Ir ao conteúdo

Fechado
No máximo 500 mensagens.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 15 de dezembro de 2007

Mensagens: 1437

Idioma: 简体中文

manlajo (Mostrar o perfil) 23 de agosto de 2008 00:56:40

Dum la unua leciono de la jaro, en la lernejo, la instruistino klarigas:
- Ekster la lernejo vi konas min kiel Marta, sed en ĉi tiu lernejo mi preferas, ke vi alvoku min laŭ mia familia nomo, Sinjorino Silva.
Unu el la lernantoj turnas sin al kolego, kaj serioze diras:
- Antono, ekster la lernejo vi konas min kiel Jozefo, sed tie ĉi en la lernejo mi volas ke vi nomu min...
Post paŭzo, li aldonis:
- Batman.

學校的學年第一堂課時, 老師說明:
- 在校外, 你們叫我瑪塔, 在校內你們最好用我的姓, 叫我習老師.
其中一個學生轉身對同學, 一本正經地說:
- 安通, 在校外你叫我佑哲, 在校內我要你叫我...
停頓後, 他補充:
- 蝙蝠俠/打手.

manlajo (Mostrar o perfil) 24 de agosto de 2008 01:13:40

Ebriulo, malfrue revenante hejmen, estas kaptita de sia edzino, kiu alfrontas lin:
- Ĉu estas tiu ĉi konvena horo por rehejmiĝi?
- Estas apenaŭ la deka.
- Estas la unua!
- Ne, estas la deka!
- Estas la unua, - furioze kriegas la edzino. - La kampanilo ĵus sonoris unu solan sonorbaton.
- Kia stultulino vi estas! Kiel povus sonorilo bati la nulon?

醉徒晚歸, 被老婆逮個正著:
- 這是回家的適當時候嗎?
- 還沒 10 點哩.
- 1 點囉!
- 不對, 是 10 點!
- 是 1 點, - 太太狂吼. - 鐘樓的鐘剛才只敲了 1 下.
- 真是笨女人! 鐘怎麼可能敲後面那個 0?

manlajo (Mostrar o perfil) 25 de agosto de 2008 00:26:24

Edzino diras al edzo:
- Akvumu la ĝardenon!
- Pluvas.
- Prenu ombrelon!

老婆叫老公:
- 去菜園澆水!
- 下雨了.
- 撐傘去!

manlajo (Mostrar o perfil) 26 de agosto de 2008 00:03:55

En aviadilo oni anoncas per interna komunikilo:
- Ĉu estas kuracisto inter la pasaĝeroj?
Unu viro ekstaras kaj iras en pilotejon.
Post iom da tempo nova anonco:
- Ĉu estas inter la pasaĝeroj piloto?

飛機內部擴音器廣播:
- 乘客裡有醫生嗎?
有個男人站起來, 走進駕駛艙.
過些時候, 新的廣播:
- 乘客裡有飛行員嗎?

manlajo (Mostrar o perfil) 27 de agosto de 2008 00:13:36

En cirko:
- Kiel povas esti, ke tiel malforta kaj maldika viro estas tre bona dresisto de tigroj?
- Ĉar kiam la tigro rigardas al li, ĝia apetito malaperas.

馬戲場裡:
- 怎麼可能, 那麼瘦弱的男子竟是個優良的馴虎師?
- 因為老虎一看到他, 就沒有胃口了.

manlajo (Mostrar o perfil) 28 de agosto de 2008 00:17:22

En haltejo staris junulino, atendante buson. Apud ŝi aperis iu homo, envolvita en longan mantelon. Post iu tempo li proksimiĝis kaj tuŝis ŝin per la fingro. Ŝi miris. Li ree tuŝis ŝin per la fingro. Ŝi konsterniĝis. Post sekva tuŝo ŝi demandis:
- Kion vi faras?! Kiu vi estas?
Tiu respondis:
- Mi estas aliplanedano. Verda homo, en via lingvo.
Kaj malvolvis la mantelon. Vere, ŝi vidis tute verdan korpon, absolute glatan, kiel kukumo, sube de kiu eliras nur du gamboj. Ŝi miris plu:
- Sed... hm... nu... tamen, kiel vi reproduktiĝas?
- Tre simple! - li respondis, - jen tiel! - kaj ree tuŝis ŝin per la fingro.

候車亭站著一名年輕女士在等巴士. 她身旁來了個裹著長長外套的人. 過一會兒, 他靠近她, 用手指碰她. 她覺得奇怪. 他又用手指碰她. 她感到吃驚. 下次再碰後, 她問:
- 你幹什麼?! 你是誰?
那人回答:
- 我是外星人. 以你們的話講, 叫綠人.
解開外套. 真的, 她看到全身綠色, 身體光溜如黃瓜, 下面只有兩條腿. 她更好奇了:
- 但是... 嗯... 那麼你們怎麼生殖?
- 很簡單! - 他回答, - 就這樣! - 接著他再次用手指碰她.

manlajo (Mostrar o perfil) 28 de agosto de 2008 23:24:05

En juĝejo.
- Kiel mi vidas en la dokumentoj, la ŝtelado estas kvazaŭ via profesio.
- Kaj kion do vi volas, sinjoro juĝisto? Ĉu vi volas, ke mi ŝteladu por plezuro?

法庭裡.
- 從檔案資料看來, 你似乎把偷竊當成你的工作.
- 不然要怎樣, 法官大人? 你要我把偷竊當娛樂嗎?

manlajo (Mostrar o perfil) 30 de agosto de 2008 02:32:05

En juĝejo:
- Akuzito, kiom da fratoj vi havas?
- Du fratojn, sinjoro juĝisto.
- Kial vi mensogas? Via fratino ja diris al mi, ke ŝi havas tri fratojn.

法庭裡:
- 被告, 你有幾個兄弟?
- 法官大人, 有兩個.
- 你為什麼說謊? 你姐姐跟我說, 她有三個兄弟.

manlajo (Mostrar o perfil) 30 de agosto de 2008 23:00:25

En kinejo, iu sinjoro sidas kun sia hundo, kiu atente rigardas la filmon.
Alia sinjoro, kuriozigite, lin demandas:
- Ĉu vere via hundo rigardas la filmon? Kiel tio eblas?
- Vere, tio estas tre stranga afero, - respondas la unua sinjoro, - precipe konsiderante, ke ĝi tute ne ŝatas la romanojn!

劇院裡, 某先生與狗坐著, 狗專心看著電影.
另一位先生好奇地問他:
- 你的狗真的會看電影嗎? 怎麼可能?
- 是真的, 這是一件奇事, - 第一位先生回答, - 尤其是, 它完全不喜歡愛情片.

manlajo (Mostrar o perfil) 31 de agosto de 2008 23:52:08

En la aŭtobuso sidis malgranda stratbubo apud tre eleganta sinjorino. La nazo de la bubo ne estis pura, pro tio la sinjorino demandis lin:
- Ĉu vi ne havas naztukon?
- Jes, mi havas, sed mi ne pruntedonas ĝin al fremdaj personoj.

巴士裡, 男童坐在優雅的女士旁. 男童的鼻子很髒, 因而女士問他:
- 你有沒有手帕?
- 有呀, 我有, 但是我不借給陌生人用.

==
* Mi vojaĝas al Britio hodiaŭ, kaj revenos 9an de septembro. La forumon mi daŭrigos nur se mi povus retumi dum la vojaĝo.
* 我今起前往英國到 09/09 返回, 途中若能上網則會繼續本專欄.

De volta à parte superior