Contenido

Cerrado
Max. 500 mensajes.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 15 de diciembre de 2007

Aportes: 1438

Idioma: 简体中文

manlajo (Mostrar perfil) 4 de noviembre de 2011 04:20:44

Ebriulo
Ebriulo eniris en taksion antaŭ Restoracio Bongusta.
Ŝoforo: Kien vi volas iri, sinjoro?
Ebriulo: Restoracio Bongusta!
Ŝoforo: Ĉi tie jam estas Restoracio Bongusta!
Ebriulo: Kiel rapide! Jen la prezo kaj restigu la ŝanĝmonon. Ne ree veturigu tiel rapide.

醉漢
有個醉漢在美味餐廳前搭上一輛計程車.
司機: 先生, 要去哪裡?
醉漢: 美味餐廳!
司機: 這裡就是美味餐廳啦!
醉漢: 這麼快呀! 車資給你, 不用找. 下次開慢一點.

manlajo (Mostrar perfil) 5 de noviembre de 2011 07:44:39

Konfuziĝo pro hastemo
Direktoro devis iri al bankedo. Li haste sidiĝis en taksion antaŭ sia oficejo kaj laŭte urĝis:
- Mi havas urĝan aferon! Rapidu! Restas nur 20 minutoj!
Tion dirinte li eklegis ĵurnalon. Leginte dekkelke da minutoj li levis la kapon kaj vidis, ke la taksio ankoraŭ staras antaŭ la oficejo. Li ekkoleris kaj volis riproĉi la ŝoforon. Sed li trovis, ke en la taksio ne estas ŝoforo.

匆忙而糊塗
主任需去宴會. 他匆忙坐上辦公室外的計程車, 大聲說:
- 我有急事! 快! 只剩 20 分鐘!
這樣說了, 他就開始讀報. 讀了十多分鐘, 他抬頭, 看到計程車還停在辦公室前. 他很生氣, 想罵司機. 但他發現, 車子裡並沒有司機.

manlajo (Mostrar perfil) 7 de noviembre de 2011 08:06:58

Indulgema trumpetanto
Ĉambroluanto: Kia strangaĵo estas, ke domanoj en la supraj etaĝoj brue rapidegis malsupren je la 2-a horo matene kaj frapis mian pordon freneze!
Ĉambroluiganto: Ĉu vere? Ĉu ili sendormigis vin?
Ĉambroluanto: Ne. Tiam mi estis trumpetanta.

寬容的喇叭手
房客: 好奇怪, 樓上的住戶清晨兩點鐘大聲奔下樓來瘋狂地敲我的門.
戶東: 真的嗎? 把你吵醒了?
房客: 沒事, 我正在吹著喇叭.

manlajo (Mostrar perfil) 8 de noviembre de 2011 04:26:39

Surpriza lerteco de veturigo
Edzino: La lerteco de mia veturigado estas surpriza.
Edzo: Kiel rapide vi progresis en nur kelke da tagoj!
Edzino: Kiam mi veturigas, ĉiuj pasantoj diskuras.

驚人的開車技術
老婆 : 我開車的技術很驚人.
老公 : 才幾天妳進步真快!
老婆 : 我一開車, 路人全跑開了.

manlajo (Mostrar perfil) 9 de noviembre de 2011 03:08:38

Malfrua atentigo
Ŝtelisto riproĉis sian disĉiplon: “Vi ja estas centprocenta idioto! Ni penis la tutan nokton kaj malfermis ĉiujn ŝtelimunajn ŝrankojn, sed ili estas malplenaj. Sed nur nun vi diris al mi, ke ĉi tie estas fabriko de ŝtelimunaj ŝrankoj.”

晚來的提醒
小偷駡他徒弟: “你真是百分百笨蛋 ! 我們花了整個夜裡, 開了所有防盜櫃, 但裡面卻是空的. 但你到現在才告訴我, 這裡是防盜櫃工廠.”

manlajo (Mostrar perfil) 10 de noviembre de 2011 04:33:02

Gambo kaj ovo
Porko kaj kokino interparolis pri filantropio. La porko diris: “Mi tre volas helpi la malriĉulojn, kiuj ne havas manĝaĵojn.”
Kaj la kokino proponis: “Ni kunlaboru. Ni faru ovaĵon kun ŝinko.”
La porko skuis la kapon: “Estas facile por diri. Vi oferos nur ovon, sed mi — gambon.”

