Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-18 03:47:22

Lasu nin venki la baron
讓我們克服障礙

Bervalanino iras al kuracisto.
- Sinjoro doktoro, mi ŝatus havi infanon, kaj mi ne sukcesas.
- Sinjorino, bonvolu senvestiĝi kaj kuŝiĝi ĉi tie.
- Sed, sinjoro doktoro, mi preferus, ke la infano estu de mia edzo.

柏瓦女子去看醫師.
- 醫師先生, 我想要有小孩, 但是沒有成功.
- 女士, 請脫下衣服, 躺在那裡.
- 但是, 醫師先生, 我希望那小孩是來自我的老公.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-19 00:38:40

La naŭzo
噁心

Oni ĵus eltiris el la bervala golfo viron, kiu estis dronanta. Nun li kuŝas sur la plaĝo, kaj pluraj homoj provas revivigi la sveninton. Uzata estas la buŝalbuŝa tekniko. La policestro de Bervalo, inteligenta oficisto (kia estas cetere ĉiu policano), rimarkigas:
- Tia procedo ne taŭgas, ĉar liaj dentoj estas forte kunpremitaj. Ni prefere enblovu al li aeron tra la anuso. Por tio oni bezonas nur ŝalmon.
Ŝalmo estas enigita en la postaĵon de la savoto, kaj dek helpemuloj siavice plenblovas la inteston de la kompatindulo. Ankaŭ Kruko estas petata malplenigi siajn pulmojn por tiu nobla tasko. Li komence eligas la ŝalmon, turnas ĝin kaj enigas la alian pinton en la postaĵon.
- Kial vi faris tion? - demandas la policestro.
- Mi nur zorgas pri higieno. Mi ne volas meti mian buŝon al objekto jam suĉita de multaj fremduloj.

溺水男子被從柏瓦海灣拉起. 現在他躺在沙灘上, 好幾人試著救活這昏迷者. 用了嘴對嘴的技法. 柏瓦警長是個智能過人的警官 (所有警察確實都是如此) 提醒說:
- 這種方法不管用, 因為他牙齒緊閉著. 我們最好透過肛門把空氣追進去. 這樣做只需要一根吹管.
吹管插進了待救者的屁股, 十名熱心人士輪流吹氣進這可憐蟲的腸子裡. 克魯克也被請求為這高貴的工作放空他的肺. 他首先把吹管抽出, 調轉它, 用另一端插進屁股.
- 你為什麼這樣做? – 警長問.
- 我最在意衛生. 我不想用嘴含他人吸過的物體.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-20 00:44:53

Parolado kun fraŭlino ripozanta
與休息小姐談話

Kruko sukcesis delogi sian sekretariinon. Nun, anhelante pro la ĵusa barakto, ili kuŝas sur ŝia lito kaj ripozas momenton. Kruko sentas konsciencriproĉojn. Li murmuras:
- Ho, kiel mi kuraĝos prezentiĝi antaŭ mia familio, antaŭ miaj amikoj, post kiam mi pekis du fojojn?
- Ĉu du fojojn?
- Jes, kompreneble, ĉu vi ne deziras, ke ni tuj rekomencu?

克魯克成功地勾引了他的女秘書. 現在, 剛纏鬥後還在喘著氣, 他們躺在她床上稍做休息. 克魯克感到良心的遣責. 他喃喃道:
- 呵, 犯錯兩次後, 我要如何再見我的家人, 我的朋友?
- 兩次?
- 是的, 當然, 妳不想我們立刻再來一次嗎?

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-21 00:43:39

Excelsior!
妙哉!

Policano vizitas maljunulinon, kiu plendis, ke viro promenas ĉiutage tute nuda en loĝejo situanta sur la alia flanko de la strato.
- Jes, sinjoro policano, li eĉ senhonte plenumas sian edzan devon antaŭ miaj okuloj.
La policano proksimiĝas al la fenestro.
- Sinjorino, mi vidas nenion.
- Atendu. Se vi metos seĝon sur la tablon, kaj se vi grimpos sur la seĝon, vi povos vidi ĉion.

警察造訪老女人, 她曾投訴對街住宅裡有男子每天裸身走動.
- 是的, 警察先生, 他甚至無耻地在我眼前滿足他的雄性需求.
警察走近窗子.
- 女士, 我什麼也看不到.
- 等等. 如果你把椅子放在桌子上, 然後如果你爬上椅子, 你就可看到一切了.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-21 23:35:51

Viskion kaj virinon
威士忌配女人

Aviadisto ĵus klarigis al la pasaĝeraro:
- Ni flugas dek mil futojn alte, dekstre vi vidas la Alpojn, maldekstre insuleton. Post dekdu minutoj ni surteriĝos en Bervalo.
Li tute forgesas malŝalti la mikrofonon kaj diras plu al la dua piloto:
- Ĉu vi scias, kiom mi nun ŝatus? Malvarman viskion kaj varman virinon.
Timante, ke la konversacio fariĝos ankoraŭ pli ŝoka, la stevardino impetas al la pilotejo, sed maljuna pasaĝerino haltigas ŝin kaj diras kun maliceta mieno:
- Fraŭlino, vi forgesis la viskion.

機長剛向乘客說明:
- 我們的飛行高度 1 萬呎, 右方可以看到阿爾卑斯山脈, 左方有個小島. 12 分鐘後我們將降落在柏瓦城.
他全然忘了關掉麥克風, 而繼續與副駕駛說話.
- 你知道, 我現在最想要什麼嗎? 冰威士忌與熱女人.
為了怕對話會變得更驚人, 女空服員衝向駕駛艙, 但年老女乘客攔了她, 滿臉淘氣地說:
- 小姐, 妳忘了帶威士忌.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-22 23:49:58

Kien la poezio?
詩何處去?

