Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

od manlajo, 15 grudnia 2007

Wpisy: 1437

Język: 简体中文

manlajo (Pokaż profil) 16 grudnia 2011, 05:14:35

Hipermnezio
Paciento: Dankon al vi, doktoro. Bone efikas al mi la hipermnezio, kiun vi instruis al mi.
Doktoro: Ĉu mi tion faris?

超級記憶術
患者: 謝謝你, 醫生. 你教我的超級記憶術對我很有效.
醫生: 我有教你嗎?

manlajo (Pokaż profil) 17 grudnia 2011, 04:47:41

Forgesemaj geedzoj
S-ino en vojaĝo ekkriis: “Ve, mi forgesis fermi la valvon de gaso!”
Kaj la edzo tuj konsolis: “Ne gravas. Ne estos brulego. Mi ja forgesis fermi la akvokranon.”

健忘的夫妻
旅行中的太太叫著: 糟了, 我忘了關瓦斯.
先生隨即安慰說: 沒關係. 不會起火的. 我也忘了關水龍頭.

manlajo (Pokaż profil) 18 grudnia 2011, 03:51:53

Kiu ĝenas?
Jam la 2-a horo matene, kaj grupo da junuloj ankoraŭ arde ludis kartojn, kaj ilia bruo malhelpis la najbarojn dormi. Fine la koleraj najbaroj frapis la muron. Kaj iu el la junuloj ekkriis: “Kia ĝeno! Kiu pendigas pentraĵon sur la muron en tiel profunda nokto?!”

誰吵?
已是清晨2點, 一群青年仍大玩紙牌, 他們的吵聲使鄰居睡不著覺.
終於生氣的鄰居敲牆.
其中一名青年叫說: “真吵! 誰那麼深夜還在釘牆掛畫?! ”

manlajo (Pokaż profil) 19 grudnia 2011, 06:45:47

Kial plori?
Maljunulo mute drinkis kun larmoj en la okuloj. Simpatia kelnero aliris demandi, kaj tiu respondis:
- En la lasta semajno mi edziĝis al juna kaj ĉarma vidvino.” “Ĉu ŝi ion misfaris?
- Ne. Ŝi estas lerta en kuirado kaj vestofarado, kaj bone traktas min.
- Do kial vi ploras?
- Mi ne povas trovi la hejmon.”

為什麼哭?
老人雙眼含淚猛喝酒. 同情的侍者走過來問, 他答:
- 上星期我娶了個年輕貌美的寡婦.
- 她作錯了什麼嗎 ?
- 沒有. 她善於烹調和裁縫, 對我也很好.
- 那, 你為什麼哭 ?
- 我找不到家.

manlajo (Pokaż profil) 20 grudnia 2011, 05:11:20

En restoracio de ĉasaĵoj
Restoracio de ĉasaĵoj estis ekzamenata. Ekzamenanto demandis:
“Ni aŭdis, ke via fama plado estas tiu de kampomusaĵo. Ĉu cent-pocenta kampomusaĵo?”
La mastro hezite respondis: “Jes…ne… Ni enmiksis iom da ĉevalaĵo.”
“Kiom da ĉevalaĵo?”
“Duonon…”
“Ĉu vere?”
“Jes, duono kontraŭ duono: viando de unu muso kontraŭ viando de unu ĉevalo.”

野味餐廳
野味餐廳受檢. 檢查員問: “我們聽說, 你們的名菜是田鼠肉. 是百分之百的田鼠肉嗎?”
店主結結巴巴地回答: “是…不是… 我們混合了一些馬肉.”
“多少馬肉?”
“一半…”
“真的嗎?”
“是的, 一半一半: 一隻老鼠的肉對一隻馬的肉.”

manlajo (Pokaż profil) 21 grudnia 2011, 03:22:05

Forgesemulo en dimanĉo
Diamanĉe forgesema Zhang biciklis al sia kolego pro lia nupto. Sed subkonscie li sin direktis al la oficejo. Subite li ekmemoris ion, “Kial al la oficejo? Ĉu hodiaŭ ne estas dimanĉo?” kaj sin returnis hejmen

周日健忘者
周日, 健忘張騎自行車要去參加同事的婚禮. 但他不自覺地騎到辦公室去. 突然他記起某事, “為什麼要去辦公室, 今天不是周日嗎” 隨即又回家去了.

manlajo (Pokaż profil) 22 grudnia 2011, 13:13:21

Nova videobendo
Forgesema Zhang estis rigardanta nove luitan videobendon. Post nelonge li trovis, ke la intrigo estas disvolvita tute laŭ lia supozo.
“Ĉu mi legis la originalon de la aŭtoro?”
Ĝuste kiam li dronis en miro, la filo kriis al li: “Hej, paĉjo! Vi ankoraŭ rigardas ĝin? Vi jam rigardis cent fojojn!”

