Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2008-decembro-08 00:19:00

Sinjoro Fistir havas stirpermeson nur kelkajn tagojn, kaj nun fiere rapidegas laŭ la strato. Subite policisto haltigas lin:
- Ĉu vi freneziĝis? Vi surveturis homon! Ĉu vi ne scias, kion vi nun devas fari?
- Jes, mi scias, - diras time sinjoro Fistir. - Mi devas halti, preni kaj kunporti la homon al hospitalo.
- Do, kial vi ne faris tion?
- Ĉar mi jam havas kvin vunditojn en mia aŭto kaj ĝi estas plena.

費提先生取得駕照才幾天, 現在則驕傲地在街上飆車. 突然警察攔下他:
- 你瘋了嗎? 你壓到人了! 你不知道現在該怎麼辦嗎?
- 是, 我知道, - 費提怯怯地說. - 我必須停車, 把那人拉上來, 帶他去醫院.
- 那麼, 你怎麼沒那樣做呢?
- 因為我的車子裡已有五個傷者, 車子滿了.

manlajo (Montri la profilon) 2008-decembro-08 23:06:47

Sinjoro, vojaĝanta en malgranda vilaĝo, rimarkas belegan kaj multvaloran antikvan teleron, kiu estas sur la tero ekster dometo. Eta katido langtrinkas lakton el ĝi. La riĉulo, dezirante la antikvan teleron, frapas je la pordo de la dometo, kaj diras al la sinjorino, ke li volas aĉeti la katidon.
La sinjorino proponas tre altan prezon. Ili negocas, kaj fine interkonsentas pri la kosto. La riĉulo transdonas la monon kaj prenas la katidon. Li ŝajne ekforiras, tiam haltas kaj diras:
- Ĉu mi ankaŭ havu la teleron de la katido?
La sinjorino diras:
- Ho, ne sinjoro. Tiun teleron ni uzas por vendi katidojn.

某先生在小鄉村旅行時, 注意到小屋子外的地上, 有個很漂亮很有價值的古董盤子. 小貓舔食著盤裡的牛奶. 這位富翁想取得那盤子, 過去敲小屋的門, 對女士說, 他想買那隻小貓.
女士要價很高. 他們討著價, 最後協議好價格. 富翁交了錢, 取了小貓. 他假裝就要離去, 卻停下來又說:
- 我是否也可以有小貓的那個盤子?
女士說:
- 喔, 先生, 不行. 我們是靠那個盤子來賣小貓的.

manlajo (Montri la profilon) 2008-decembro-09 23:31:49

S-ino Monpot estas riĉega maljuna virino, kaj tre... ŝparema (se ne diri "avara"). Ŝi vekiĝas matene, kaj malkovras, ke ŝia edzo, la maljunega s-ro Monpot, mortis dum la nokto. Ŝi demandas al si kiel anonci tiun novaĵon al la cetera familio. Do, ŝi sonoras al la servistino, kiu rapide alvenis. La neelspezema s-ino Monpot diras:
- Margo, vi boligu nur unu ovon por matenmanĝo!

孟波女士是個富婆, 但很...節儉 (如果不說 "小氣"). 早上醒來, 她發現她的老公老孟波在夜裡過世了. 她自問要如何告知家人此一消息. 因而她召來了女僕, 節儉的孟波女士說:
- 瑪果, 早餐煮一個蛋就好!

manlajo (Montri la profilon) 2008-decembro-11 00:02:27

Sportisto kuŝis malsana. Kuracisto mezuris lian temperaturon kaj diris: "Oj! 39!"
"Kaj... kiel alta estas la monda rekordo?", demandis la malsanulo.

運動員臥病. 醫生量了他的體溫, 說: "哇! 39!"
"那麼... 最高的世界紀錄是多少?" 病人問.

manlajo (Montri la profilon) 2008-decembro-12 00:31:30

Studento Manuelo fianĉiĝis. Oni tuj rimarkis, ke li tre ŝanĝiĝis. La amikoj komencis lin demandadi: "Ĉu vi vere tre amas Sonjon?" - "Jes." - "Kaj pro ŝi vi ĉesis drinkadi?" - "Jes." - "Kaj pro ŝi vi ne plu fumas?" - "Jes." - "Kaj pro ŝi vi eĉ ne kartludas?" - "Jes." - "Kial do vi ne edziĝas kun ŝi?" - "Vidu, mi venis al konkludo, ke kun tiom da virtoj mi povas trovi pli bonan edzinon ol Sonjo."

