Closed
Max. 500 messages.
Messages: 1437
Language: 简体中文
manlajo (User's profile) January 13, 2010, 12:23:32 AM
代用妻子
En Ĉikago Baniko vidas ĉe stratangulo aŭtomaton, sur kiu li deĉifras: «Mi faras ĝin pli bone ol via edzino».
Pasanto haltas, proksimigas sian pantalonfendon al la aparato kaj foriras post du minutoj kun kontenta mieno.
Baniko, ekscitite, metas unu dolaron en la aŭtomaton, malfermas sian pantalonfendon kaj konfidas sian viraĵon al la mirinda maŝino. Tuj li eligas laŭtan dolorkrion. La aŭtomato kudris al la pinto de lia generilo pantalonbutonon.
在芝加哥, 巴尼克在街角看到有一部自動機器, 上面寫著: "我做得比你太太還要好".
路人停下, 褲衩靠近機器, 兩分鐘後帶著滿足的面容走開.
巴尼克覺得很興奮, 投下一元美金給機器, 掀開褲衩, 將男物交給這神奇的機器. 即時他痛得大聲慘叫. 自動機在他的生殖器尖端縫了一顆褲用鈕扣.
manlajo (User's profile) January 14, 2010, 11:33:07 AM
吝嗇者
Kruko ferias en Skotlando. Ĉar li plurfoje aŭdis pri la proverba avareco de la loĝantaro, li decidas kontroli tion per propra sperto. Li eniras farmodomon kaj diras:
- Mi soifas.
La farmisto prezentas grandan poton da lakto, kiun Kruko ektrinkas. Li dankas kaj gratulas:
- Mi ĝojas konstati, ke vi estas donacema.
- Mi konfesas, ke mi nur tial donis al vi la lakton, ĉar antaŭe en ĝin falis rato.
- Fi! Porko vi estas, - ekkrias Kruko kaj kolere ĵetas la poton teren.
La skoto levas la ŝultrojn kaj siblas:
- Sendankaj estas tiuj turistoj. Nun li frakasis la pispoton de avinjo.
克魯克在蘇格蘭度假. 因為曾多次聽到有關該地居民吝嗇成性, 他決定親身檢驗一下. 他進到農舍, 說:
- 我好渴.
農夫給他一大壺牛奶, 他隨即喝了. 他致謝並賀道:
- 我真高興得知你很慷慨.
- 我承認, 我之所以把牛奶給你, 是因為它曾有老鼠掉下去.
- 呸! 你是豬, - 克魯克叫著, 並生氣地把那壺丟到地上.
蘇格蘭人聳聳肩並嘶叫著:
- 這些觀光客毫無謝意. 他竟連我祖母的尿壺也打破了.
manlajo (User's profile) January 15, 2010, 12:47:10 AM
一次的片刻享受
En angla klubejo apud malnova klubano sidas junulo. Li proponas al la maljuna ĝentilhomo:
- Sinjoro, ĉu vi deziras cigaron?
- Ne, dankon. Mi fumis nur unufoje en mia vivo, kaj tio naŭzis min.
Post horkvarono la junulo demandas:
- Ĉu vi volas trinki viskion?
- Ne, dankon. Mi trinkis brandon nur unufoje en mia vivo, kaj ĝi gustis aĉe.
Post pluaj dudek minutoj la junulo kuraĝas denove alparoli la abstinulon:
- Ĉu mi alportu al vi gazeton?
- Ne, dankon. La sola gazeto, kiun mi legis antaŭ 40 jaroj, estis tiom plena da mensogoj, ke mi de tiam ne plu legas. Sed, juna sinjoro, vi estas simpatia al mi. Mi ŝatus, ke vi konatiĝu kun mia filino. La junulo rikanas:
- La filino, certe, estas ununura.
在英國俱樂部中, 有個青年坐在某位老會員身邊. 他向這位老紳士提議說:
- 先生, 你要抽雪茄菸嗎?
- 不, 謝謝. 我一生中只抽過一次菸, 它令我頭暈.
過了一刻鐘, 青年又問:
- 你要喝威士忌酒嗎?
- 不, 謝謝. 我一生中只喝過一次白蘭地, 它味道差勁.
又過了二十分鐘, 青年再鼓起勇氣跟這位絕者說話:
- 要我去拿雜誌給你嗎?
- 不, 謝謝. 我四十年前唯一讀過的雜誌充滿謊言, 從此我不再閱讀. 然而, 青年人, 你對我很關心. 我想讓你認識我女兒.
