Tartalom

Zárva
Max. 500 üzenet

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

manlajo-tól, 2007. december 15.

Hozzászólások: 1437

Nyelv: 简体中文

manlajo (Profil megtekintése) 2011. december 26. 10:56:28

La sidlokoj estos puraj en la venonta fojo
Pasaĝero demandis: “Konduktoro, kial la sidlokoj estas tiel malpuraj?”
La konduktoro: “Tio ĉi estas la unua fojo kaj post elvagoniĝo de la pasaĝeroj, la sidlokoj estos puraj.”

座位下次會乾淨
乘客問: “車掌, 為什麼座位那麼髒?”
車掌: “這是第一次啟用, 等旅客下車後, 座位就乾淨了.”

manlajo (Profil megtekintése) 2011. december 27. 7:10:35

Eminenta servado
Juna viro enbusiĝis kun infaneto en la sino. Konduktorino afable petis, ke iu ajn cedu sian lokon al la viro kun infaneto en la sino. La pasaĝeroj murmuris: “Antaŭe ŝi servis malbone, sed nun multe ŝanĝiĝis!”
“Ho, vere. Ni devas laŭdi ŝin.”
Aŭdinte tion, la infaneto, kiu sidas sur la genuoj de la viro, ekĝojis: “Paĉjo, paĉjo! Panjo estas laŭdata!”

傑出的服務
年輕男子抱著小孩上巴士.
車掌小姐和藹地請人讓座給那抱小孩的男子. 乘客們喃喃而語: “她過去服務不佳, 現在完全改觀了!”
“呵, 真的. 我們該稱讚她.”
聽到這話, 坐在男子膝上的小孩, 高興地: “爸, 爸! 媽受到讚美耶!”

manlajo (Profil megtekintése) 2011. december 28. 3:34:57

Drinkado
Drinkemulo drinkis ĉe amiko. Li babilis kaj babiladis, drinkis kaj drinkadis senĉese. La mastro enuiĝis de tio kaj volis, ke li foriru tuj, tamen hezitis rekte diri la intencon.
Jen malheliĝis. La mastro diris: “Ho, Pluvos tuj. Vi iru hejmen pli frue.”
La drinkemulo diris: “Jen pluvos, kiel mi povas iri hejmen?”
La pluvo falis kaj haltis post longe. Tiam la mastro diris: “La pluvo jam haltis. Vi iru hejmen!”
La drinkemulo diris: “La pluvo jam haltis. Kial mi hastas hejmen?”

飲酒
酒鬼在友人家喝酒. 他喋喋不休, 不停地喝了又喝. 主人生厭, 希望他快點離開, 卻又難以開口.
天暗了下來. 主人說: “啊, 快下雨了, 你快點回家去.”
酒鬼說: “都快下雨了, 我怎趕得了回家?”
下起雨來了, 好久後又停了. 此時主人說: “雨停了. 你可以回家了!”
酒鬼又說: “雨都停了. 又何必急著回家?”

manlajo (Profil megtekintése) 2011. december 30. 12:13:44

Romantiko kaj malŝparo
Viro kaj virino interparolis pri romantiko kaj malŝparo. La viro demandis: “Kio estas romantiko?”
La virino: “Vi ja scias, ke ŝi ne amas vin, sed vi donacis al ŝi cent rozojn.”
La viro: “Kio do signifas malŝparon?”
La virino: “Vi ja scias, ke ŝi amas vin, sed vi donacis al ŝi cent rozojn.”

羅曼帝克與浪費
一對男女談論羅曼帝克與浪費.
男: 什麼是羅曼帝克?
女: 你明知她不愛你, 仍送她百朵玫瑰.
男: 那麼, 浪費又指什麼?
女: 你明知她愛你, 卻又送她百朵玫瑰.

manlajo (Profil megtekintése) 2011. december 31. 3:23:41

Dento
Knabineto vizitis hospitalon por eltiri denton.
Survoje la patro demandis: “Ĉu via dento doloras?”
Ŝi respondis: “Mi ne scias, ĉar la dento estis eltirita kaj ĉe la dentisto.”

