Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-05 00:02:57

Kapablo Ne Mankas
Servistino: Mi ne povas disrompi la glaciaĵon. Kion fari?
Mastrino: Ho, imagu, ke estas ujo el vitro, kaj vi certe kapablos disrompi ĝin.

能力不缺
女僕: 我敲不破冰塊, 怎麼辦?
主婦: 呵, 把它當玻璃容器, 妳一定打得破.

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-05 23:12:51

Honorario
Poeto (fiere al amikoj): Mi estas kontenta. Por mia lasta poemeto mi ricevis 40 markojn.
Amiko (envieme): Kiu eldonejo akceptis vian poemon?
Poeto: La poŝto. Mi forsendis la poemeton en registrita letero, kiu perdiĝis. Protestinte, mi ricevis 40 markojn por la perdita sendaĵo.

稿費
詩人 (驕傲地對朋友): 我很滿意. 我最近的小詩讓我收到 40 馬克.
朋友 (羨慕地): 哪家出版社接受了你的詩?
詩人: 郵局. 我以掛號信寄詩, 被搞丟了. 抗議後, 我收到 40 馬克的賠償.

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-06 23:46:21

Helpkrio
Joĉjo sin montras kun malpuraj manoj ĉe la manĝtablo. La patrino petas la servistinon: Bertino, iru kun Joĉjo al la banĉambro kaj lavu al li la manojn kaj la vizaĝon!
Post du minutoj oni aŭdas korŝiran helpkrion: Panjo, panjo, rapidu, Bertino ankaŭ lavas al mi la kolon!

呼救
小佑雙手髒髒出現在餐桌前. 媽媽請求女佣: 貝蒂, 帶小佑去浴室, 洗洗他的手和臉!
兩分鐘後, 有人慘叫呼救: 媽, 快來, 貝蒂也在洗我的脖子啦!

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-07 23:57:49

Gravaĵo
Instruisto: Bonvolu aŭdi, infanoj! Kiu el vi povas nomi iun gravaĵon, kiu ankoraŭ ne ekzistis antaŭ 50 jaroj?
Joĉjo: Jen mi, sinjoro instruisto!

重要事物
老師: 小朋友, 注意聽! 你們誰能指出50年前尚未存在的一項重要事物?
小佑: 老師, 我就是!

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-08 23:53:58

Granda kaj Longa
Napoleono estis malgranda viro. Iam li estis en la biblioteko kaj vane provis atingi libron, kiu staris sur alta breto. La bibliotekisto, kiu vidis tion, affable diris al li, "Permesu, ke mi prenu la libron, mi estas pli granda ol vi."
Napoleono indignis pri tio kaj diris, "Ĉu ne estus pli convene diri 'pli longa'?"

大與高
拿破崙是個矮個子. 某次他在圖書館, 伸手取不到立在高架上的書. 見狀的館員親切地對他說: "讓我來取這本書, 我比你大."
拿破崙聽了很不爽, 說: "更恰當的說法是 '較高' 吧?"

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-10 02:12:45

Fraŭlino kaj Leono
Multe da homoj estas en la granda teatro. Sur la scenejo staras bela fraŭlino. Ŝi estas tre kuraĝa, ĉar apud ŝi sidas granda leono. Ŝi tenas pecon da sukero inter la ruĝaj lipoj kaj vokas la leonon. Ĉi tiu venas kaj prenas la sukeron per sia buŝego.
"Ho, ankaŭ mi povas fari tion," diris sinjoro en la salono.
"Ĉu vere? Ĉu vi, malforta junulo, povas fari tion?" demandas la fraŭlino.
"Jes, mi estas same kuraĝa, kiel la leono!"

美女與獅子
大劇院中人山人海. 舞台上站著美女. 她很勇敢, 因為她身邊坐著一隻大獅子. 她在紅唇間含著一顆糖, 然後召喚獅子. 它過來了, 用它的大嘴取走了那顆糖.
"呵, 我也會," 觀眾席中的某先生說.
"真的嗎? 你這位瘦弱的年輕人也會嗎?" 美女問.
"不錯, 我一樣勇敢, 就像那獅子!"

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-11 02:38:22

Elturniĝo
- Kial vi ne pagas la luprezon?
- Kial? Nu, kiam mi luis la ĉambron, mi ja diris al vi, ke mi estas senbrua luanto kaj ke vi de mi nenion aŭdos kaj vidos!