青年冷笑道:
- 那女兒一定也是個獨生女.
manlajo (User's profile) January 16, 2010, 7:36:14 AM
水流 - 水清
Indiano unuafoje veturas vagonare kun sia plej amata edzino. Li soifas.
- Ino, alportu al mi akvon.
Ŝi foriras kaj baldaŭ revenas kun taso plena da akvo.
- Ino, alportu ankoraŭ akvon.
Ŝi foriras kaj post longa tempo revenas kun taso malplena. Al sia kolera mastro ŝi klarigas:
- Mi ne povis ĉerpi akvon. Palvizaĝulo sidas sur la poto.
有個印度安人有一次和他最鍾愛的妻子一起坐火車. 他渴了.
- 女人, 拿水給我.
她走開, 不久拿著一杯滿滿的水回來.
- 女人, 再去拿水.
她走開, 過了好久空著杯回來. 她對生氣的主人說:
- 我無法汲水. 有個白臉人坐在盆子上.
manlajo (User's profile) January 17, 2010, 11:52:53 PM
倫敦人後裔
Okaze de vojaĝo en Anglujo Kruko konatiĝis kun du distingitaj sinjoroj en londona drinkejo.
- Mi konas Londonon. Jam dum la milito mi restis du jarojn en via ĉefurbo.
- Ha! - diras la pli juna interparolanto. - En kiu kvartalo?
- Mi loĝis en Carnaby-strato.
La dua anglo, preskaŭ surda pro la grandaĝeco, demandas:
- Kion li diris?
- Patro, li diris, ke li jam vivis en Londono kaj loĝis en la Carnaby-strato.
Kaj, turnante sin al Kruko, li aldiras:
- Eble vi ankaŭ konis Margaret Belpug?
- Margaret! - ekkrias Kruko. - Kompreneble mi konis ŝin. Ha! Margaret! Admirinda putino. Ŝi arte fikis...
- Kion li diris? - demandas la maljuna anglo.
La alia krias en lian orelon:
- Patro, li diris, ke li bone konis panjon.
旅英期間, 克魯克在倫敦酒館認識了兩個有名望的先生.
- 我認識倫敦. 戰爭期間我已在貴國首都住了兩年.
- 呵! – 較年輕的口譯家說. – 哪個角落?
- 我住在卡那比街.
另一個英國人, 因高齡患有重聽, 問道:
- 他說什麼?
- 爸, 他說他曾住過倫敦, 住在卡那比街.
轉身向克魯克, 他接著說:
- 或許你也認識瑪格麗特‧貝爾普格?
- 瑪格麗特! – 克魯克叫出聲. – 當然我認得她. 呵! 瑪格麗特! 可敬的妓女. 她做愛有藝術...
- 他說什麼? – 老英國人問.
另一個附向他耳朵大聲說:
- 爸, 他說, 他和媽很熟.
manlajo (User's profile) January 19, 2010, 12:22:28 AM
小美人魚
El la taglibro de pasaĝerino:
Lunde: Mi ekvidis malproksime la kapitanon. Simpatia viro.
Marde, je la 9a: La kapitano ridetis al mi.
Marde, je la 19a: Mi estis invitita al la tablo de la kapitano. Li ĵuris, ke, se mi ne cedos al li, li sinkigos la ŝipon.
Merkrede, je la 9a: Hieraŭ vespere mi savis 850 homajn vivojn.
女旅客的日記:
星期一: 我遠遠看著船長. 是個有同情心的男子.
星期二, 9 時: 船長對我微笑.
星期二, 17 時: 我受邀到船長餐桌. 他發誓說, 如果我不讓步他要沉船.
星期三, 9 時: 昨晚我救了 850 條生命.
manlajo (User's profile) January 20, 2010, 12:16:31 AM
- Ĉu vi vidas tiujn gebiciklojn? Li amoras ŝin.
- Kaj kion vi atendas?
- La naskiĝon de la biciklido.
- Tio ne okazos.
- Kial?
- Vi estas tute freneza. Ĉu vi ne rimarkis, ke li havas pneŭmatikon?*
---
* Tiu frenezulo, iama rektoro de la bervala universitato (la mondfama «Kon-domo»), lernis parkere la Plenan Vortaron kaj sciis, ke pneŭmatiko estas «kaŭĉuka tubo por mildigi la skuojn».
兩個瘋子跑離觀護所. 其中一個在樹林邊找到他的同伴. 當他接近時, 另一個放手指在唇上 (噓!!) 並指著 50 米外有一輛男自行車靠著女自行車. 他輕聲說:
- 你看到那一對男女車嗎? 他愛她.
