Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

od uživatele manlajo ze dne 15. prosince 2007

Příspěvky: 1437

Jazyk: 简体中文

manlajo (Ukázat profil) 5. října 2011 3:42:29

Bonkora avo kaj petolulo
Avo iris sur strato kaj vidis, ke knabeto antaŭ domo staras sur la piedpintoj por atingi sonorilon. Sed li ne povis pro malalteco.
Kaj la avo aliris kaj karese diris al la knabeto: "Mi helpu vin." Li premis la sonorilon kaj ĉesis ĝis li konfirmis, ke oni en la domo jam audis la sonoradon.
Tiam la knabeto urĝis la avon: "Ni tuj forkuru!"

好心的阿公和淘氣鬼
阿公上街, 看到有個小男孩在門前惦著腳要按門鈴, 因為太矮而按不到.
阿公走過去, 好心地對小男孩說: “我來幫你.” 他按著門鈴, 直到確定房裡有人聽到了門鈴.
此時, 小男孩催促著阿公說: “我們快跑開!”

manlajo (Ukázat profil) 6. října 2011 4:50:08

Unua sukceso de ginekologia-obstetrika doktoro
Ginekologia-obstetrika doktoro ekfunkciigis kuracejon. En la unua tago, kiam li finis laboron kaj revenis hejmen, la edzino demandis:
"Kiel vi laboris hodiaŭ?"
"Ne malbone, mi ne povis savi la akuŝantinon kaj la bebon, sed mi revivigis la patron de la bebo."

婦產科醫師的首次成功
婦產科醫師新開診所. 第一天, 當他工作完回家, 老婆問:
“今天工作如何?”
“不錯, 我無法救活產婦和嬰兒, 但我使嬰兒的父親得以重生”

manlajo (Ukázat profil) 7. října 2011 6:06:01

Nombri ripojn
Dio kreis Evon el unu el la ripoj de Adamo. Foje Adamo revenis post kelke da tagoj, kaj Evo koleriĝis. "Vi certe amindumas aliajn virinojn," riproĉis Evo.
"Estu prudenta," diris Adamo. "Vi estas unika virino sur la tero."
La kverelo dauris ĝis ambaŭ laciĝis kaj endormiĝis.
Subite Adamo estis vekita de tuŝado sur lia brusto. Li malfermis la okulojn kaj vidis, ke tion faris Evo. "Ha, kion vi volas?"
"Mi nombras viajn ripojn."

數肋骨
上帝用亞當的一根肋骨造了夏娃. 某次, 亞當幾日後才回家, 夏娃生了氣: “你一定和其他女人在搞瞹眛,” 夏娃指責亞當.
“請明察,” 亞當說, “你是天下獨特的女子.”
吵架持續到兩人都累了而睡著了.
突然, 亞當因有人碰他胸部而醒來. 他睜眼看夏娃在幹啥.
“唉, 你要怎樣?”
“我在數你的肋骨.”

manlajo (Ukázat profil) 8. října 2011 3:51:11

Malkaŝema filineto
S-ino invitis amikojn al manĝo hejme. Antaŭ la manĝo ŝi turnis sin al la 6-jara filineto: "Ĉu vi volas korifei la antaumanĝan preĝon?" Kaj la filino diris: "Mi ne scias, kion mi devas diri."
"Ripetu, kion mi diris antaue."
Kaj la filineto diris kun klinita kapo: "Ho dio, kial mi invitas tiujn al la manĝo en mia hejmo?"

揭底的小女兒
某女士邀請友人來家用餐. 飯前, 她轉向 6 歲的小女兒:
“妳要帶領餐前禱告嗎?”
女兒說: “我不知道要說什麼.”
“重複我以前說過的就可以了.”
小女兒因而低著頭說: “主啊, 為什麼我要邀請那些人來我家吃飯?”

manlajo (Ukázat profil) 9. října 2011 5:14:08

Kialo de maltrankvilo
Edzino diris al la edzo: "Mi ĉiam estas maltrankvila, kiam vi forestas for de la hejmo."
"Ne maltrankvilu, mia kara. Mi povos reveni en ajna tempo," ŝin konsolis la edzo.
"Ĝuste pro tio mi maltrankviliĝas," ĉagrene pensis la edzino.

