Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

af manlajo, 15. dec. 2007

Meddelelser: 1437

Sprog: 简体中文

manlajo (Vise profilen) 27. maj 2009 05.01.30

“Ne eble!” ŝi al mi rediras
“不可能!” 她回答

Virino petas konsilon de advokato:
- Mi deziras eksedziniĝi, ĉar mi ne povas akordiĝi kun mia edzo.
- Sinjorino, ĉu ne estus eble al vi interesiĝi pri la samaj aferoj kiel li? Kio lin interesas?
- La blondulinoj.

女人請教律師的諮商:
- 我想離婚, 因為我無法和丈夫調和.
- 女士, 你無法和他有相同的興趣嗎? 他喜歡什麼?
- 金髮女郎!

manlajo (Vise profilen) 28. maj 2009 09.45.02

Alia urbo, alia moro
不同城市, 不同風俗

Emiro kunigas siajn okdek konkubinojn kaj deklaras:
- Karaj miaj, mi devas forlasi vin.
Ĉiuj ekkrias:
- Kial?
Kun malaplomba mieno la emiro murmuras:
- Mi enamiĝis al alia haremo.

大公聚集他的八十名嬪妃, 並宣布說:
- 親愛的, 我必須離開妳們.
全體嘩然:
- 為什麼?
以不安的臉色, 大公喃喃道:
- 我愛上了另一處閨院.

manlajo (Vise profilen) 28. maj 2009 23.42.03

Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu
安撫友伴, 勿忘盤算

Juna amiko petas konsilon de Kruko:
- Mi estas embarasita. Mi konas du virinojn, kiuj volas edziniĝi al mi. Unu estas juna, tre bela, sed ŝi ne posedas eĉ tri stelojn. La alia estas riĉega 50-jara vidvino. Mi ne scias, kion fari.
- Ne hezitu eĉ sekundon, - diras Kruko. - En via aĝo gravas nur la juneco, la belo, la amo. Tuj forpuŝu la vidvinon kaj prenu la junulinon, eĉ se ŝi ne havas monon. Nur tiel vi estos feliĉa.
- Vi pravas. Mi faros, kiel vi diris. Ha! estas belege havi veran amikon, kiu tiom bone helpas onin!
- Ne danku min. Mi nur lasis mian koron paroli sincere. Ĝis revido.
- Ĝis revido.
- Ha! atendu. Mi forgesis demandi vin pri la adreso de la vidvino.

年輕朋友請克魯克提供建議:
- 我很為難. 我認識兩個女人, 兩個都想和我結婚. 一個很年輕, 很漂亮, 但是她連三塊錢也沒有. 另一個是富有的 50 歲寡婦. 我不知如何是好.
- 一秒鐘都不要遲疑, - 克魯克說. - 你現在的年齡重要的是年輕, 美貌, 以及愛情. 立刻推開寡婦, 娶了那年輕女郎, 即使她沒有錢. 這樣你才會幸福.
- 你說得對. 我將這麼辦. 哈! 有這樣肯幫忙的真正朋友豈不美哉.
- 不用謝我. 我只是誠心說出心裡話. 再見.
- 再見.
- 哈! 等一下. 我忘了問你那個寡婦的地址.

manlajo (Vise profilen) 30. maj 2009 01.30.45

Amkonkurantoj
情敵

Kruko kaj Baniko havas komunan amatinon. Ili vizitas ŝin alterne, kaj ĉio iras bone, ĝis ŝi gravediĝas.
Ambaŭ amikoj interkonsentas, ke, nesciante, kiu generis la idon, ili kune zorgos pri la nutrado kaj edukado de la venonta infano.
Iom da tempo antaŭ la akuŝo Baniko devas forvojaĝi pro siaj negocoj. Li petas sian amikon sendi al li telegramon, kiam lia amatino naskos la infanon.
En sudamerika hotelo Baniko ricevas jenan telegramon: "Marika naskis ĝemelojn stop la mia mortis stop Kruko".

克魯克和巴尼克共有一個情人. 他們輪流和她約會, 一切順利, 直到她懷了孕.
兩個朋友約定好, 既然不知道那是誰的孩子, 他們將一起照顧這未來小孩的扶養及教育.
產前巴尼克必須為生意遠行. 他請好友在情人生下小孩時打電報給他.
在南美的旅館裡, 巴尼克收到如下的電報: "瑪麗生了雙胞胎. 我的死了. 克魯克."

manlajo (Vise profilen) 31. maj 2009 01.52.42

Bin Laden kaj Papo en la ĉielo
賓拉登和教宗在天堂

Mortis hazarde samtempe la Papo kaj Bin Laden. La Papo tuj ekiris al la pordo de la ĉielo, sed Sankta Petro rifuzis al li la eniron. En tiu-ĉi momento alvenas Bin Laden. Tuj du anĝeloj malfermis la pordegon kaj bonvenigis lin kun senfina ĥoro.
Proteste la Papo turnis sin al Sankta Petro: “Tiu-ĉi fiulon vi lasas eniri, kaj min, kiu anstataŭis vin surtere vi forsendas!”
Respondis Sankta Petro: “Ek de vi estas Papo milionoj da homoj forlasis la eklezion. Sed unu aktiveco de Bin Laden en Novjorko – kaj jam la tuta homaro rememoras pri Dio kaj preĝas!”