- 你在等什麼?
- 等自行車兒子的出生.
- 不會有那回事.
- 為什麼?
- 你瘋了. 你沒注意到, 他有膠輪嗎?*
---
* 那個瘋子曾是柏瓦城聞名於世的 "孔得膜" 大學的講師, 死記了整本大辭典, 因此知道膠輪的定義是: "有助減輕震動的橡膠管".
manlajo (User's profile) January 21, 2010, 12:34:28 AM
說話斯文, 凡事輕鬆
En bervala hotelo hastema servistino malsuprenkuras ŝtuparon. Ŝi stumblas, maltrafas la lastan ŝtupon, kaj post kolrompa cirklosalto ŝi retroviĝas kuŝanta sur la planko de la halo, kun la jupoj suprenfalditaj ĝis la mentono. Alilanda turisto tuj helpas ŝin restariĝi kaj demandas:
- Fraŭlino, ĉu suferi vi?
La juna servistino feliĉe sentas nenian doloron. Ŝi ridetas, aranĝas sian veston kaj diras kun petola mieno:
- Ĉu vi vidis mian lertaĵon?
- Ho, ne sciis mi, ke nomiĝi tiel tio.
柏瓦旅館裡, 性急的女服務員跑下樓梯. 她跌了一下, 沒踏到最後一級階梯, 破頸翻躍後, 她躺在大廳地板上, 裙子上捲起到下巴. 外國觀光客隨即幫她站起來, 問道:
- 小姐, 還好吧?
年輕女服務員幸好不覺得痛. 她微笑著, 整整衣服, 一臉淘氣地說:
- 你看到了我的好身手嗎?
- 呵, 我原本不知, 要這樣稱呼它.
manlajo (User's profile) January 22, 2010, 12:33:25 AM
失去了千百個種子
Malgraŭ diligentaj klopodoj kun sia edzino, viro ne sukcesas havi idojn. Li iras al faka kuracisto, kiu decidas analizi lian spermon. Por tia ekzameno oni bezonas freŝan semon. Flegistino donas al la viro teleron kaj enirigas lin en ĉambreton ornamitan per sugestaj bildoj de nudulinoj.
- Bonvolu poste sonorigi al mi, por ke mi tuj prenu la teleron.
Post kvardek kvin minutoj la flegistino malpacience frapas la pordon de la ĉambreto:
- Nu, ĉu vi ankoraŭ ne finis?
- Ha! ĉu vi kredas, ke tio estas facila? - protestas la viro. - Jam ok fojojn mi maltrafis vian malbenindan subtason.
儘管與老婆一起勤奮努力, 男人仍沒成功生子. 他去看專科醫師, 醫師決定分析他的精液. 那種檢查需要有新鮮的精液. 護士拿給他一個盤子, 帶他進到飾有誘人裸女的小房間裡.
- 事後請按鈴通知我, 我會立即來取盤子.
45 分鐘後, 護士急躁地敲著小房間的門.
- 嘿, 你還沒弄好嗎?
- 呵! 你以為那很簡單嗎? – 男人抗議道: - 已經 8 次了, 我都沒射中你那可惡的小碟子.
manlajo (User's profile) January 23, 2010, 1:35:40 AM
她彎身以便征服
Baniko havas bluaĵon sub okulo.
- Kio okazis al vi? - demandas Kruko. Ĉu akcidento?
- Ne. Butona afero.
- Ĉu butona afero?
- Jes, hieraŭ mi rimarkis, ke butono mankas al mia pantalonfendo. Ĉar mia edzino forvojaĝis, mi iris al nia pordistino. Ŝi klarigis, ke tio estas facila afero, ke mi eĉ ne bezonos demeti la pantalonon. Ŝi prenis kudrilon, fadenon, kaj post du minutoj la butono estis alkudrita. Ŝi faris nodon kaj estis ĝuste detranĉanta la finon de la fadeno per la dentoj, kiam ŝia edzo revenis hejmen...
巴尼克眼下有瘀青.
- 你怎麼了? – 克魯克問他. – 是車禍嗎?
- 不是. 是鈕釦的事.
- 鈕釦的事?
- 是呀, 昨天我發現長褲缺了一顆鈕釦. 因為太太外出, 我就去找女門房. 她說這很容易, 我不需脫下長褲. 她拿來針線, 兩分鐘後, 鈕釦縫好了. 她打了一個結, 然後用牙齒正要咬斷線頭, 此時她老公正好回家...