Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-08 01:22:51

Virino falis de la dekunua etaĝo sur straton. Ĉar ŝi ĵus estis en sia banĉambro, ŝi estas tute nuda. Pudora pasanto metas sian ĉapelon sur la subventron de la kadavro. Proksimiĝas multaj helpemuloj, sed policano venas kaj ordonas:
- Ne tuŝu ŝin. Ni unue eltiru la viron.

女人從 11 樓跌落街上. 因為她是從浴室跌下的, 全身赤裸. 羞怯的路人用他的帽子蓋住屍體下部. 許多熱心人士靠了過來, 警察也來了, 命令道:
- 別碰她. 我們先把男人拉出來.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-09 00:07:20

Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon
拔母雞的毛, 別吵醒女主人

- Sinjorino Kruko, vi aspektas tre laca. Kio estas al vi?
- Pro la malsano de mia edzo mi ne povas dormi.
- Oni tamen diris al mi, ke vi dungis noktan flegistinon.
- Jes, ĝuste pro tiu juna ulino mi ne povas dormi.

- 克魯克太太, 妳看起來很累. 妳怎麼了?
- 因為老公生病, 我夜裡不能睡.
- 聽說妳雇有夜間護士.
- 對, 就是因為那個年輕女子, 讓我不能睡.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-10 02:47:02

Duonvoĉe
輕聲

En drinkejo sinjoro ekvidas sinjorinon, kiu staras sola ĉe angulo de la bufedo. Li proksimiĝas kaj flustras al ŝi:
- Ĉu mi rajtas regali vin per iu trinkaĵo?
Ŝi krias laŭte:
- Kion? Ĉu kuŝi kun mi?
La kelneroj kaj gastoj rigardas la sinjoron kun malaproba mieno. Li estas tre konfuzita, kaj denove flustras:
- Sinjorino, vi certe miskomprenis min.
Ŝi krias eĉ pli laŭte:
- Kio? Kun edziĝinta viro! En hotelo!
Konfuzegita, li reiras al sia loko, dum la ĉeestantoj murmuras minacojn.
Post momento la sinjorino proksimiĝas al li kaj diras:
- Bonvolu senkulpigi min. Mi estas profesorino pri psikologio, kaj mi nur studas la reagojn de la publiko.
Tiam li blekas:
- Kiom? Ĉu tri mil stelojn?

酒館裡某先生看見一名女士落單站在自助餐角落裡. 他走過去輕聲道:
- 我可以請妳喝一杯嗎?
她大叫道:
- 什麼? 和我睡覺?
侍者及客人們以不屑的表情看著那位先生. 他很困惑, 再次輕聲道:
- 女士, 你的確誤解了我.
她更大聲地叫道”
- 什麼? 與有婦之夫! 去旅館!
感到困惑的他, 回到原處, 其他人則憤憤不平.
片刻後, 那位女士靠近他, 說:
- 請多包涵. 我是心理學教授, 我只是在研究大眾的反應.
此時, 他嘶叫著:
- 多少? 3000 元嗎?

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-11 00:53:05

Magia rondo
神奇的圈圈

Kun revolvero enmane bandito perforte eniras dormoĉambron de Baniko. La geedzoj ĵus prepariĝis al enlitiĝo. Per kreto la bandito desegnas cirklon sur la planko kaj minace ordonas al Baniko:
- Vi staru en la cirklo. Se vi eliros el ĝi, mi pafmortigos vin.
Poste la bandito kaptas s-inon Baniko, puŝas ŝin sur la liton kaj perfortas antaŭ la okuloj de la edzo. Kvarfoje li atencas ŝin, kaj frumatene forkuras el la dormoĉambro. Tiam Baniko ekridegas. Lia edzino miras:
- Mi ne komprenas, kial tia teruraĵo tiom gajigas vin.
- Jes, mi eliris du fojojn el la cirklo, sed li eĉ ne rimarkis.

左輪槍在手, 惡徒闖入巴尼克臥室. 夫婦倆正準備上床. 惡徒用粉筆在地上畫了一個圈, 脅迫巴尼克說:
- 站在圈子裡. 如果你走出圈子, 我就斃了你.
接著, 惡徒抓了巴尼克太太, 將她推倒在床, 在她老公眼前施暴. 他四次性侵了她, 直到清晨才離開臥室. 此時, 巴尼克大笑. 他老婆好奇地問:
- 我不解, 為何那種恐怖的事讓你高興.
- 是的, 我兩次離開那圈圈, 他一點都沒注意到.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-12 00:41:09

Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo
勿以年齡論智慧

Li ĵus konatiĝis kun ŝi sur strato. Nun ili estas en hotela ĉambro. Kiam ŝi senvestiĝas, li timas, ke ŝi estas neplenaĝa.
- Kiom vi aĝas?
- 13 jarojn.
- Rapide revestu vin kaj foriru.
- Kial? Ĉu ankaŭ vi estas superstiĉa?

他剛在街上認識了她. 此時他們在旅館房間裡. 當她在脫衣時, 他擔心她尚未成年.
- 妳幾歲?
- 13 .
- 快穿上衣服並離開.
- 為什麼? 你也迷信嗎?

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-13 00:37:20

La sepjara Jelino pelas bovinon sur strato. La paroĥestro, preterpasante, demandas ŝin:
- Kien do vi iras, etulino?
- Mi kondukas nian bovinon al virbovo, sinjoro paroĥestro.
La pastro indignas, ke junan animon povos endanĝerigi tia spektaklo.
- Ĉu do via patro ne povus okupiĝi pri tio?
- Ne, sinjoro paroĥestro. Tion devas fari virbovo.

