去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

manlajo, 2007年12月15日

讯息: 1437

语言: 简体中文

manlajo (显示个人资料) 2008年11月11日上午12:45:31

Marinjo diras al patrino:
- Panjo, mia amiketo Johano estas tre ĝentila.
- Kial, mia karulino?
- Hieraŭ ni lude surgrimpis arbojn kaj ĉiamfoje li permesis al mi iri antaŭe.
- Ho mia kara, certe li volis okulumi al via kalsoneto.
- Ĉu? Tamen, mi estas pli ruza ol li, mi forprenis ĝin.

瑪麗告訴媽媽:
- 媽, 我的小朋友約翰很斯文.
- 為什麼, 我的乖女兒?
- 昨天我們玩爬樹, 每次他都讓我在前面爬.
- 呵, 乖女兒, 他一定想偷瞄你的內褲.
- 是嗎? 那麼我比他還狡猾, 因為我脫了它.

manlajo (显示个人资料) 2008年11月11日下午11:31:33

Meznokte post la tria horo policisto haltigas preteriranton:
- Kien vi?
- Al prelego pri moralo, sinjoro.
- Ne blovu nebulon en miajn okulojn; kiu prelegas en tiel malfrua tempo?
- Mia edzino.

半夜三點後, 警察攔下路人:
- 去哪裡?
- 先生, 去聽道德演說.
- 別跟我吹牛; 誰那麼晚演說?
- 我太太.

manlajo (显示个人资料) 2008年11月13日上午12:11:07

Mortanta ulo estas en malsanulejo.
Kuracisto diras al lia edzino:
- Ni ĵus diris al li, ke li baldaŭ mortos. Eble, decas, ke vi parolu kun li nun.
La edzino eniras la ĉambron. La mortanta ulo diras:
- Mia kara. Estas io, kion mi devas diri. Mi vin malfidelis.
La edzino diras:
- Ŝŝŝ.... Ne priparolinda. Kial vi pensas, ke mi vin venenis?

臨終者在醫院.
醫生告訴他太太:
- 我們剛告道他, 他快死了. 或許妳該和他談談.
太太進入病房. 臨終者說:
- 親愛的. 有件事我必須說. 我曾對你不忠.
太太說:
- 噓... 不必說了. 為什麼你以為是我下毒?

manlajo (显示个人资料) 2008年11月13日下午10:44:13

Negocisto, revenante el longa vojaĝo, jam ĉe la haveno renkontas amikon:
- Mia edzino ne scias, ke mi alvenis. Mi iras tuj surprizi ŝin.
- Kun kiu?

商人長旅後回來, 在港口遇見朋友:
- 我妻子不知道我回來了. 我要給她一個驚奇.
- 和誰?

manlajo (显示个人资料) 2008年11月14日下午11:23:19

Nepo demandas sian avinon, kiu venis por gasti:
- Avinjo, sur kio vi dormas hejme?
- Sur sofo-lito, nepoĉjo.
- Sed kial vi mensogas?
- Ĉu eblas mensogi? Mi diris la veron.
- Kaj la patro diris, ke vi dormas sur sako da mono.

孫子問來家作客的奶奶:
- 奶奶, 在家妳睡什麼?
- 小乖孫, 我睡沙發床.
- 但是, 為什麼妳撒謊?
- 怎麼可能撒謊? 我說真話.
- 但爸爸說, 妳睡在錢袋上.

manlajo (显示个人资料) 2008年11月16日上午12:49:19

Okazas festo por profesoroj. Inter la ĉeestantoj estas filozofo kaj teologo.
Kiam la teologo renkontas la filozofon, li diras:
- Mi ĉiam kredis, ke filozofo estas homo, kiu serĉas en malhela ĉambro nigran katon, kiu ne estas tie.
La filozofo diras:
- Ho, mi komprenas. Mi ĉiam kredis, ke teologo estas homo, kiu serĉas en malhela ĉambro nigran katon, kiu ne estas tie kaj trovas ĝin!

