לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

של manlajo, 15 בדצמבר 2007

הודעות: 1437

שפה: 简体中文

manlajo (הצגת פרופיל) 26 באוקטובר 2009, 13:35:15

En la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo instruistino demandas:
- Ĉu vi povas nomi kelkajn fruktojn?
- Jes. Pomo, piro, ĉerizo, banano kaj ... he ... kaj ... he ... la benata frukto de via ventro.

在柏瓦女士學校裡, 老師問:
- 妳能說出幾個水果名稱嗎?
- 可以. 蘋果, 棃子, 櫻桃, 香蕉, 還有... 嘿… 還有… 嘿… 妳肚子裡那個福報的果實.

manlajo (הצגת פרופיל) 26 באוקטובר 2009, 20:34:16

Ho, kiom estis mi kisata...
呵, 我被吻何其多...

En julio okazas en Bervalo unu el la plej gravaj junularaj Esp-kongresoj (853 partoprenantoj).
Sur la plaĝo promenas tri junaj bervalaninoj. En soleca loko ili subite haltas antaŭ viro, kiu dormas tute nuda kun gazeto malfermita sur la vizaĝo.
- Tio ne estas mia edzo, - diras la unua.
- Nek la mia, - diras la dua.
La tria aldonas:
- Li ankaŭ ne estas kongresano.

七月在柏瓦城舉行了一個最盛大的青年世界語大會 (853 出席人).
海灘上三個年輕柏瓦女子在散步. 到僻靜處, 她們突然停在全裸睡著, 張開雜誌蓋臉的男子面前.
- 那個不是我老公, - 第一個說.
- 也不是我的, - 第二個說.
第三個附和著說:
- 他也不是參加大會的.

manlajo (הצגת פרופיל) 29 באוקטובר 2009, 00:20:06

El la vivo de netaŭgulo
無賴的生活

- Kio estas viaj ŝatokupoj?
- Ĉaso kaj virinoj.
- Kaj kion vi ĉasas?
- Virinojn.

- 你的嗜好是什麼?
- 打獵與女人.
- 你獵什麼?
- 女人.

manlajo (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2009, 04:50:50

Quo vadis?
要做什麼?

En la katolika edukejo Nia Sinjorino de Bervalo estas festo por la grandaj lernantinoj de la lasta klaso.
Ili ĵus finis la studadon, kaj la monaĥino-direktorino demandas ilin, kion ĉiu faros post laso de la edukejo.
- Mi, - diras Volta. - estos misiistino, por konverti la kompatindajn sovaĝulojn.
- Belege. Tio plaĉos al Dio. Kaj vi, Poleta?
- Patrina moŝto, mi estos kuracistino kaj tiel kvietigos homajn suferojn.
- Bone, tre bone. Kaj vi, Armina?
- Mi simple estos edzino kaj patrino.
- Ankaŭ tio estas laŭdinda. Kaj vi, mia eta Prelunta?
- Mi fariĝos prostituitino.
- Kion vi diris?
- Jes, patrina moŝto, mi intencas fariĝi prostituitino.
- Ha! Dio estu dankata! Unue mi komprenis «protestantino».

柏瓦城的天主教女子學校在辦最近一班的年長學員慶會.
她們剛研習完畢, 修女班主任問她們, 離開學校後要做什麼.
- 我, - 佛爾塔說, - 要當傳教士, 讓可憐的野蠻人來信教.
- 太好了. 上帝會很高興. 波烈塔, 妳呢?
- 修女閣下, 我將當醫生來減輕人們的痛苦.
- 好, 很好. 妳呢, 亞蜜娜?
- 我只要當人太太做母親.
- 那也值得稱許. 而妳呢, 我的小貝倫塔?
- 我要當妓女.
- 妳說什麼?
- 是的, 修女閣下, 我想要當妓女.
- 呵! 感謝上帝吧! 這是我第一次了解了 "protestantino" 的意思. [譯註: 女清教徒, 女抗議者]

manlajo (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2009, 14:51:28

Ni dankas la venton
我們感謝風

Instruistino poezie klarigas al la lernantoj la misteron de la reproduktado:
- Kiel la vento portas semojn de planto al planto kaj fekundigas ilin, tiel naskiĝas la infanoj.
Juna klasano rimarkigas:
- En la dormoĉambro ne blovas vento.

