前往目錄

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

貼文者: gordonflanagan, 2014年7月22日

訊息: 354

語言: Esperanto

gordonflanagan (顯示個人資料) 2016年9月1日下午2:00:52

Germana aŭto

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Germanio. Ĝi montras la germanan aŭton VW "Up". La aŭto fabrikiĝas en Slovakio.

gordonflanagan (顯示個人資料) 2016年9月16日下午1:21:15

Tramo en Lisbono

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Hispanio. Ĝi montras tramon en Lisbono en Portugalio. Mi pensas ke la tramo estas en belega strateto en la urbego. Ĝi estas bela foto.

gordonflanagan (顯示個人資料) 2016年9月27日上午9:40:38

La Paska Ribelo, 1916

externalImage.png

Mi trovis ĉi tiun poŝtkarton, pri la ribelo en 1916, en la poŝtoficejo en Dublino, sabate. Ĝi montras la ribelanojn en la poŝtoficejo dum la Paska Ribelo. La poŝtoficejo estis la stabejo de la ribelo. En la centro de la bildo estas la vundita James Connolly, unu de la ĉefoj de la ribelanoj. Li parolis Esperanton. La poŝtmarkoj en la bildo montras aliajn anojn de la ribelo.

gordonflanagan (顯示個人資料) 2016年9月28日上午10:02:30

Poŝtoficejo, Dublino, 1916

externalImage.png

Jen poŝtkarto montras la poŝtoficejo en Dublino post la Paska Ribelo en 1916. La konstruaĵo estis detruita.

Vinisus (顯示個人資料) 2016年9月28日上午11:46:01

Jes, sed mi havas por montri nenian.

gordonflanagan (顯示個人資料) 2016年9月29日下午12:32:18

Vinisus:Jes, sed mi havas por montri nenian.
Ĉ u vi ne povas trovi poŝtkartojn en Brazilio?
Mi estas ano de "Postcrossingo"

gordonflanagan (顯示個人資料) 2016年10月1日下午2:20:06

Poŝtoficejo, Dublino, 2016

externalImage.png

Nun, mi havas poŝtkarton de la poŝtoficejo en Dublino hodiaü. Ĝi estas bela konstruaĵo. Ankaü estas tre impona interne.

gordonflanagan (顯示個人資料) 2016年10月10日下午2:49:34

Pano kaj Supo

externalImage.png

Jen interesa manĝo. En Ruslando oni havas bovlon faritan el pano kaj ĝi enhavas supon. Bongusta !!

Aralezo (顯示個人資料) 2016年10月10日下午5:04:07

La katolika preĝejo en Velikij Novgorod, Rusio.

Rusoj tre malofte estis (kaj tre malofte estas) katolikoj. La preĝejon konstruis poloj (plejparte), kiuj estis deportitaj en Velikij Novgorod'on post la Januara Ribelo.

(Por vidi grandan foton, bonvolu klaki la malgrandan)

externalImage.png

gordonflanagan (顯示個人資料) 2016年10月14日下午12:30:45

Aralezo:La katolika preĝejo en Velikij Novgorod, Rusio.

Rusoj tre malofte estis (kaj tre malofte estas) katolikoj. La preĝejon konstruis poloj (plejparte), kiuj estis deportitaj en Velikij Novgorod'on post la Januara Ribelo.

(Por vidi grandan foton, bonvolu klaki la malgrandan)

externalImage.png
Ĝi estas bela preĝejo. Mi ŝatas la bildon.

回到上端