教授們的宴會, 出席者當中有一位哲學家和另一位神學家.
神學家遇到哲學家時說:
- 我一直相信, 哲學家就是在暗室裡找不存在的黑貓的人.
哲學家說:
呵, 我了解. 我一直相信, 神學家就是在暗室裡找不存在的黑貓, 卻找到了它的人!

manlajo (显示个人资料) 2008年11月16日下午11:28:25

Oni scias, ke Ejnŝtejno elmigris al Usono. Li komencis labori en universitato, kie li estis alte taksata. Iutage, kunlaboranto renkontis lin surstrate kaj demandis lin:
- Majstro, kial vi, tiom alte taksata homo, portas tian malnovan kaj malbelan mantelon?
- Eĥ, ne gravas, ja neniu konas min ĉi tie.
Pasis jaroj... La sama kunlaboranto renkontas Ejnŝtejnon, vestitan per la sama malnova mantelo:
- Majstro, kial vi, tiom alte taksata homo, portas tian malnovan kaj malbelan mantelon?
- Eĥ, ne gravas, ja ĉiuj konas min ĉi tie.

我們知道, 愛因斯坦移民到美國. 他開始在大學工作, 受到很高的評價. 某日, 同事在街上遇見他, 問他:
- 大師, 那麼有身價的你, 為什麼穿那麼舊而醜的外套?
- 哎, 那不重要, 這裡沒人認得我.
過了幾年... 同一位同事遇見了還穿著同一件舊外套的愛因斯坦:
- 大師, 那麼有身價的你, 為什麼穿那麼舊而醜的外套?
- 哎, 那不重要, 這裡誰都認得我.

manlajo (显示个人资料) 2008年11月18日上午12:06:23

Onklino de la knabo malĝojas, ĉar ŝia dekjara nevo ankoraŭ suĉas la polekson. Por ke la nevo haltu la polekso-suĉadon, ŝi provas timigi lin:
- Ne suĉu la polekson! Se vi daŭrigos la suĉadon vi ŝvelos kaj ŝvelos ĝis kiam vi krevos!
La onklino ŝvelas la vizaĝon kaj svingas la brakojn, por montri krevadon.
La knabo timegas. Li ĉesas suĉi polekson. Neniam plu li polekson suĉis.
Post iom da tagoj, la knabo veturas buse. Virino graveda sidas apude. Vidante la ventron de la virino, la knabo diras al ŝi:
- Mi scias kion vi faris!

男孩的姑媽不喜歡她那十歲的侄子還在吮拇指, 為了讓侄子戒除吮拇指, 她試著要嚇他.
- 不要吮拇指! 如果你繼續吮, 你會膨脹又膨脹, 直到你爆炸!
姑媽鼓脹起臉並搖動雙臂表示爆炸.
男孩嚇壞了. 他停止吮拇指, 再也不吮拇指了.
幾天後, 男孩出門坐巴士. 旁邊坐個孕婦. 看到那女人的肚子, 男孩對她說:
- 我知道妳幹了什麼事!

manlajo (显示个人资料) 2008年11月18日下午11:07:00

Panjo kantas lulkanton al infano vespere en la lito.
Inter du strofoj, la infano demandas:
- Panjo, kion vi deziras, ĉu daŭre kanti, aŭ ke mi endormiĝu?

夜裡媽為床裡的小孩唱搖籃曲.
在兩段之間, 小孩問:
- 媽, 你希望怎樣: 繼續唱或我睡著?

manlajo (显示个人资料) 2008年11月20日上午1:23:23

Paola, 4-jara belulineto, konversaciis kun la onklo, kiu manpremis ŝian manon kiel bona amiko. La knabino rimarkis, ke lia mankavo estis ruĝa kaj plena da malgrandaj nodoj.
La onklo, de maldika haŭto, estas inĝeniero kaj restas dum horoj, stirante aŭton de unu konstruaĵo al alia.
Scivoleme la infano demandas:
- Kio estas tio en via mano?
- Estas kaloj! - li respondis.
Rapide ŝi demandas tre surprize:
- Ĉu vi uzas ŝuojn mane?

寶拉, 4歲小美女, 和舅舅在談話, 舅舅像好友般地握著她的手. 女孩注意到他手掌通紅而且滿是小結繭.
舅舅原本細皮嫩肉, 是個工程師常需好幾小時駕車從某工地到另一個工地.
小孩好奇地問:
- 你手掌裡的是什麼?
- 那是繭! 他回答.
突然她吃驚地問:
- 你把鞋子穿在手上?

回到上端