學生馬奴訂婚了. 大家發現他變了很多. 朋友們開始不停地問他:
- "你真的很愛素蘭嗎?" - "愛."
- "為了她你戒了酒?" - "對."
- "為了她你不抽菸了?" - "對."
- "為了她你甚至不再打牌了?" - "對."
- "那你為什麼還不和她結婚?"
- "看著, 我得到一個結論, 有了這麼多優點, 我可以找到比素蘭更好的老婆.”

manlajo (Montri la profilon) 2008-decembro-13 03:26:32

Stultulo alvenas malfrue al la teatro. La gvidistino diras al li:
- Sinjoro, jam de dudek minutoj la spektaklo komenciĝis. Mi petas, ke vi okupu vian sidlokon tre silente.
- Kial? Ĉu ĉiuj jam dormas?

傻子到戲院遲了. 領位員告訴他:
- 先生, 戲已開演 20 分鐘了. 我請你入座時要很安靜.
- 為什麼? 大家都睡著了嗎?

manlajo (Montri la profilon) 2008-decembro-14 02:29:13

Subite, maljuna sinjorino diras kolere:
- Mi estas tute certa, ke ĉiuj viroj estas idiotoj!
- Ne ĉiuj, - mezvoĉe respondas, ridetante, tre bontona sinjoro. - Multaj viroj neniam edziĝis.

突然, 老夫人生氣地說:
- 我完全確定, 所有男人都是笨蛋!
- 不是所有, - 微笑著, 語氣溫和的先生以中等音量回答. - 許多男人從來不曾結婚.

manlajo (Montri la profilon) 2008-decembro-14 23:30:33

Sur la plaĝo.
- Vidu, kia bela knabo staras tie.
- Tio estas ne knabo, sed knabino.
- Ne, tio certe estas knabo.
- Tute ne knabo. Ŝi ja estas mia filino.
- Ĉu? Do vi estas ŝia patro, ĉu?
- Ne, mi estas ŝia patrino.

海灘上.
- 看, 站那裡的那個男生好漂亮.
- 那不是男生, 是女生.
- 不對, 那明明是男生.
- 根本不是男生. 她是我女兒.
- 是嗎? 你是她爸爸, 對吧?
- 不對, 我是她媽媽.

manlajo (Montri la profilon) 2008-decembro-15 23:40:17

Testudo revenas hejmen el la trinkejo malfruan vesperon, kiam atakas kaj rabas lin tri limakoj.
Li raportas la aferon. Policisto notas la nomon, adreson, horon, kaj tiam demandas:
- Do, ĉu vi povas diri al mi kio okazis?
- Vere ne, ĉio okazis tre rapide! - respondas la testudo.

深夜裡烏龜走出酒館要回家, 被三隻蛞蝓攻擊又搶劫.
他去報案. 警察登記了名字, 地址, 時間, 然後問:
- 那麼, 你能告訴我出了什麼事嗎?
- 實在不知道, 一切發生得太快了 - 烏龜回答.

manlajo (Montri la profilon) 2008-decembro-17 00:22:43

Tra koridoro, preter du inter si parolantaj oficistoj preteriras nova sekretariino - juna, bela fraŭlino.
- Ho, kia belulino, - diras unu.
- Kvin infanoj, - trankvile rimarkas la alia.
- Ĉe ŝi? Ne povas esti?
- Ĉe vi.

走廊上, 兩個在交談的職員旁走過了新來的女秘書 - 一位年輕貌美的小姐.
- 呵, 真是個美女, - 其中一個說.
- 有五個小孩了, - 另一個冷冷地說.
- 她? 不可能.
- 你!

Reen al la supro