去目錄頁

poemo - uzado de "ke" kaj "por ke"

ora knabo, 2007年12月15日

讯息: 5

语言: Esperanto

ora knabo (显示个人资料) 2007年12月15日上午11:48:58

Jen poemo de kroata poemisto Dobriša Cesarić tradukita esperante:

Kaskado

Fluas kaj fluas, kaskado falfluas;
Ĉu al ĝi mia guteto influas?
Jen ĉielarko en akvo ekestas,
Per bunto milmila ĝi brilas tremetas.
Ke povu kaskado ĉi revon reflekti,
Eĉ mia gut' helpas ĝian brilon plekti.

Ĝi estas tradukita de tre bona esperantisto, sed mi tamen demandas kial en antaŭlasta verso li uzis "ke povu..." kaj ne "por ke povu...". Eble mi malbone komprenis kiam uzi "ke" kaj kiam "por ke".

mnlg (显示个人资料) 2007年12月15日下午2:23:15

Mi simple dirus "Povu", sen iu ajn "ke", sed povas esti, ke mi ne komprenas la ĝustan mesaĝon de la poemaĵo.

ora knabo (显示个人资料) 2007年12月15日下午3:19:37

mnlg: sed povas esti, ke mi ne komprenas la ĝustan mesaĝon de la poemaĵo.
Eĉ mia gut' helpas ĝian brilon plekti por ke povu kaskado ĉi revon reflekti

ora knabo (显示个人资料) 2007年12月15日下午7:29:51

Dankon, sed mi tamen devos ellegi vian klarigon 10 plia foje rideto.gif

Lanctupo (显示个人资料) 2007年12月15日下午10:37:33

"Por ke" anstataŭ sole "ke" ankaŭ distaŭzus la metriko, ĉu ne?

回到上端