Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

von manlajo, 15. Dezember 2007

Beiträge: 1437

Sprache: 简体中文

manlajo (Profil anzeigen) 21. Oktober 2008 23:51:14

Kuracisto: Sciu, ke profunda spirado mortigas mikrobojn.
Malsanulo: Jes, jes. Sed kiel devigi mikrobojn spiri profunde?

醫生: 你要知道, 深呼吸可以殺死細菌.
病人: 是的, 是的. 但是要如何叫細菌深呼吸呢?

manlajo (Profil anzeigen) 22. Oktober 2008 23:47:25

Kvinjara Karlo venas hejmen sanga kaj kun vundo sur brako. La patrino demandas:
- Kie vi estis? Kial vi estas vundita?
- Tadeo ĵetis ŝtonojn al mi.
- Nu, en tia kazo vi devis voki min, - diris la patrino.
- Vin? Vi ja ne trafas eĉ muron de nia kabano, - respondas la filo.

五歲的卡羅回家流著血, 手臂上有傷. 媽媽問:
- 你去了哪裡? 怎麼受傷了?
- 塔德向我丟石頭.
- 嗯, 那時你該叫我, - 媽媽說.
- 叫妳? 妳連我們小木屋的牆都打不到, - 兒子回答.

manlajo (Profil anzeigen) 24. Oktober 2008 01:07:40

La estro de malsanulejo devas subskribi raporton. Distrite li elprenas termometron el la poŝo.
Lia sekretario avertas:
- Sinjoro profesoro, per termometro vi ne povas subskribi!
-Ho ve. Kie do mi lasis mian skribilon?

醫院院長必須寫報告. 不經心地他從口袋裡抽出體溫計.
他的秘書提醒他:
- 教授, 體溫計不能用來寫字.
- 糟糕. 我把筆放哪兒去了?

manlajo (Profil anzeigen) 24. Oktober 2008 14:54:08

La instruistino, donas lecionon pri religio:
- Nu, infanoj, mi ĵus klarigis al vi ĉiujn plezurojn de Paradizo. Levu manon, se vi ŝatus iri tien.
Ĉiuj infanoj levas la dekstran manon... krom Kruketo. Instruistino demandas lin:
- Sed Kruketo, kial vi ne volas iri al Paradizo?
Kruketo ploreme respondas:
- Mi ŝatus, sinjorino. Sed la panjo diris, ke mi devas iri rekte hejmen post la lecionoj!

老師上宗教課.
- 嗯, 小朋友, 我剛說明了天堂的各種樂趣. 想去的人請舉手.
所有孩子都舉了右手... 只有克魯克沒舉手. 老師問他:
- 克魯克, 為什麼你不要去天堂?
克魯克哭喪著回答:
- 老師, 我想去. 但我媽說, 下課後我必須立刻回家!

manlajo (Profil anzeigen) 26. Oktober 2008 00:56:24

La juĝisto demandas:
- Ĉu via ĵus mortinta amiko havis la kutimon paroli kun si mem, kiam li estis sola?
- Tion mi ne scias, - respondis la atestanto.
- Sed vi ja asertis, ke vi estas unu el tiuj, kiuj plej bone konis lin.
- Jes, sed mi neniam estis kune kun li, kiam li estis sola.

法官問:
- 你那剛過世的朋友是否習慣在獨處時自言自語?
- 我不知道, - 證人回答.
- 但是你指出, 你是最了解他的人之一.
- 不錯, 但我不曾在他獨處時和他在一起.

manlajo (Profil anzeigen) 26. Oktober 2008 23:01:32

La kompanio "Intel" post la sukcesa produktado de la procesiloj Pentium-1, Pentium-2, Pentium-3 kaj Pentium-4 decidis produkti procesilojn "Pentium vivas" kaj "La reveno de Pentium".

英特爾公司在成功生產奔騰 1, 奔騰 2, 奔騰 3, 及奔騰 4 處理器之後, 決定生產 '奔騰長存' 及 '奔騰復活' 處理器

manlajo (Profil anzeigen) 27. Oktober 2008 23:35:29

La kvarjara Anjo kuradas en la loĝejo kaj trafas en la banĉambron, kie ŝia patro duŝas sin tute nuda.
- Foriru tuj! - krias la patro kolere kaj konfuze.
Anjo trankvile foriras, cerbumas iom, kaj poste iras al la patrino kaj diras:
- Panjo, ĉu vi sciis, ke paĉjo estas knabo?

四歲的安娜在家裡跑來跑去, 撞進了浴室, 她爸脫光光在沖澡.
- 快走開! - 爸爸生氣且困惑地叫.
安娜默默離開, 想想後, 跑去媽那裡, 說:
- 媽, 妳知道爸是男生嗎?

manlajo (Profil anzeigen) 28. Oktober 2008 23:59:35

La lernantoj de la dua klaso skribas. La instruistino rimarkas, ke Peĉjo sidas sen fari ion. Ŝi diras al li:
- Vi denove venis sen krajono. Kion vi dirus pri soldato, kiu irus sen pafilo al la ekzercejo?
- Mi dirus, ke li estas generalo.

二年級學生在寫字. 老師注意到小比坐著沒事做. 她向他說:
- 你又沒帶筆來了. 如果軍人上操場沒帶槍, 你會怎麼說他?
- 我會說, 他是個將軍.

manlajo (Profil anzeigen) 29. Oktober 2008 23:04:37

La patrino de Marselo estis graveda. Kiam alvenas la tago de la akuŝo, la knabo restas dum kelkaj tagoj en la domo de la onklino Edna. Reveninte al sia hejmo, li trovas la bebon kaj ĝojiĝas. Onklino Edna, kiu ne havas edzon kaj gefilojn, komentas:
- Kia bela uleto... Mi ankaŭ volus tian bebon!
- Tio estas tre facila, onklino... Dormu dum kelkaj tagoj for de la hejmo kiel mi! - diras la knabo.

馬謝的媽媽懷孕, 分娩日子來時, 他到愛娜阿姨家住了幾天. 回家後, 他看到寶寶非常高興. 未婚還沒小孩的愛娜阿姨說:
- 多美的小人兒... 我也想要有這樣的寶寶!
- 阿姨, 那很簡單... 像我這樣到別人家去住幾天!

manlajo (Profil anzeigen) 31. Oktober 2008 01:10:40

La plej juna filino de la familio edziniĝis antaŭ naŭ monatoj. Kaj ĉiuj, en plej granda emocio, atendas la rezulton. Finfine, la flegistino aperas, portante kriantan, blankruĝan, nudan kaj karnan bubon, kaj ŝi kompleze prezentas ĝin al la 102-jaraĝa praavino, kiu de proksime rigardadas ĝin, kaj post longa esploro diras ridete:
- He he, estas knabo, se mi bone memoras.

家中最小的女兒九個月前結婚了. 大家都以最大的熱情等候著結果. 終於護士出現了, 抱著在哭, 嫰紅, 赤裸的肉體嬰兒. 她盛情地把它現給 102 歲的祖母, 祖母挨近看了又看, 久久思索後, 微笑著說:
- 嘿嘿, 如果我沒記錯的話, 那是個男生.

Zurück nach oben