Kruko freneze enamiĝis al nova, juna, belega in-struistino de bervala lernejo. Li ofte sendas al ŝi amleterojn kaj brulajn poemojn, sed vane. Ŝi ne volas lasi sin delogi. Ŝi eĉ tiel malpacienciĝas, ke foje kolere krias al li sur la strato:
- Sinjoro, per viaj versaĵoj mi viŝas mian postaĵon.
Tuj Kruko reprenas sian Parnasan Gvidlibron kaj skribas al la belulino:
«Amleteroj miaj ne paniku;
Ofte viŝo estas tre bonfara.
Tiu viŝpapero komuniku
Mian venon al la tru' najbara.»

克魯克瘋狂地愛上柏瓦城學校新來的年輕美麗的女老師. 他常寄給她情書和熱情的詩, 但都一去無回. 她不願被引誘. 她甚至顯得不耐煩, 有次還在街上對他大叫:
- 先生, 我用你寫的東西去擦屁股.
克魯克隨即取出帕納斯手冊, 寫給美人:
"我的情書別著急,
擦拭往往表善意;
借此拭紙傳信息,
告知鄰孔我必抵."

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-23 23:41:55

Nun ne saltu for!
現別跳開!

En litvagono juna paro ĝuas sian edziĝovojaĝon, dediĉante sin al voluptaj ludoj. Dum la dolĉa plenumado de geedzaj devoj, ŝi balbutas per svena voĉo:
- Karulo, faru al mi infanon.
- Jes.
- Ni nomu lin Deziderato.
- Jes.
Ĝuste en la momento, kiam ili atingas la kulminon de la feliĉego, la trajno ial subite haltas, kaj la viro estas abrupte ĵetita sur la vagonan plankon. La edzino ekkrias:
- Karulo, ĉu vi kontuziĝis?
- Ne, mia amatino, sed Deziderato frakasis sian kapon kontraŭ la fenestron.

臥舖火車上, 享受著新婚旅行的年輕佳偶全心玩著情慾遊戲. 正甜美盡著夫妻義務時, 她以昏沉的聲音結巴著說:
- 親愛的, 給我個孩子.
- 好.
- 我來叫他德茲得拉.
- 好.
就在那刻, 他們要到達幸福頂點時, 火車突然停下, 男的被彈到火車地板上. 妻子大叫:
- 親愛的, 碰傷了嗎?
- 沒有, 我的甜心, 但德茲得拉的頭撞上了窗子.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-24 23:38:45

Eroj
屑片

Vespere sensperta junulino promenas tra la kamparo kun sia fianĉo. Li kisas kaj karesas ŝin. Post momento li devas iom malproksimiĝi, por malpezigi sian vezikon. En la luna lumo la tremanta virgulino vidas tion, kio baldaŭ faros ŝin virino. Plorante, ŝi konfesas al la fianĉo:
- Bonvolu min senkulpigi, sed mi ĵus nevole vidis la amplekson de via viraĵo. Ni ne povas geedziĝi, ĉar tia monstraĵo neniam adaptiĝos al mia delikata juvelo.
La junulo provas konsoli la naivulinon:
- Ne timu, karulino. Antaŭe mi rabotigos ĝin.
Post kelkaj semajnoj venas la edziĝo kaj la edziĝonokto. Subite la ĝukrioj de la juna edziniĝinto sonoregas tra la tuta domo, kaj la gastoj iom miras, kiam aŭdas ŝin laŭte ĝemi:
- Ho, karulo, realgluu la rabotaĵojn.

夜裡, 清純少女與未婚夫散步在園野. 他親她又撫摸她. 接著, 他須稍離片刻, 以減輕膀胱重量. 月光下, 害臊的處女看到了那將使她成為女人的物件. 泣著, 她向未婚夫承認:
- 請原諒我, 我剛無意中看到你那龐大的東西. 我們不能結婚, 因為那怪物永難適合我的巧寶貝.
青年試著建議無邪的她:
- 別怕, 親愛的. 我會先將它削小.
幾周後, 完成婚禮, 到了新婚夜. 突然年輕新娘的浪叫響徹全屋, 客人們更是好奇地聽到她大聲吟道:
- 呵, 親愛的, 把削掉的再補回去.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-26 01:09:22

F-ino Kruko iras kun sia patrino al kuracisto.
- Bonvolu senvestiĝi, fraŭlino.
- Sed, sinjoro doktoro, estas mi kiu malsanas, - diras la patrino.
- Nu, bone, sinjorino. Montru al mi vian langon.

克魯克小姐和她媽去看醫師.
- 請脫衣, 小姐.
- 可是, 醫師先生, 生病的是我, - 母親說.
- 喔, 好的, 女士. 伸出舌頭讓我看.

manlajo (Montri la profilon) 2010-februaro-26 01:10:11

F-ino Kruko iras kun sia patrino al kuracisto.
- Bonvolu senvestiĝi, fraŭlino.
- Sed, sinjoro doktoro, estas mi kiu malsanas, - diras la patrino.
- Nu, bone, sinjorino. Montru al mi vian langon.

克魯克小姐和她媽去看醫師.
- 請脫衣, 小姐.
- 可是, 醫師先生, 生病的是我, - 母親說.
- 喔, 好的, 女士. 伸出舌頭讓我看.

Reen al la supro