Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2008-septembro-23 01:12:22

Hundo preterpasas laborperejon kaj vidas ŝildon:
"Ni serĉas sekretarion, kiu kapablas tajpi 12 paĝojn hore kaj regas fremdlingvon." La hundo eniras, kaj demandas, ĉu oni ankaŭ akceptas hundojn.
- Ĉu vi scipovas tajpi? - demandas la virino malantaŭ la tablo.
- Jes, - diras la hundo, kaj eksidas ĉe libera komputilo kaj rapidege skribas leteron.
- Nu bone. Kaj kiel pri fremdlingvoj?
- Miaŭ, miaŭ!

狗經過職業介紹所看到招牌:
“誠徵每小時打字12頁並會外語的秘書” 狗走進去問: 狗是否也可應徵?
- 你會打字嗎? - 枱子後的女人問.
- 會, - 狗說, 隨即坐在沒人用的電腦前快速地寫起信來.
- 嗯很好. 那麼外語呢?
- 喵, 喵!

manlajo (Montri la profilon) 2008-septembro-24 00:01:41

Infaneto demandas patron:
- Paĉjo, kiom kostas kilogramo da bebo?
- Kara, oni ne vendas bebojn ...
- Kial, do, tuj kiam infano naskiĝas, oni ĉiam ĝin pesas?

小孩問爸爸:
- 爸, 嬰兒一公斤多少錢?
- 乖孩子, 嬰兒是不賣的...
- 那麼, 為什麼小孩一出生, 就要秤它的重量?

manlajo (Montri la profilon) 2008-septembro-25 00:19:47

Instruistino foje rakontis, ke Dio kreis ĉion, kaj ke la homo estas la plej altranga kreitaĵo. Ŝi volis scii, ĉu la infanoj komprenis la instruadon, kaj demandis:
- Kio estas la plej alta, kion Dio kreis?
Knabeto svingis la manon.
- Nu, Johano!
- La arboj.
- Jes, jes, ja! La demando estis eble iom erare formulita! Sed Adamo kaj Evo do, kion vi diras pri ili?
- Ili estis paro da pomoŝtelistoj...
Post tiu ĉi respondo estis neeble krei pian etoson en la klaso.

老師有次說, 上帝創造一切, 而人類是最高等的創造物. 她想知道, 學生們是否聽懂她所教的, 問道:
- 上帝創造最高的是什麼?
小男生搖手.
- 嗯, 約翰!
- 樹.
- 對, 對, 很好! 問題或許沒講清楚! 但是, 亞當和夏娃, 你們怎麼說?
- 他們是一對偷蘋果的小偷.
這個回答之後, 教室裡不可能再有虔誠氣氛了.

manlajo (Montri la profilon) 2008-septembro-26 01:34:05

Instruistino:
- Geknaboj, nun mi klarigos al vi, kio estas abstraktaĵo. Tio estas vorto, kiu prezentas tian aferon, kiun ne eblas tuŝi. Ĉu vi komprenis, ĉu vi povus diri al mi ekzemplon?
Unu el lernantoj:
- Peco da varmega fero.

老師:
- 同學們, 現在我要向你們解釋, 什麼叫抽象. 這個字表示不可碰觸之類的事. 你們了解了嗎, 你們可以給我舉個例子嗎?
某個學生:
- 很燙的鐵塊

manlajo (Montri la profilon) 2008-septembro-27 01:16:22

Instruistino:
- Petro, farbu fenestrojn sur la tria etaĝo.
Post unu horo.
Petro:
- Mi farbis la fenestrojn. Ĉu necesas farbi ankaŭ lignon de la kadroj?

老師: 彼得, 去漆三樓的窗子.
一小時後.
彼得: 我漆好窗子了. 窗框的木頭也要漆嗎?

manlajo (Montri la profilon) 2008-septembro-28 02:25:07

Instruisto al lernanto:
- Elpensu frazon, en kiu estu la vortoj "kiam" kaj "rigardi".
La lernanto:
- Kiam mi hazarde surpaŝis la kruron de nia kato, ĝi ekkriis: "Rigardi necesas, kien vi paŝas!"

老師對學生說: 用 '當' 和 '看' 造句.
學生: '當' 我不小心踩到家裡貓的腳時, 它叫著說: "走路要 '看' 路!"

manlajo (Montri la profilon) 2008-septembro-28 23:53:26

Instruisto: Diru, ĉu la musoj vivas longe?
Lernanto: Tio dependas de la katoj.

老師: 你說, 老鼠活得久嗎?
學生: 那要看貓而定.

manlajo (Montri la profilon) 2008-septembro-29 23:55:51

Instruisto:
- Ĉu ne estas mirinde, ke birdoj scipovas flugi al Afriko sen mapo kaj kompaso?
Eta knabo:
- Sed estus ja eĉ pli mirinde, se birdoj kunportus mapon kaj kompason!

老師: 不是很神奇嗎, 鳥兒不用地圖和羅盤而能夠飛到非洲.
小朋友: 如果鳥兒帶著地圖和羅盤, 那才更神奇.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 00:45:16

Interparolas du negocistoj.
- Vidu, iun nokton al mia kapo povas veni bona ideo. Por tio apud mi ĉiam estas papero kun skribilo.
- Kaj apud mi por tio ĉiam kuŝas la sekretariino.

兩個商人交談.
- 看, 夜裡我的腦袋可能想到好點子. 因此我身旁總是放著紙和筆.
- 為此, 我身旁則總是躺著女秘書.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-02 00:54:29

Iu tre kolera ulo, renkontante amikon survoje, lin severe alfrontas.
- Oni diras, ke vi kutime promenas kun mia edzino! Kiel vi povas tion fari?
- Mi ĵuras, ke tio ne estas vero, - respondas la amiko. - Ni ĉiam restas hejme!

某人氣怒地在路上遇到朋友, 嚴厲地對著他:
- 有人說, 你常和我太太散步! 你怎麼可以這樣?
- 我發誓那不是真實的, - 朋友回答. - 我們每次都留在家裡!

Reen al la supro