Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 15 decembrie 2007

Contribuții/Mesaje: 1437

Limbă: 简体中文

manlajo (Arată profil) 13 august 2008, 01:53:58

Du infanoj interparolas:
- Vidu, miaj piedoj ne estas tiom malpuraj kiel la viaj.
- Kompreneble, ĉar vi estas tri jarojn pli juna ol mi.

兩個小孩交談:
- 看, 我的腳沒有你的髒.
- 那當然, 因為你比我小三歲.

manlajo (Arată profil) 13 august 2008, 23:28:00

Du programistoj babilas:
- Hieraŭ mia konatulo rompis servilon...
- Ĉu li estas ĥakero?
- Ne, li estas idioto!

兩個程式設計師在聊天:
- 昨天我的一位熟識弄壞了伺服器...
- 他是駭客嗎?
- 不是, 他是白癡!

manlajo (Arată profil) 15 august 2008, 00:39:05

Du ŝarkoj naĝas en la oceano. Subite ili vidas surfiston. Unu el la ŝarkoj diras, revante:
- Rigardu! Ĝuste, kiel en la restoracio: sur telero kaj kun buŝtuko!

兩隻鯊魚在海中游著. 突然它們看到衝浪者. 其中一隻幻想著說:
- 你看! 就像餐廳裡: 放在盤上, 還有餐巾!

manlajo (Arată profil) 16 august 2008, 01:19:10

Du sekretariinoj sidas antaŭ siaj skribmaŝinoj. La unua vespirante:
- Kiel ŝike vestas sin la estro!
La dua, ankaŭ vespirante:
- Ho jes, kaj kiel rapide!

兩個女秘書坐在打字機前. 第一個感嘆說:
- 老闆今天穿得真時髦!
第二個也感嘆說:
- 呵, 是呀, 還穿得真快!

manlajo (Arată profil) 16 august 2008, 23:43:01

Du uloj ludas golfon. Kiam ili atingas la trian truon, funebra procesio pasas. Unu el la golfludantoj haltas, demetas la ĉapelon, kaj staras senmove, ĉapelo sur koro, ĝis kiam la procesio forpasis.
La alia golfludanto diras:
- Tio estis tre bona kaj afabla.
Remetante la ĉapelon sur la kapo, la unua golfludanto diras:
- Mi agis kiel eble plej bone. Ŝi estis tre bona edzino.

兩人打高爾夫球. 到第三洞時, 有喪儀隊經過. 其中一名球手停下, 脫帽扣胸肅立, 直到儀隊遠離.
另一名球手說:
- 那很好, 很溫馨.
戴回帽子, 第一名球手說:
- 我儘量表現好. 她生前是個好妻子.

manlajo (Arată profil) 17 august 2008, 19:57:06

Du viroj marŝas piede en arbaro kiam ili ekvidas urson. Unu el la viroj tuj haltas kaj eksurmetas kuradajn ŝuojn.
La alia viro diras:
- Kial vi faras tion? Eĉ per kuradaj ŝuoj vi ne povas kuri pli rapide ol urso.
La unua viro diras:
- Ne necesas, ke mi kuru pli rapide ol urso. Nur ke mi kuru pli rapide ol vi.

兩人在樹林裡走路, 看到有熊. 其中一人隨即停步穿上跑鞋.
另一人問:
- 為什麼穿鞋? 有跑鞋你也無法跑得比熊快.
那人回答:
- 我不需跑得比熊快, 只要跑得比你快就可以了.

manlajo (Arată profil) 19 august 2008, 00:33:06

Dum ekzameno pri arkitekturo la profesoro demandas studentinon:
- Por kio en domo oni bezonas ŝtuparejon?
- Ha, sinjoro profesoro, kial tia kutima demando...

建築考試時教授問女學生:
- 為什麼房子裡需要樓梯間?
- 哈, 教授, 為什麼問那麼平常的問題...

manlajo (Arată profil) 20 august 2008, 00:32:27

Dum la geedziĝ-ceremonio en la preĝejo la estonta novedzo subite paliĝas kaj interrompas la pastron:
- Pardonu, sinjoro pastro, kiel vi diris? Kiom longe?!

教堂的婚禮中新郎突然臉色蒼白, 打斷牧師說:
- 對不起, 牧師先生, 你怎麼說的? 怎麼要那麼久?!

manlajo (Arată profil) 20 august 2008, 23:23:25

Dum la geografia leciono, la instruistino demandas:
- Joĉjo, donu al mi tri asertojn, kiuj pruvas, ke la tero estas ronda.
Post ioma cerbumado, li respondas:
- Bone, la libro diras ke ĝi estas tia, mia patro diras ke ĝi estas tia, kaj nun sinjorino, ankaŭ vi diras ke ĝi estas tia, do...

地理課時老師問:
- 小約, 舉三個證據證明地球是圓的.
思考了片刻後, 他回答:
- 有了, 書上這樣寫, 我爸這樣說, 而現在, 老師, 妳也這樣說, 所以...

manlajo (Arată profil) 22 august 2008, 00:08:18

Dum la tagmanĝo, la bubo kriis:
- Paĉjo, paĉjo...
- Trankviliĝu, knabo. Vi ne povas tiel krii ĉe la manĝotablo!
Post iom da tempo la patro demandas:
- Nun, diru kion vi volas.
- Nun ne gravas. Vi jam englutis la muŝon, kiu falis sur vian teleron.

午餐時, 小孩叫著:
- 爸, 爸...
- 安靜, 孩子. 不可以在餐桌上這樣叫!
片刻後爸爸問:
- 現在說說你要什麼?
- 沒事了. 你已經吃下了那隻掉在你盤子上的蒼蠅.

Înapoi mai sus