Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-21 02:42:35

Patrino demandas filineton:
- Nu, Danjo, kiom da bombonoj doni al vi?
- Tli.
- Ne tli, sed tri, - korektas ŝin la patrino. - Mi ne donos bombonojn ĝis kiam vi ne elparolos ĝuste.
- Kvin, - nun diras Danjo.

媽媽問小女兒:
- 嗯, 小丹, 要給妳幾顆糖果?
- 沙個.
- 不是沙, 是三, - 媽媽改正她的發音. - 如果妳發音不對, 我就不給妳糖果.
- 五個, - 小丹又說.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-22 00:28:09

Patrino: "Edziĝu, filo. Certe vi trovos virinon kun la samaj interesiĝoj."
Filo: "Mi ne bezonas virinon, kiu drinkadas kaj amindumas la aliajn."

母親: 結婚吧, 兒子. 你一定會找到有相同興趣的女人.
兒子: 我不要愛喝酒又獻殷勤的女人.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-23 02:45:23

Patro kaj filo rigardas televidilon:
- Paĉjo, kiel oni nomas la situacion de la viro, kiu havas du virinojn?
- Oni nomas ĝin "bigamio".
- Kaj multajn virinojn?
- Estas poligamio.
- Kaj unu solan?
- Monotona io.

父子在看電視:
- 爸, 男人有兩個女人的狀況該怎麼說?
- 叫 “重婚”.
- 有許多女人呢?
- 一夫多妻.
- 只有一個呢?
- 單調之事.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-23 23:16:15

Patro: "Ne mensogu. Kiam mi estis infano, neniam mi mensogis."
Filo: "Kiam do vi komencis mensogi, paĉjo?"

爸爸: 別說謊. 當我還是小孩時, 我從來不說謊.
兒子: 爸, 那麼你是從什麼時候開始說謊的?

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-24 23:56:16

Pedro estas en drinkejo kun Jozefina. Li diskrete fingromontras al apuda viro kaj diras:
- Tiu viro ĝenas min.
Jozefina estas surprizita:
- Sed li tute ne atentas pri vi.
Pedro:
- Jes! Ĝuste tio ĝenas min!

培多和友芝在酒館裡. 他謹慎地比著鄰座的男人, 說:
- 那個男人令我煩.
友芝感到驚奇:
- 但是他一點都沒注意到你.
培多:
- 對! 就是因為這樣令我煩.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-25 23:07:15

Petreto kaj Urseto kverelas.
Petreto diras:
- Mia patro povas per siaj manoj haltigi aŭton!
Urseto respondas:
- Tio estas nenio! Mia patro haltigas per nur unu sola mano centojn da aŭtoj!
- Ne eblas!
- Tio estas ebla! Mia patro ja estas trafikpolicisto.

小比和小武在爭論.
小比說:
- 我爸可以雙手擋住汽車!
小武回答:
- 那沒什麼! 我爸只用單手可讓好幾百輛車停住.
- 不可能!
- 有可能! 我爸是交通警察.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-27 00:04:07

Petro venas per sia aŭto al riparisto kaj diras:
- Estas malbona la bremso. Bonvolu ripari ĝin.
- Bone sinjoro, - diras la riparisto. - En la venonta semajno ĝi estos preta.
- Nur en la venonta semajno! - krias Petro. - Ĉu vi ne povas ripari ĝin pli rapide?
- Sed, sinjoro, vidu, kiom da aŭtoj estas por ripari!
- Mi vidas, sed mi havas grandan haston. Mi devas urge aŭto-veturi!
- Se tiom haste kaj urĝe, kial vi bezonas bremsojn?

彼得開車來找修車員, 說:
- 剎車壞了. 請修理.
- 好的, 先生, - 修車員說. - 下星期就會修好.
- 要到下星期! - 彼得叫道. - 你不能快點修它嗎?
- 但是, 先生, 請看看有多少車子等著要修理!
- 我看到了, 但是我很急. 我必須急著用車.
- 如果那麼快又急, 那你何需要剎車?

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-28 00:05:42

Pingveno eniras drinkejon:
- Donu al mi duoblan viskion.
La vendisto, embarasita, iras al sia ĉefo kaj rakontas la situacion. La ĉefo diras:
- Prenu de li 20 eŭrojn!
La vendisto tiel faris. La pingveno pagis kaj trankvile stariĝis apude, trinkante sian viskion. La vendisto, daŭre embarasita, sed scivolema, tamen kuraĝis demandi:
- Fakte, ne ofte pingvenoj vizitas nian drinkejon!
La pingveno respondas:
- Ili tute ne vizitos vin, se vi pagigos ilin po 20 eŭroj por ĉiu duobla viskio.

企鵝進到酒館:
- 給我雙倍的威士忌.
酒保很為難, 去跟主管說了狀況. 主管說:
- 跟它收 20 歐元!
酒保照做. 企鵝付了款, 安靜地站在一旁, 喝著它的威士忌. 酒保一直很為難, 但又好奇, 於是鼓起勇氣問:
- 事實上, 不常有企鵝來店裡喝酒.
企鵝回答:
- 如果每客雙倍威士忌你們要價 20 歐元, 它們將根本不會到你們店裡來.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-29 00:03:09

Pio estis konata al ĉiuj pro siaj petolaĵoj. Kiam dum leciono papera kolombo flugis sur la nazon de instruisto, kiam iu fenestro estis rompita aŭ iu alia malbonaĵo farita, ĉiuj tuj sciis, ke pri tio kulpas Pio. Ankaŭ Pio mem alkutimiĝis al tio, ke li estas kulpa pri ĉio, eĉ pri malbonfaroj de la aliaj knaboj. Foje dum leciono de Biblio la instruisto rakontis, kiel la mondo estis kreita. Li rimarkis, ke Pio tute ne aŭskultas. Tiam li demandis Pion, kiu tion faris. Pio estis batinta amikon, do li respondis:
- Mi tion faris, sinjoro instruisto, sed mi promesas neniam plu tion fari.

皮歐的調皮大家都知道. 每次上課時紙鴿子飛到老師的鼻子上, 某塊窗子破了, 或有什麼壞事, 大家立刻都知道, 那是皮歐犯的錯. 皮歐自己也習慣於此, 什麼錯都是他的, 甚至連別的小孩的惡行. 有次在上聖經課, 老師說著創造世界的故事. 他注意到皮歐根本就沒在聽. 此時他問皮歐, 是誰創造的. 皮歐剛打了同學, 因而回答:
- 老師, 是我, 但我承諾以後不會再弄了.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-30 01:40:42

Policisto sonoras al la pordo kaj knabeto malfermas.
- Ĉu mi povas paroli kun via patro?
- Ne, li ne estas hejme.
- Ĉu via patrino estas hejme?
- Ne. Ŝi ankaŭ kaŝis sin.

警察按門鈴, 小男孩開門.
- 我可以和你爸談談嗎?
- 不行, 他不在家.
- 你媽在家嗎?
- 不在, 她也躲起來了.

Reen al la supro