Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-01 00:58:06

La tago antaŭ la naskiĝtago de la patro.
Filino: "Paĉjo, mi aĉetis florojn por vi!"
Patrino: "Sed vi ne rajtis rakonti tion!"
Filino: "Sed mi nenion diris pri la libro, kiun vi aĉetis!"

爸爸生日前一天.
女兒: 爸, 我買花要給你!
媽媽: 妳最好不要先說!
女兒: 我又沒說你買的是書!

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-02 03:15:31

La telefono de lernejo eksonoris. La profesoro iris al la telefono.
- Profesoro Miller aŭskultas.
- Mi sciigas, ke Karlo hodiaŭ ne povas viziti la lernejon, ĉar li estas malsana.
- Tion mi bedaŭras, mi deziras al li bonan resaniĝon. Kiu estas ĉe la telefono?
- Mia patro.

學校的電話響起. 老師去接電話.
- 我是米勒老師.
- 我要通知說, 卡羅今天不能去學校, 因為他生病了.
- 真是遺憾, 我願他很快康復. 請問是誰在打電話?
- 我爸爸.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-02 22:29:34

Larĝa kaj profunda fosaĵo plena de koto troviĝas en la strato. La aŭto de ŝoforo eniras kaj algluiĝas. Homo iras tien kaj demandas:
- Ĉu mi alkonduku ĉevalojn por eltiri la aŭton?
- Jes, - diras la ŝoforo.
La homo foriras kaj post mallonga tempo revenas kun ĉevaloj kaj eltiras la aŭton. La ŝoforo donas 100 eŭrojn al la homo.
- De la hieraŭa nokto, estis la dudeka aŭto, kiun mi eltiris, - diras la homo.
- Kiel? Ĉu vi laboras ankaŭ nokte?
- Jes, tiam mi verŝas akvon en la fosaĵon.

街上有個大而深的洞充滿了泥濘. 某司機的車陷了進去. 有人過來問道:
- 要我帶馬來把車子拉上來嗎?
- 好, - 司機說.
那人走開不久, 帶著馬把汽車拉了上來. 司機給他 100 歐元.
- 昨晚以來這是我拉的第二十輛車, - 那人說.
- 怎麼說? 你連晚上也工作啊?
- 是啊, 晚上我倒水進洞裡.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-03 22:15:21

Lernanto: Profesoro, laŭ mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno.
Profesoro: Mi konsentas, sed ne ekzistas pli malgranda noto.

學生: 教授, 我認為這次考試我不該得零分.
教授: 我同意, 但是沒有更低的分數了.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-05 00:05:15

Li: "Vespere ni tre agrable amuzos nin."
Ŝi: "Kion ni faros?"
Li: "Mi aĉetis tri kinobiletojn."
Ŝi: "Tri? Kiu do akompanos nin?
Li: "Mi aĉetis unu al via patrino, unu al via patro kaj unu al via frato."

他: 今晚我們好好享受.
她: 要幹什麼?
他: 我買了三張電影票.
她: 三張? 誰跟我們去?
他: 我買一張給你媽, 一張給你爸, 一張給你弟.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-05 23:26:42

Malgranda boato sinkas ne malproksime de la marbordo. Sur la boato, estas vireto, kiu kriegas:
- Helpu min! Helpu min! Mi ne scipovas naĝi!
De la bordo, alia viro lin severe riproĉas:
- Ne tiel kriu, diable! Ankaŭ mi ne scipovas naĝi, sed mi ne faras tian bruaĉon!

離海岸不遠的小船快沉了. 船上有個男子大叫:
- 救命! 救命! 我不會游泳!
岸上另一個男人嚴厲地罵道:
- 混蛋, 不要那麼大聲叫! 我也不會游泳, 但我可沒製造噪音!

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-07 04:01:47

Malgranda Peĉjo diras al la panjo:
- Niaj novaj najbaroj estas tre malriĉaj.
- De kie vi scias?
- Nu, kia kriado estiĝis, kiam ilia eta knabo forglutis moneron.

小比跟媽說:
- 我們的新鄰居很窮.
- 你怎麼知道?
- 嗯, 當他們家小男生吞了硬幣, 他們大吼大叫.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-07 23:52:47

Maljuna avarulo estas tre grave malsana.
- Karaj gefiloj, mi mallonge ankoraŭ estos kun vi. Kie estas Johano?
- Ĉi tie, paĉjo.
- Kaj kie estas Franjo?
- Ĉi tie, paĉjo.
- Kaj Maria?
- Ĉi tie, paĉjo.
- Kaj Panjo, kie estas ŝi?
- Ĉi tie, kara.
- Do, diru, fine: kiu estas en la vendejo?

老守財奴病得很重.
- 親愛的孩子們, 我和你們一起的時間不長了. 約翰在哪?
- 這裡, 爸.
- 法拉在哪?
- 這裡, 爸.
- 瑪麗呢?
- 這裡, 爸.
- 媽呢, 她在哪?
- 這裡, 老公.
- 那麼, 說吧, 結果誰留在店裡呀?

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-09 00:34:19

Maljunulo sentas sin mortonta kaj vokas sian multe pli junan kaj viglan edzinon al si:
- Nun mi baldaŭ mortos... diru al mi sincere, ĉu miaj infanoj vere estas miaj...
- Sed... hezitas la edzino. Kaj se montriĝos, ke vi ne estas mortonta?

老人覺得快死了, 叫來年輕許多且活力充沛的太太:
- 我就快死了... 老實告訴我, 我的孩子都是我的嗎?
- 但是... 太太遲疑著. 如果結果你沒有死呢?

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-09 23:47:37

Malsanulo vizitas kuraciston. Li demandas kuraciston:
- Kiam mi devas preni tiun medikamenton?
- Unu horon antaŭ la doloro.

病人去看醫生. 他問醫生:
- 我什麼時候該吃這個藥?
- 痛前一小時.

Reen al la supro