К содержанию

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

от gordonflanagan, 22 июля 2014 г.

Сообщений: 346

Язык: Esperanto

Aralezo (Показать профиль) 10 октября 2016 г., 17:04:07

La katolika preĝejo en Velikij Novgorod, Rusio.

Rusoj tre malofte estis (kaj tre malofte estas) katolikoj. La preĝejon konstruis poloj (plejparte), kiuj estis deportitaj en Velikij Novgorod'on post la Januara Ribelo.

(Por vidi grandan foton, bonvolu klaki la malgrandan)

externalImage.png

gordonflanagan (Показать профиль) 14 октября 2016 г., 12:30:45

Aralezo:La katolika preĝejo en Velikij Novgorod, Rusio.

Rusoj tre malofte estis (kaj tre malofte estas) katolikoj. La preĝejon konstruis poloj (plejparte), kiuj estis deportitaj en Velikij Novgorod'on post la Januara Ribelo.

(Por vidi grandan foton, bonvolu klaki la malgrandan)

externalImage.png
Ĝi estas bela preĝejo. Mi ŝatas la bildon.

gordonflanagan (Показать профиль) 14 октября 2016 г., 12:34:56

Bluaj Katoj

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtkarto estas el Belarusio. Ĝi montras bluajn katojn - la pentristo estas Irina Zenuik. Ŝi pentris multajn pentraĵojn kun la bluaj katoj.

gordonflanagan (Показать профиль) 5 ноября 2016 г., 13:49:04

Glacia hokeo

externalImage.png

La mondaj ĉampionecoj de glacia hokeo en 2016 okasis en Rusio en Moscow kaj Sankta Petersburg. Mi ricevis ĉi tiun belan poŝtkarton kiu montras la talismanon de la ĉampionecoj.

gordonflanagan (Показать профиль) 9 ноября 2016 г., 10:32:22

Marmite

externalImage.png



Ĉar Britio ekiros la EU tiam Marmite pli kostos al ni

gordonflanagan (Показать профиль) 29 ноября 2016 г., 13:15:28

Krupp Fabriko

externalImage.png

Jen poŝtkarto el Germanio. La malnova bildo montras manĝaĵo-vendejon de la Krupp fabriko en Essen, 1937

gordonflanagan (Показать профиль) 16 декабря 2016 г., 14:31:31

Malnova radio

externalImage.png

Jen bela poŝtkarto el Ruslando. La infanoj aŭskultas la malnovan radion, c. 1929. La pentristo estas B.E. Vladimirskiy (1878 - 1950).

gordonflanagan (Показать профиль) 24 декабря 2016 г., 9:57:16

Feliĉan Kristnaskon

externalImage.png

Jen bela poŝtkarton por Kristnaskfesto. Mi ricevis ĝin de amiko en Germanio. Oni povas aŭdi la kanton per Youtube.

gordonflanagan (Показать профиль) 1 января 2017 г., 10:53:19

Feliĉan Novan Jaron

externalImage.png

Jen poŝtkarto el Turkio - "Feliĉan Novan Jaron"

gordonflanagan (Показать профиль) 19 июня 2019 г., 14:11:43

Mi estas membro de la internacia grupo "Postcrossing". Ni kolektas poŝtkartojn de la tuta mondo. Dum la pasinta sabato kaj dimanĉo ni havis kunvenon in Belfasto, Nord-Irlando. Oni venis el Cork, Galway kaj Dublino en Irlando kaj Portadown kaj Banbridge en Nord-Irlando. Ni interŝanĝis kaj skribis poŝtkartojn. Poste ni vizitis multe da butikoj kaj aĉetis multe da poŝtkartoj. Ni havis tre bonan tempon.
Jen poŝtkarto por la kunveno - ĝi montras vidaĵojn en Nord-Irlando. Oni povas vidi la ponton en Portadown, la Botanikan Ĝardenon en Belfasto, Lagananny Dolmenon kaj la ĉefan straton en Banbridge.

externalImage.png Kliku ĉi tie por vidi la poŝtkarton

Наверх