老師詩意地向學童們解說生殖的奧密:
- 如同風帶著植物種子到另一棵植物而播種, 嬰兒的誕生也是這樣.
有個小同學說:
- 睡房裡不會吹風.

manlajo (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2009, 23:04:58

Agordu la brustojn
調整胸部

Virino venas al kuracisto.
- Sinjoro doktoro, unu mia mamo estas pli longa ol la alia.
- Tio estas kurioza. Bonvolu demeti la mamzonon.
Efektive, dum la dekstra mamo estas bele ronda, la maldekstra disfaldiĝas, malvolviĝas kaj falas teren. La kuracisto estas perpleksita.
- Sinjorino, eble vi havas specialajn seksajn kutimojn?
- Ho, ne, sinjoro doktoro. Nur mia edzo kutimas teni mian mamon enmane, dum li ekdormas.
- Tio ne estas nenormala. Mi konfesas, ke ankaŭ mi ŝatas nokte karesi la bruston de mia edzino, kaj ŝi tamen ne havas pro tio mamon dekoble pli longan ol la alia.
- Sed eble vi kaj via edzino ne dormas kiel ni en apartaj ĉambroj.

女人來找醫師.
- 醫師先生, 我的一個乳房比另一個長.
- 那很奇怪. 請取下乳罩.
真地, 右邊乳房圓潤美麗, 左邊的則摺下, 扭曲, 並向地下垂. 醫師感到困惑.
- 太太, 或許妳有特別的性習慣?
- 呵, 沒有, 醫師先生. 只是我先生睡覺時, 習慣握著我的乳房.
- 那並沒有不正常. 我承認, 我也喜歡夜裡撫摸我太太的胸部, 但她卻沒有因此而有比另一個長十倍的乳房.
- 但是, 可能你和你太太不像我們是睡不同房間.

manlajo (הצגת פרופיל) 1 בנובמבר 2009, 23:27:06

Truon de honoro flikos neniu tajloro
名譽之洞, 裁縫不縫

Li: Ĵuru al mi, ke mi estas via unua amoranto.
Ŝi: Jes, karulo, mi ĵuras. Sed mi ŝatus scii, kial ĉiuj viroj ĉiam postulas de mi la samon.

他: 對我發誓, 我是第一個和你做愛的人.
她: 好, 親愛的, 我發誓. 但我想知道, 為何男人都這樣要求.

manlajo (הצגת פרופיל) 2 בנובמבר 2009, 23:56:51

Deksepjarulo invitas mondumaninon.
十七少男邀世故女

- Ĉu vi volas danci kun mi?
- Mi ne dancas kun infano.
- Pardonu, sinjorino. Mi ne rimarkis, ke vi estas graveda.

- 妳要和我跳舞嗎?
- 我不帶孩子跳舞.
- 對不起, 女士. 我沒注意到你已懷孕了.

manlajo (הצגת פרופיל) 3 בנובמבר 2009, 23:33:54

Normandaj rakontoj
諾曼地故事

Du bovinoj interŝanĝas rememorojn pri siaj lastaj ferioj. La unua sopirĝemas:
- Ha! kiom bela, kiom arda estis la taŭro, kiun mi renkontis en Hispanujo!
La dua rikanas:
- En Normandujo mi konatiĝis kun enuiga bovo, kiu ĉiutage parolis nur pri sia operacio.

兩頭母牛交換上次自己度假的回憶. 第一頭嘆息道:
- 呵! 我在西班牙遇到的公牛真美, 真熱情!
第二頭冷笑道:
- 在諾曼地我遇見了一頭討厭的牛, 每天只談它的手術.

manlajo (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2009, 00:12:14

Kiu demandas, tiu ne eraras
問者無過

Baniko fiere klarigas al Kruko:
- Mi neniam havis seksrilatojn kun mia edzino antaŭ la edziĝo. Ĉu vi?
- Mi ne scias, Baniko. Memorigu min do pri ŝia fraŭlina nomo.

巴尼克驕傲地對克魯克說明:
- 婚前我不曾和我太太有性關係. 你呢?
- 巴尼克, 我不知道. 請告訴我她婚前本姓是什麼.

לראש הדף