新錄影帶
健忘張在看新租來的錄影帶. 不久, 他發現劇情完全照他的假想在發展.
“我讀過作者的原著嗎?”
正陷於百思不解之際, 此時兒子大聲問他: “嘿, 爸! 你還在看它? 你已看過一百遍了!”

manlajo (Pokaż profil) 23 grudnia 2011, 05:04:25

La 83-a trompito
Ĵurnal-knabo estis ofertanta sur placo kriante: “Terura trompo, ke 82 homoj estis trompitaj…”
Iu tuj aĉetis, eklegis, sed ne trovis la novaĵon pri la trompo.
Kaj la knabo jam denove ekkriis: “Legu, legu! Terura trompo! 83 homoj estis trompitaj!”

第 83 名被騙者
報童在廣場上叫賣: “大騙局, 騙了 82 人…”
某人立即買了一份, 讀了, 但沒看到那則騙局.
而報童又開始在叫賣: “來讀, 來讀! 大騙局! 83 人被騙了!”

manlajo (Pokaż profil) 24 grudnia 2011, 04:06:49

La avinoj (de Henri Detoc)
Iam instruistino proponis al siaj junaj lernantoj tiun demandon: Kio estas avinoj? Tuje, 8-jara knabeto respondis:
Avinoj estas virinoj, kiuj havas neniun infanon, pro tio ili amas la infanojn de aliuloj. Ili havas nenion por fari... nur esti tiel... Kiam ili promenigas nin, ili malrapide marŝas, sen dispremi la belajn foliojn, nek la raŭpojn... Neniam ili ordonas: Pli rapide antaŭen iru!...
La avinoj estas ununuraj adoltoj, kiuj ĉiam havas tempon. Se oni petas historion, ili neniam forgesas eĉ la plej parteton... kaj pacience ili pliajn fojojn rediras la saman rakonton.
Ĉiam ili scias kiam oni bezonas duan pecon da kuko, eĉ la plej dikan. Ofte ili metas okulvitrojn, kaj, eĉ ili povas demeti siajn dentojn...
Avinoj neniam batas infanon, ili aperas koleriĝantaj... sed ĉiam kun bona rideto. Foje, ili estas dikaj, sed ne troe, por povi laĉi niajn ŝuojn... Ili ne estas tiel malsanaj ol ili diras, tamen, ili mortiĝas pli ofte ol ni.
Ĉiuj infanoj havigus al si avinon! Ĉefe tiuj kiuj ne havas televidon!

祖母 (取自 Henri Detoc)
有一天老師問學生: 祖母是什麼? 8 歲男童立即回答:
祖母是沒有孩子的女人, 因此她很喜歡別人的孩子. 她沒事可做… 只是這樣… 當她陪孩子走路時, 走得很慢… 她從來不會命令說: 快點向前走!...
祖母是唯一總是有閒的大人. 如果問歷史, 她總是記得住, 即使是細節部分… 而且她很有耐心地多次講述同樣的故事.
她總是知道誰想要再吃一片蛋糕, 甚至誰想要最大的那塊. 她常常戴著眼鏡, 而且, 她甚至還能卸下牙齒咧…
祖母從來不打小孩, 她只是顯得生氣了… 但總還帶著笑容... 她不像她說的那麼滿身是病, 然而, 她比我們更容易死掉.
讓每個小孩都有自己的祖母吧! 尤其是還沒電視的小孩!

manlajo (Pokaż profil) 25 grudnia 2011, 03:49:50

Se la trajno ne haltos
En kuranta voganaro maljunulino Anny, kiu unuafoje vojaĝis aliloken, demandis trajnestron: “Ĉu nia trajno haltos en San-Paŭlo?”
La trajnestro kun rideto respondis: “Certe. Se ne, vi do vidos akcidenton, la plej grandan en la historio. La trajno preterkuros la finan stacion.”

如果火車不停
首次旅行要到他地的老婦人安尼, 在快速行進中的火車內問列車長: “我們火車會在聖保羅站停嗎?”
列車長帶著微笑答: "當然. 如果不停, 那就是有了意外, 史上最大的意外. 火車開超過終點站而不停.”

Wróć do góry