教宗和賓拉登突然間同時過世. 教宗即刻去到天堂之門, 但是聖保羅不准他進入. 那時, 賓拉登來到了. 立即有兩個天使開了大門吟唱不斷地迎接他…
教宗向聖保羅抗議說: “這個壞蛋你讓他進去, 而替你留在地上的我你卻推開!”
聖保羅回答說: “自從你當了教宗已有好幾百萬人離開了教會. 而賓拉登在紐約的一個活動 – 已使全人類記起上帝, 並祈禱!”

manlajo (Vise profilen) 31. maj 2009 23.50.27

Bonaj kalkuloj, bonaj amikoj
好盤算, 好友伴

Kruko: Ĉu vi scias, kiom da kokritoj estas en Bervalo, ne enkalkulante vin?
Baniko: Kion vi aludas per “ne enkalkulante vin”?
Kruko: Pardonu. Se vi preferas, diru al mi, kiom da kokritoj estas en nia urbo, enkalkulante vin.

克魯克: 你知道, 柏瓦城不含你共有多少戴綠帽的*?
巴尼克: 你是什麼意思, 說 “不包含你”?
克魯克: 對不起. 就照你的喜歡, 請告訴我, 我們城裡包含你共有多少戴綠帽的?
* ‘戴綠帽’ 指妻子與人私通.

manlajo (Vise profilen) 2. jun. 2009 00.17.10

Ĉiela futballudo
天堂足球賽

Post sia morto la fama brazila futbalisto venis en la ĉielon. Ĉar li ankaŭ en la ĉielo ne povis resti sen fari nenion, li tie trajnis kreis futbalekipon, en kiu ludis multaj aliaj iamaj talentoj. Nun okazis, ke en la infero oni aŭdis pri tio, kaj tiam la ĉefdiablo invitis la ĉielan ekipon al granda pok-al-ludo. Kvankam preskaŭ ĉiuj iamaj famuloj estis en la ĉiela ekipo de Pele kaj por la infero ludis nur subklasaj ludistoj el iama usona kar-cersportgrupo, la infera ekipo gajnis 10 kontraŭ 0! - Kial? - Nu tute simple ĉar ĉiuj arbitroj estis en la infero!

有名的巴西足球員死後進了天堂. 因為在天堂裡他不做事也靜不下來, 在那裡他試著創組足球隊, 好讓許多其他的一時好手賽球. 地獄裡的人得知了這事, 因而大惡魔邀請天堂隊來參加足球大賽. 雖然幾乎所有的一時名人都在培樂的天堂隊裡, 而地獄隊裡只有曾在美國監獄球隊的二流選手, 但地獄隊卻以 10 比 0 大勝! - 為什麼? - 嗯, 很簡單, 因為所有裁判都在地獄裡!

manlajo (Vise profilen) 2. jun. 2009 23.28.40

Demando: Kial la junulinoj mallevas la okulojn, kiam aŭdas amkonfeson?
Respondo: Por kontroli la verecon de la deklaro.

問: 為什麼女生聽到愛的告白時會垂下雙眼?
答: 為了查驗那個宣告是否為真.

manlajo (Vise profilen) 4. jun. 2009 00.38.57

Dissaltos la obstinaj baroj
頑障將排除

Kamparano venigis novan kuraciston, por akuŝigi sian edzinon. Nun li atendas en la kuirejo, dum la kuracisto estas en la dormoĉambro apud la naskantino. Subite malfermiĝas la pordo, kaj la kuracisto petas:
- Rapide alportu al mi tenajlon.
La estonta patro donas tenajlon kaj fariĝas vere maltrankvila, kiam la kapo de la doktoro reaperas post tri minutoj:
- Tuj havigu al mi ŝraŭbilon.
Per tremantaj manoj la kamparano donas la ŝraŭbilon, kaj la kuracisto refermas la pordon. Ŝvitante, la kamparano aŭdas la ĝemadon de sia edzino en la dormoĉambro. La akuŝigisto subite eniras la kuirejon kaj diras:
- Nur per ĉizilo kaj martelo mi sukcesos...
La kompatinda kamparano svenas, kaj la kuracisto murmuras:
- Kiel do mi nun malfermu mian kojnumiĝintan ilujon?

鄉下人請來新科醫師為妻子接生. 他在廚房裡等著, 醫師則在產婦的臥室. 突然門開了, 醫師請求說:
- 快拿鉗子給我.
準父親遞給了鉗子, 真是緊張, 三分鐘後醫師的頭又探了出來:
- 快給我螺絲起子.
雙手發抖鄉下人給了起子, 醫師關起門. 冒著汗, 鄉下人聽到臥室裡妻子的呻吟聲. 接生者突然進入廚房, 說:
- 只好用鑿子和鐵槌我才有辦法…
可憐的鄉下人暈倒了, 醫師喃喃道:
- 現在我要如何才能打開那卡住的工具箱呀?

manlajo (Vise profilen) 5. jun. 2009 01.55.43

Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn
嘴唇塗蜜

Kun zorgoplena mieno Kruko revenas de la kuracisto. Li ĵus aŭdis, ke li havas diabeton. Ĉar li ne ekzakte scias, kio estas tiu malsano, li serĉas la difinon en la Plena Vortaro. En ĝi estas menciita 'perurina ellasado de sukero'.
Post longa meditado Kruko subite frapas per la pugno sur la tablon kaj ekkrias kolere:
- Ha! ne pro amo, sed nur pro frandemo tion faris al mi la fiulino!

面帶憂愁, 克魯克從醫師那裡回來. 他得知有糖尿病, 但不確定這是什麼病, 而去查詞典上的定義. 詞典裡提到 '排出含糖的尿'.
長思後, 克魯克突然拳打桌面生氣地叫出:
- 哼! 沒有愛, 那個壞女人給我的只是糖蜜.

Tilbage til start