К содержанию

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

от gordonflanagan, 22 июля 2014 г.

Сообщений: 346

Язык: Esperanto

gordonflanagan (Показать профиль) 18 марта 2015 г., 16:46:31

Poŝtkarto el Litovio - 1

externalImage.png

Mi ricevis 5 poŝtkartojn el Litovio pri la poŝto. Mi pensas ke ili eksplikas kion oni ne povas sendi per la poŝto.
Jen la unua - oni ne povas sendi armilojn???

vincas (Показать профиль) 18 марта 2015 г., 17:23:57

gordonflanagan:Poŝtkarto el Litovio - 1
Mi ricevis 5 poŝtkartojn el Litovio pri la poŝto. Mi pensas ke ili eksplikas kion oni ne povas sendi per la poŝto.
Jen la unua - oni ne povas sendi armilojn???
Traduko de la unua teksto.

Vi intencas aĉeti armilon kaj sendi ĝin per poŝto.
Tiam ŝparu duoble tiom - por la monpuno kaj por la nova armilo, kiun vi havos alsendi per la permesata maniero.

La suba teksto.

Sendi armilojn per poŝto estas malpermesate.
Vi riskas perdi armilojn kaj ricevi monpunon.

gordonflanagan (Показать профиль) 20 марта 2015 г., 10:23:22

Poŝtkarto el Litovio - 2

externalImage.png

Jen la dua poŝtkarto - oni ne sendas harlako (harŝpruco ??) en la posto ?

Dankon Vincas por la traduko de la unua poŝtkarto. Ĉu multaj homoj en Litovio sendas armilojn al sin!!

vincas (Показать профиль) 20 марта 2015 г., 12:43:29

gordonflanagan:Poŝtkarto el Litovio - 2
Nu, mi provos traduki. Eble mi tradukos ne ĉion precize.

Vi elspezis tro multe por la harlako, kaj tial vi decidis ŝpari sendante ĝin per poŝto?
Vi certe ŝaros, ĉar eksplodus baloneton, vi restos sen haroj kaj por vi ne estos bezonata kaj harlako.

Aerosolojn, ankaŭ parfumojn, senodorigilojn aŭ harlakon sendi per la poŝto estas malpermesite. Por ŝanĝoj de temperaturo aŭ pro bato ili povas ekbruli aŭ ekspoldi.

gordonflanagan (Показать профиль) 21 марта 2015 г., 10:39:08

Poŝtkarto el Litovio - 3

externalImage.png

Jen la tria poŝtkarto de la litovan poŝto - Estas specialaj reguloj kiam oni sendos drugojn en la poŝto ?

vincas (Показать профиль) 22 марта 2015 г., 8:33:28

gordonflanagan:Poŝtkarto el Litovio - 3

Jen la tria poŝtkarto de la litovan poŝto - Estas specialaj reguloj kiam oni sendos drugojn en la poŝto ?
Al tiuj, kiuj sendas narkotaĵojn ni aplikas specialan servon -- narkotaĵojn alportas
ne leterpotisto, sed policio.

Sendi narkotaĵojn per poŝto estas malpermesite. Narkotaĵoj estas nelaŭleĝaj, tial vi riskas havi
jurajn sankciojn ne nur al si sed ankaŭ al tiu persono al kiu vi sendas narkotaĵojn.

Christa627 (Показать профиль) 23 марта 2015 г., 22:53:29

Tio ĉi estas tre amuza serio! ridulo.gif

gordonflanagan (Показать профиль) 23 марта 2015 г., 23:03:34

Christa627:Tio ĉi estas tre amuza serio! ridulo.gif
Dankon, Christa. Estas ankoraŭ du poŝtkartoj. Ni uzas esperanton traduki de la litovia al la angla: Vincas tradukas de la litovian en esperanto, tiam mi povas traduki en la anglan. Estas bona ekzerco!!

gordonflanagan (Показать профиль) 24 марта 2015 г., 9:28:58

Poŝtkarto el Litovio - 4

externalImage.png

Jen la kvara poŝtkarto el Litovio - asekuru valoraĵojn antaŭ vi poŝtos ĝin ?

vincas (Показать профиль) 24 марта 2015 г., 12:59:37

La plej bona maniero redoni ŝuldon al amiko -- estas renkontiĝi. Vi ne havos repagi ŝuldon dufoje.

Valorajn aĵojn - monerojn, monbiletojn, ĉekojn, stokojn, vojaĝajn ĉekojn, juvelaĵojn, gemojn kaj aliajn aĵojn sendi povas nur en asekuraj sendaĵoj.

Наверх