不安的原因
妻子對丈夫說: “你不在家, 我總是不安.”
“親愛的, 不必不安. 我隨時都可能回來,” 丈夫安慰著她.
“就因為那樣我才不安,” 妻子苦惱地想.

manlajo (Ukázat profil) 10. října 2011 3:43:10

Estu komprenema
S-ro malpurigis sian blankan jakon kaj revenis hejmen en nigra jako de amiko. Ĉe la pordo la hundo bojadis kaj volis sin ĵeti al li. Li koleriĝis kaj prenis bastonon por bati ĝin. La edzino baris al li: "Lasu, ne batu ĝin."
"Damninda! Ĝi ne rekonas min."
"Ho mia kara, imagu, ĉu vi povos rekoni vian blankan hundon, se ĝi revenos en nigra hararo?"

請理解
某先生弄髒了白外套, 穿朋友的黑外套回家. 到門口, 狗吠著向他撲來. 他生氣, 取了棍子要打牠. 太太阻止他:
- 放開, 不要打牠.
- 該死! 牠不認得我.
- 哎, 親愛的, 想想看, 如果你的白狗變黑狗回來, 你會認得牠嗎?

manlajo (Ukázat profil) 11. října 2011 4:27:17

Bravulo
En cirko oni ludis riskoplenan dresadon de rabobesto: Ĉarmulino havis bombonon en la buŝo, kaj leono elŝovis la langon kaj elprenis la bombonon sur ŝia lango.
Post sukcesa ludo la mastro de la cirko ŝerce diris al la spektantaro: "Kiu volas provi?"
Post momento viro stariĝis kun laŭta respondo: "Mi ludu la leonon!"

勇者
馬戲團中, 演著危險的猛獸訓練. 美女口中含著糖, 獅子伸舌從她舌端取出糖果.
成功表演後, 馬戲主持人徵求觀眾:
- 誰要試試?
片刻後, 某男子起立, 大聲說:
- 我來扮獅子!

manlajo (Ukázat profil) 12. října 2011 3:51:41

Nerekonebla konato
Naĝotrejnisto estas gajhumora kaj parolas laŭte. Foje li butikumis en magazeno kaj estis salutata de sinjorino.
Li hezitis kaj poste rekonis ŝin kaj laute kriis:
"Ha, estas vi! Mi ne povas rekoni vin, kiam vi portas vestojn!"

認不得的熟人
游泳教練是個開朗的大聲公. 某次他在店裡購物, 某個女士向他打招呼.
他稍猶疑一下, 隨即認出她來, 大聲說:
- 哈, 原來是妳! 妳穿了衣服, 我差點認不出來.

manlajo (Ukázat profil) 13. října 2011 4:53:35

Floranta kokino
Mario gastis ĉe la avino en la kamparo. Foje ŝi vidis pavon. Ŝi neniam vidis tian birdon. Pririgardinte kelkan tempon, ŝi iris al la avino kaj diris: "Anjo, rigardu, floras via kokino!"

開花的母雞
瑪莉在鄉下祖母家作客. 有次她看到孔雀. 她從未看過這種鳥. 仔細察了一陣子, 她跑去跟祖母說:
- 奶奶, 看, 妳家的母雞開花了.

manlajo (Ukázat profil) 14. října 2011 4:00:05

Malatenta edzo
Juna sinjoro apatie sidis en vestovendejo, kaj lia edzino estis provanta vestojn.
Post 15 minutoj ŝi eliris post provado de 5 vestoj. Li pririgardis ŝin kaj diris: "Bone, tre bone. Tiu vesto plej bele sidas sur vi!"
"Ho mia kara, mi vestis min ĝuste per tiu vesto, kiam mi forlasis la hejmon!"

粗心的老公
年輕先生冷漠地坐在服裝店裡, 他老婆正在試衣服.
15 分鐘後, 試穿了 5 套衣服, 她走了出來. 她仔細看她, 說:
- 好, 很好. 這套衣服穿在妳身上最美!
- 哎, 親愛的, 離家時我穿的就是這一套耶!

Zpět na začátek