腿與蛋
豬與母雞聊慈善事業. 豬說: “我很想幫沒得吃的窮人.”
母雞提議說: “我們合作做些火腿蛋.”
豬搖頭說: “說得容易. 妳只給蛋, 而我要給腿.”

manlajo (Mostrar perfil) 11 de noviembre de 2011 03:03:59

Homo postkuranta aŭtobuson
Malalta viro postkuris plenan aŭtobuson, sed la aŭtobuso ne haltis kaj daŭre glitis malsupren sur deklivo. Iu pasaĝero elŝovis la kapon kaj kriis al la postkuranto:
“Haltu! Vi ne atingos ĝin!”
“Ne. Mi nepre devas atingi ĝin. Mi estas la ŝoforo!”

追公車者
矮個子男人追著滿載的公車, 但公車沒停, 持續滑行下坡. 某乘客探頭出車窗, 對追車者叫:
“算了! 你追不上的!”
“不行, 我一定要追上它. 我是司機.”

manlajo (Mostrar perfil) 12 de noviembre de 2011 03:10:00

Senkaŝa filo
Mia 5-jara fileto ege ŝatas motorciklon. Je vido de motorciklo li ĉiam kriis:
“Ho, poste mi nepre aĉetos motorciklon!”
Kaj mia respondo estas neŝancelebla:
“Tio ne eblos dum mia vivo!”
Foje li estis interparolanta kun kamaradeto kaj motorciklo fulme preterveturis ilin. En ekscitiĝo li kriegis:
“Ho, mi nepre aĉetos . . . tuj post morto de mia patro!”

不隱瞞的兒子
我五歲的小兒子愛極了機車. 每看到機車, 他總是叫道:
“呵, 以後我一定要買機車!”
而我的回答總是不為所動:
“那在我有生之年是不可能的.”
某次, 他和同黨聊天時, 有輛機車快速經過他們. 興奮之下, 他大叫:
“呵, 我一定要買 . . . 我爸一死就買!”

manlajo (Mostrar perfil) 13 de noviembre de 2011 04:58:58

Kruela vivo
Du homoj havis manĝon en restoracio. Sur la tablo estis taso da varma mustardo. Unu el ili opiniis, ke ĝi estas dolĉa, kaj prenis plenkuleron da mustardo. Je tio li larmegis. Sed li firme fermis la buŝon kaj nenion diris.
Miris la kunulo kaj demandis: “Kio al vi?”
“Mi rememoris, ke ĝuste antaŭ 20 jaroj mia patro sin pendigis.”
La kunulo konsolis lin kaj ankaŭ prenis plenkuleron da mustardo. Ankaŭ li larmegis. La unua demandis lin: “Kial ankaŭ vi ploras?”
Kaj la dua respondis: “Mi miras, kial vi ne pendigis vin, kiam via patro tion faris.”

殘酷的人生
兩人在餐廳吃飯. 桌上有一杯芥茉. 其中一人以為它是甜的, 而取了一整匙的芥茉. 為此, 他淚流不止. 但他緊閉著嘴, 什麼也沒說.
友伴好奇, 問他: "你怎麼了?"
"我記起 20 年前, 我爸上吊自殺."
友伴安慰他, 也取了一匙的芥茉. 他也淚水汪汪. 第一個人問他: "你怎麼也哭了?"
第二人回答: "我好奇, 當你爸那樣做時, 你怎麼也不上吊自殺."

manlajo (Mostrar perfil) 14 de noviembre de 2011 10:13:29

Malavara fraĉjo
Patrino diris al la filo Xiao Ming: “Kial vi ne dividis la bombonojn kun via fratineto? Vidu, kiam kokino trovas insektojn, ŝi ĉiam disdonas ilin al la kokidoj. Vi devas lerni de kokino.”
“Jes. Kiam mi trovos insektojn, mi donos ilin ĉiujn al la fratineto.”

慷慨的弟弟
媽向小明說: "你怎麼不分糖果給妹妹? 你看, 母雞找到昆蟲時, 總是分給小雞. 你要學母雞."
"好, 當我找到昆蟲時, 我會把它們全部送給妹妹."

Volver arriba