嗯, 這是一條好繩子.”
“繩子?” 張先生大吼. “這是你幫我洗過的床單!”

manlajo (显示个人资料) 2011年9月27日上午4:33:31

Kolera hundo
La mastro de vestovendejo rimarkis, ke komizo havas bandaĝon sur la mano. Antaŭ ol li demandis pri la kialo, la komizo informis lin, ke li jam vendis la malbelegan veston, kiu longe restis en la vendejo.
"Bonege. Ĝi estis la plej malbela vesto en nia vendejo, kaj mi pensis, ke ni ne povis vendi ĝin. Ho jes, kio al via mano?"
"Nenio grava," diris la komizo. "Kiam mi sukcesis vendi la veston, lia gvidhundo forte mordis mian manon."

生氣的狗
衣店主人注意到, 店員手上綁著繃帶. 在他問原因之前, 店員告知他, 說他已賣出了那件留在店裡好久的醜衣服.
“太好了. 那是我們店裡最醜的衣服, 我本以為我們無法把它賣掉. 啊, 對了, 你的手怎麼了?”
“沒什麼," 店員說, “當我成功賣了那衣服時, 他的導盲犬拼命咬我的手.”

manlajo (显示个人资料) 2011年9月28日上午4:05:43

Konkubino
Artisto, advokato kaj komputilisto estis en diskuto pri valoro de konkubino.
La artisto diris: "Renkontiĝante kun konkubino, mi troviĝas en timo, ke tio skandalos min kaj el tio estiĝos forta ekscito kaj skuo."
La advokato diris: "Konkubino kaŭzos al la kompano memriproĉon, eksedziĝon, skandalon kaj tro da ĝenaĵoj."
Kaj la komputilisto diris: "Tio estas la plej ekscita afero, kiun mi spertis. Mia edzino pensas, ke mi kunestas kun mia konkubino, kaj mia konkubino pensas, ke mi kunestas kun mia edzino, kaj mi povas kunesti kun mia komputilo la tutan nokton."

情婦
藝術家, 律師, 和電腦專家討論情婦的價值.
藝術家說: “會見情婦, 害我怕出醜聞, 因而產生了強大的刺激和震撼.”
律師說: “情婦引起伴侶的自責, 離婚, 醜聞, 及很大的苦惱.”
而電腦專家說: “這是我經歷過的最刺激的事. 我老婆以為我在情婦那裡, 而情婦以為我在老婆那裡, 如此我可以和我的電腦混整個晚上.”

manlajo (显示个人资料) 2011年9月29日上午11:34:25

Elreviĝo
Viro plendis al sia amiko: "Mi havis ĉion: monon, belan domon, luksan automobilon kaj amon de ĉarmulino, sed nun mi havas nenion."
"Kio okazis?"
"Mia edzino vekis min..."

夢醒
男子對朋友抱怨: “我曾擁有一切: 金錢, 豪宅, 高檔車, 及美女的愛, 但是, 現在我什麼都沒了.”
“怎麼了?”
“我太太叫醒了我...”

manlajo (显示个人资料) 2011年9月30日上午3:33:10

Ruza drinkema soldato
Soldato Dick revenis al kazerno kunportante botelon da vino kaj renkontis severan rotestron. Li mensogis:
"Mi kaj kolonelo kune aĉetis la vinon, kaj duono de la vino apartenas al la kolonelo."
La rotestro riproĉis: "Elverŝu vian duonon!"
Kaj Dick diris malrapide: "Mi ne povas. Mia duono estas sub la lia."

狡滑的嗜酒士兵
士兵迪克帶一瓶酒回軍營, 遇到嚴厲的隊長. 他撒謊說:
“我和上校合資買酒, 其中一半是上校的.”
隊長指責說: “取掉你的那一半!”
迪克慢條斯理回答: “我做不到. 我那一半在他的下面.”

manlajo (显示个人资料) 2011年10月1日上午3:19:04

Ŝtelisto
Policano kaptis ŝteliston ĉe freŝa faro kaj demandis: "Kial vi ŝtelas en tiu ĉi vendejo?"
La ŝtelisto respondis: "Mi loĝas proksime de la vendejo. Kiel vi scias, nun la socio estas en kaoso, kaj mi ne kuraĝas foresti tro longe de mia hejmo."

小偷
警察逮到新手小偷, 問他:
“你為什麼來這家店偷?”
小偷回答: “我住在店家附近. 就如你所知的, 現在社會不安, 我不敢離家太久.”

manlajo (显示个人资料) 2011年10月2日上午3:28:23

Ora monero en kloako
Knabeto iris al la patro por doni al li tagmanĝon. Survoje li vidis, ke iu estas puriganta kloakon. Li haltis kun scivolemo kaj diris: "Antaŭ kelke da tagoj mia frato perdis oran moneron ĉi tie."
La laboristo ekĝojis kaj diris kun ŝajnigita senatento: "Rapidu al via patro, alie la manĝo malvarmiĝos."
Post kelka tempo la knabeto revenis kun malplena manĝskatolo. Li vidis, ke la laboristo pene priserĉas la kloakon. Vidante la knabeton, li demandis: "Ĉu vi estas certa, ke la ora monero falis ĉi tie?"
"Jes," respondis la knabeto, "mia patro retrovis ĝin en la sekvanta tago."

水溝裡的金幣
小男孩拿午餐去給他爸爸, 途中看見有人在清水溝. 他停下來, 好奇地說:
“幾天前, 我弟弟在這裡掉了一枚金幣.”
工人大喜, 但故意不動聲色地說: “快去你爸那裡, 否則午餐要涼了.”
不久, 小男孩帶著空餐盒回來了. 他看見工人努力找遍水溝. 看到小男孩, 他問: “你確定, 金幣掉在這裡嗎?”
“是的,” 小男孩回答, “我爸在隔天找到了它.”

manlajo (显示个人资料) 2011年10月3日上午5:08:01

Pastro kaj malriĉulo
Pastro admonis malriĉulon kredi je lia religio. Rakontinte pri la paradizo kaj infero, li demandis la malriĉulon:
"Kion vi preferos post via morto? La paradizon aŭ la inferon?"
"Ve, mi atendos. Mi preferos tiun lokon, kie maizfaruno estas pli malkara."

神父與窮人
神父告誡窮人要相信他的信仰. 談了天堂和地獄後, 他問窮人:
“你死後想去哪裡? 天堂或地獄?”
“哎呀, 我還要等等. 我寧可這裡, 這裡的玉米粉比較便宜.”

manlajo (显示个人资料) 2011年10月4日上午6:26:50

Kiu estas azeno
Paro da geedzoj ofte kverelis. Foje, post akra kverelo la edzo diris: "Kial ni kverelas? Ĉu ni ne povas akorde tiri la ĉaron de la vivo kiel du ĉevaloj?"
"Tio ne eblas."
"Kial?"
"Unu el ni estas azeno."

誰是驢子
一對夫婦常吵架. 某次激烈吵架後, 老公說:
“為什麼我們要吵架? 我們不能像兩匹馬那樣, 協力拉車嗎?”
“那不可能.”
“為什麼?”
“我們當中有一匹驢子.”

回到上端