牙齒
女孩到醫院拔了牙.
路上爸爸問: “妳的牙齒還痛嗎?”
她回答: “我不知道, 因為牙齒拔掉了, 留在牙醫那裡.”

manlajo (Profil megtekintése) 2012. január 1. 10:31:35

Pastro kaj malriĉulo
Pastro admonis malriĉulon kristaniĝi. Priskribinte la paradizon kaj inferon, li demandis: “Ĉu vi preferos la paradizon aŭ la inferon post via morto?”
La malriĉulo veis kaj respondis: “Mi devas iom observi. Kie la maizo estos malmultekosta, tien mi iros.”

神父與窮人
神父勸窮人信教. 描述了天堂和地獄, 他問: “死後你較想去天堂或地獄?”
窮人嘆氣說: “我還要觀察看看. 哪裡的玉米便宜, 我就到那裡去.”

manlajo (Profil megtekintése) 2012. január 2. 15:10:22

Maljunaj “geedzoj”
Oficisto de vojaĝagentejo rimarkis paron da maljunaj “geedzoj” enrigardantaj kun mizera rigardo kaj invitis ilin eniri. En granda simpatio li favoris ilin per senpaga vojaĝo.
Post unu monato la maljunulino reiris al la agentejo por esprimi dankon: “Mil dankojn! La vojaĝo estis tre agrabla, flugo tre interesa kaj la hotelo luksa kiel palaco. Sed mi ne komprenas, kiu estis la maljunulo, kiu loĝis en mia ĉambro.”

老夫妻
旅行社職員注意到一對老 “夫妻” 以可憐的眼光看過來, 於是邀請他們進來. 基於大大的同情心, 他優待他們免費的旅遊.
一個月後, 那老婦人回到旅行社來道謝: “千謝萬謝! 旅途很愉快, 飛行很有趣, 旅館也很氣派有如皇宮. 但是我不解, 那個和我住同房的老頭是誰?”

manlajo (Profil megtekintése) 2012. január 3. 10:44:06

Barbiro
Barbiro estis atakata de dormemo en laboro kaj kliento demandis en maltrankvilo:
“Ĉu la mastro ne punos vin, se vi vundos klienton?”
“Jes. La monpuno estas 50 dolaroj. Sed vi estu trankvila, ĉar mi gajnis 500 dolarojn en hazardludo hieraŭ.”

理髮師
理髮師工作中起睏, 顧客不安地問:
“如果你傷到客人, 老闆不會懲罰你嗎?”
“會呀. 罰金 50 元. 但是你安心, 昨天我中了 500 元樂透.”

manlajo (Profil megtekintése) 2012. január 4. 3:44:02

Pretenda almozulo
Almozulo: “Franjo, mi ne prenis manĝon jam du tagojn, ĉu vi povas doni al mi torton?”
Sinjorino: “Torto? Mi ne havas. Mi havas nur rizaĵon.”
Almozulo: “Mi povus akcepti rizaĵon hieraŭ, sed hodiaŭ estas mia naskiĝtago.”

冒牌乞丐
乞丐: 大姐, 我已兩天沒吃了, 妳能給我個餡餅?
女士: 餡餅? 我沒有. 我只有飯.
乞丐: 昨天我可以接受飯, 但今天是我的生日.

manlajo (Profil megtekintése) 2012. január 5. 11:38:47

Ampeto
“Mi venas peti la manon de via filino,” diris juna petanto.
“Ĉu vi tion diris al mia edzino?” demandis la patro.
“Jes, sed mi volas vian filinon.”

求愛
“我來向你女兒求愛.” 年輕求婚者說.
“你這樣跟我老婆說了嗎?” 父親問.
“是, 但我要娶的是你女兒.”

Vissza a tetejére