7 歲的葉琳在街上趕著母牛. 路過的教區牧師問她:
- 妳要去哪, 小女生?
- 我帶母牛去找公牛, 牧師先生.
牧師憤慨, 這年幼的靈魂將受那一幕所戕害.
- 你爸不能自己做嗎?
- 不行, 牧師先生. 只有公牛才能做.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-14 03:18:07

La nepoj vin benos
子孫將造福你

Juna naivulino ĵus pasigis ĉe onklo Kruko la unuan edziĝonokton. Matene informiĝas Kruko:
- Nu, ĉu mi povas esperi baldaŭ esti praonklo?
- Jes, - respondas ls simplanimulino, - mi havos kvin ĝemelojn.

年輕的天真女孩剛在克魯克叔叔家度過新婚夜. 清晨, 克魯克問她:
- 嗯, 我可以期待很快當叔公嗎?
- 可以, - 天真女孩答道, - 我將會有五胞胎.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-15 00:51:41

Ĉu li?
他嗎?

En hotelon venas invertito vestita tiel, ke skribado de la gastoslipo embarasas la pordiston. Ĉe la rubriko «sekso» la pordisto demandas:
- Ĉu vira?
- Jes, - miaŭas la ulo. - sed ne fanatike.

同性戀者進入旅館, 他的穿著令門房難以登記住客表. 門房問他 “性別” 欄:
- 是男的嗎?
- 是, - 他嗲聲道. – 但不很熱心.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-16 01:12:36

Du malsanoj
兩種病

La paroĥestro de Bervalo devas vojaĝi al episkopa urbo. Vespere, promenante en mallarĝaj stratoj malantaŭ la katedralo, li estas tentata de publikulino. Lia karno iĝas malforta, kaj li pekas.
Post dek tagoj li rimarkas, ke tiu kulpo ne restis sen sekvo. Li decidas konsulti maljunan, kompreneman kuraciston.
- Sinjoro paroĥestro, vi havas belegan blenoragion. Mi tuj preskribos al vi efikan kuracilon.
- Sed, sinjoro doktoro, mi ne povos prezenti vian recepton al la apotekisto. Li estas fanatika kontraŭklerikalulo, kaj li mokos min.
- Nur diru al li, ke vi suferas karbunklon.
La apotekisto tuj komprenas, pri kio temas. Kun ruza mieno li demandas:
- Nu, sinjoro paroĥestro, kiel do vin atakis tiu karbunklo?
- Tute okaze mi renkontis amikon. Tiu amiko invitis min al manĝo. Okaze en la menuo estis kuniklaĵo. La kuniklo verŝajne havis karbunklon.
La apotekisto donas la preskribitan kuracilon kaj aldonas skatoleton da kondomoj, dirante:
- Sinjoro paroĥestro, se okaze vi denove renkontos amikon, kiu okaze invitos vin al manĝo, dum kiu estos okaze surtabligita kuniklaĵo, kiu povus okaze havi karbunklon, surmetu do antaŭe tion sur la pinton de via ... forko.

柏瓦城教區牧師必得旅行去主教城市. 夜裡, 在大教堂後狹窄的街道散步時, 他受到妓女的引誘. 他的肉體軟弱了, 因而犯了錯.
十日後, 他注意到那個錯誤並不是沒有後果. 他決定去看年長, 理解的醫師.
- 牧師先生, 你得了嚴重的淋病. 我就給你開特效藥處方.
- 但是, 醫師先生, 但是我無法把你的藥方單拿去給藥師. 他是個瘋狂的反教權主義者, 他會嘲笑我.
- 只要跟他說, 你得了炭疽.
藥師隨即理解, 這是怎麼回事. 帶著狡猾的表情, 他問道:
- 嗯, 牧師先生, 炭疽是怎麼來的?
- 純然是因為我遇見朋友. 那位朋友邀我去吃飯. 正好菜單中有兔子肉. 那兔子好像原本就有炭疽.
藥師給了處方單上的藥, 並加上一小盒的安全套, 說:
- 牧師先生, 如果你再遇上朋友, 他又邀你去吃飯, 而又正好有兔子肉上桌, 那兔又正好有炭疽, 就把這東西套在那根的尖端...叉子.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-17 02:23:36

Por la bervala hospitalo estas serĉataj novaj flegistinoj. Profesoro pridemandas kandidatinojn:
- Fraŭlino, kiu organo povas senlace dilatiĝi dudek sinsekvajn fojojn?
- Fi, sinjoro profesoro, mi estas senpeka junulino, kaj mi ne rajtas respondi tiajn ŝokajn demandojn.
- Fraŭlino, unue temas pri la pupilo, due ni ne bezonas vin, kiel flegistinon, kaj trie mi povas antaŭdiri al vi grandajn disreviĝojn en la vivo.

柏瓦醫院徵求護士, 教授問應徵者:
- 小姐, 哪個器官可以連續擴張 20 次而不累?
- 呸, 教授先生, 我是清純少女, 我不該回答那種驚悚的問題.
- 小姐, 首先, 那是瞳孔, 其次, 我們不需要妳來當護士, 第三, 我可以預告妳人生夢想的大瓦解.

Reen al la supro