計謀
- 為什麼你不付房租?
- 為什麼? 嗯, 當初租房子時, 我不是跟你說, 我是個無聲租戶, 你從我這裡沒什麼可聽可看的!

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-11 23:04:52

Du Almozuloj
Du almozuloj iam decidis almozpeti en granda fabriko, spite de la mizeraj tempoj. Unu atendis antaŭ la enirejo, dum la alia efektivigis la planon. La kontoroficistoj kontraŭstaris lin, sed per preteksto li tamen sukcesis atingi la plejsanktejon, la oficejon de la direktoro. La direktoro atente aŭskultis lin, premis poste stampon sur papereton kaj diris al la viro, "Kun tio iru al la prokuristo."
La prokuristo rigardis la papereton, premis siavice stampon sur ĝin kaj diris, "Kun tio iru al la kasisto." La kasisto rigardis la paperon, ankaŭ li premis stampon sur ĝin, dirante, "Iru kun ĝi al la pordisto." La pordisto prenis la papereton, kaptis la almozulon je la kolo kaj ĵetis lin eksteren, nedirante eĉ unu vorton.
La atendanta kolego ĝoje ekkriis, "Vi estis tre longe en la fabriko! Kiom vi ricevis?"
"Mi ricevis neniom, sed tiuj homoj havas grandiozan organizon!"

兩個乞丐
兩個乞丐某次決定到大工廠乞討, 即使時機不好. 其中一人留在入口處等候, 由另一人去執行計畫. 守衛就站在面前, 但靠著藉口他成功地進入了最高聖地, 亦即主任辦公室. 主任注意聽了他說, 隨即在表單上蓋了印, 向那人說, "拿這個去找我的助理."
助理看了表單, 在上面蓋了自己的章, 說, "拿這個去找出納員." 出納員看了表單, 也在上面蓋了章, 說, "拿去找守門人." 守門人取了表單, 掐著乞丐的脖子, 一話不說把他攆了出去.
等候的同伴高興地叫說, "你進工廠還蠻久的! 你得到了什麼?"
"什麼也沒得到, 但那些人有一套了不起的組織!"

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-12 23:37:48

Donaco
Nova direktoro de fabriko estis tre malmulte ŝatata kaj pri tio li estis treege malkontenta. Iun tagon li havis okazon paroli kun la plej maljuna oficisto de la entrepreno kaj klopodis iom bonigi sian reputacion.
"Eble vi ne volas kredi tion, Jones," li diris, "sed kiam mi forlasis mian antaŭan oficon, la laboristoj donacis al mi arĝentan cigaredujon."
"Ĝuste," diris Jones, "Ni donacos al vi oran, se vi ree foriros."

禮物
工廠的新主管很沒人緣, 因此他極為失意. 某日他有機會與企業最年長的職員交談, 故而試圖改善他的聲望.
"忠斯, 也許你不相信," 他說, "我離開前個職務時, 工人們送了我一個銀質的香菸盒."
"對," 忠斯說, "如果你再度離開, 我們將送你金質的."

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-13 23:42:57

Ĉe Kuracisto
Viro venis ĉe kuracisto kaj diris, ke li estas malsaneta.
"Ĉiam, kiam mi estas malsana, mi iras al kuracisto."
"Tre bone!" diris la kuracisto.
"Jes, mi opinias, ke la kuracisto ja devas vivi, kaj ricevinte la recepton, mi iras al la apotekisto, ĉar ankaŭ la apotekisto devas vivi," diris la viro. "Sed reveninte hejmen, mi malfermas la fenestron kaj forĵetas la kuracilon."
"Kial vi faras tion?" demandis la kuracisto mire.
"Ĉar ankaŭ mi volas vivi!" respondis la viro.

看醫生
男人來看醫生, 說他有病.
"每次生病我都去看醫生."
"很好!" 醫生說.
"是呀, 我想醫生也要過活; 取了處方單, 我去找藥師, 因為藥師也要過活," 男人說. "但一回到家, 我打開窗戶就把藥丟出去."
"你為什麼這樣做?" 醫生好奇地問.
"因為我也要活下去呀!" 男人回答.

Reen al la supro